Jaro de la Taja Budaisma Erao (B.E.) = Jaro de la Komuna Erao (K.E.) + 543 jaroj per Esperanto de Viktor Medrano Mi kreskas en Filipinoj ĝis mi aĝas 10 jarojn. Mi iras al privata lernejo, La Salle, kiu estas Romkatolika institucio. Mi lernas preĝi per rozario, diri "Saluton, Maria", kaj fari multajn supraĵajn aferojn pri la religio. Sed ĉar mi estas juna, tio ne pli profundiĝas. Kiam mi estas 10-jaraĝa, mia familio kaj mi translokiĝas al Kanado. Baldaŭ, miaj gepatroj asociiĝas kun Filipinaj eksterpatrujuloj, kiuj konvertiĝis al Protestantaj religioj, tipe Baptista. Miaj gepatroj konvertiĝas al Baptistoj kiam mi estas en mezlernejo. Baldaŭ, ekzistas premo por konformiĝi. Kiel mi estas "bona knabo" ĉi-tiutempe, mi iru al Protestanta preĝejo kune kun ili. Sed neniom da la prelegoj inspiras min. La tuta Kristana doktrino pri antropomorfisma persona dio ŝajnas stranga al mi, aŭ ne alloga. Mi opinias, ke dio ne estus homeca aŭ personeca. Mi ankaŭ opinias, ke ĉiopova dio ne havus la egoisman bezonon esti adorata de ĝiaj kreitaĵoj, sed esti admirata estus pli bone. Ĉiuokaze, ĉi-tiutempe, mia mentoro estas sinjoro Spock, la logika scienca menso. Estas preskaŭ tute science tra mezlernejaj kaj universitataj jaroj. Mi ne konvertiĝas al Protestantismo. Revolucio okazas en mia menso post universitato kiam mi postenas en Tokio pro labori kiel programara inĝeniero. Subtilaj Orientaj aferoj afekcias min. Mi havas plene da ŝancoj viziti Ŝintoajn sanktejojn kaj Budaismajn templojn. Mi pli interesiĝas pri Orienta filozofio. Mi komencas pli da studoj pri Budaismo post kiam mi revenas al Kanado. La filozofio pli taŭgas mian vivmanieron. Mi lernas pri la tielnomataj Kvar Noblaj Veroj, kiuj centriĝas sur la ideo, ke, unue, ekzisto estas plene da suferado (dukkha); due, suferado venas el dezirado; trie, suferado povas finiĝi; kaj kvare, ekzistas metodologio por fini suferadon. Ĝi ŝajnas realeca religio. Mi malkovras, ke dum Kristanismo estas bazata sur savado pro pekoj, Budaismo estas bazata sur savado pro suferado. Ĝi intrigas min. Dukkha per la Palia aŭ duhka per la Sanskrita havas larĝan gamon da signifoj; krom suferado, ĝi povus signifi ankaŭ mildan agacadon, malkontenton, kaj tiel plu. Budaismo havas ankaŭ la ideon pri malkonstanteco, aniccā per la Palia aŭ anityā per la Sanskrita; "ĉiuj formiĝoj estas malkonstantaj"—"sabbe sankhārā aniccā" per la Palia. Oni malfeliĉiĝas kiam onia favorita aparato detruiĝas, interrilatoj finiĝas, dorlotbesto mortas, dolĉa antikva domo malkonstruiĝas, kaj tiel plu. Tiel estas la malkonstanteco de vivo. Kiam mi akceptas ĉi tiun doktrinon, mi pli saniĝas apartiĝi de aĵoj kaj aferoj. Alia ĝenerala Budaisma koncepto estas sūnyatā per la Sanskrita aŭ suññatā per la Palia; ĝi estas la nuleco de ĉiuj aferoj. Nenio ekzistas esence. La Kora Sutro diras, ke "formo estas nuleco, nuleco estas formo". Dume, samsāra estas la malo de nirvāna. Samsāra, senĉesa vagado, estas la mondo en kiu oni nun vivas, la mondo de iluzio, aŭ eble la spiraloj da renaskiĝoj. Per Budaismo, oni provas eskapi samsāra-n por atingi la lastan celon, la malekziston de avareco, malamo, kaj iluzio; ĉi tiu celo nomiĝas nirvāna per la Sanskrita aŭ nibbāna per la Palia. Ĉi tiu atingo estas unu formo de iluminiĝo. En la Zen-sekto de Budaismo, oni aŭdas pri alia, kiu nomiĝas satori per la Japana. Ĝi estas subita abrupta evento atingebla en onia vivo; estas io kiel la plej brila ideo, kiun oni povas havi, sed sen la ideo; oni ne povas esprimi ĝin per vortoj. Zeno estas vere malsama kompare al aliaj Budaismaj sektoj ĉar gi evitas vortcentran pensadon. Zeno estas Budaismo pasinte influita de Taoismo. La "koano" estas Zena paradoksa pensa ekzerco pri nesolvebla problemo per racieco kaj per intelekto. Laŭ tiu religia tradicio, per tio, oni forigu la limon inter la konscia kaj la nekonscia en la psiko, ĉar ĝi subite iluminas la menson. Fama koano estas: "Du manoj aplaŭdas kaj ekzistas sono; kio estas la sono per unu mano?". Tio estas parola tradicio el la Zenisto, Hakuin Ekaku (1686-1769 K.E.). Koano estas Japane kōan, Ĉine 公案 gōng-àn, Koree gong'an, Vjetname công án. La plej centraj pensoj de Budaismo laŭ Vikipedio estas la Kvar Noblaj Veroj: « 1. ĝusta rigardado, » Scivoleme, mi legas pri Hinduismo pro kompari kun Budaismo. En politeisma Hinduismo, ekzistas ĉioampleksa dio, kiu nomiĝas Brahma, kiu estas la Kreanto, parto de la Triopo, kiu inkluzivas de Viŝnu, la Konservanto; kaj de Ŝiva, la Detruanto. Rigortraktite Budaismo kontraŭe agnoskas nenian Mastran Dion, personigitan kun homecaj atributoj: ĵaluzeco, pardonemeco, afableco, kolereco, kaj tiel plu. Budaismo konsentas, ke ĝi mem ne povas plene ekspliki tiun, kiu la dio estas, aŭ tiujn, kiuj la dioj estas, kaj ĝi ne penas fari tiel. Budaismo estas ne diocentra. En Hinduismo, ekzistas kredo pri Ātman, la Eterna Animo aŭ Memo, kiu estas esence la sama kiel la ĉiea Fundamenta Realo, Brahman, kiun oni ne devas konfuzi kun Brahma. Budaismo kontraŭe havas kredon pri Anātman, la Ne-memo, la Senmemeco, aŭ la Memo kiel Iluzio. Ĉi tiu centra Budaisma doktrino, Anātman per la Sanskrita aŭ Anattā per la Palia, instruas, ke "nek en korpaj kaj mensaj fenomenoj, nek ekster ili, povas troviĝi iu ajn afero, kiu en la fundamenta senco povus esti rigardata kiel mem-ekzistanta reala ego-ento, animo, aŭ ajna alia restanta substanco"—per Budaisma Vortaro de Nyanatiloka. Budaismo instruas, ke ĉiu havas senĉesan "fluon de konscio", ne vere animon. Ĵainismo, alia Orienta religio, havas tion, kio estas la bonega koncepto pri Anekāntavāda, malabsolutismo aŭ multpunkteco; ĝi signifas, ke oni povas fari nenian pretendon pri absoluta vero; ĉiuj veroj dependas sur variaj perspektivoj kaj, do, ĉiu scio estas parta. Ekzistas klasika tradicia rakonto pri blindaj homoj tuŝantaj elefanton kaj provantaj priskribi tion, kio ĝi estas. Ĉiu homo donas malsaman priskribon depende sur tio, kion li tuŝis: la rostro, la flanko, la dentego, kaj tiel plu. Ĉiuj estas validaj, sed neniu povas difini la tutan elefanton. Ĉi tiu paradigmo rememorigas pri la Hinduisma Ātman, la Eterna Memo, kaj pri la Budaisma Anātman, la Ne-memo. La Ĵainoj kredas, ke la perspektivo pri la konstanta memo kaj la perspektivo pri la malkonstanta memo estas malsamaj, sed egale validaj; ambaŭ povas esti veraj simultane. La Hinduoj disiĝas al du grupoj: la personistoj kaj la nepersonistoj. La nepersonistoj kredas, ke Dio estas nepersona ento kiel Brahman, kaj la personistoj kredas, ke Dio estas persona ento en la ĉefa formo de Kriŝna. Ĉinoj nomas la nepersonan enton Tiāndì aŭ Ĉielo-kaj-Tero, la Universo. Nu, el Ĉinujo estas Taoismo, la Filozofio de la Kvin Elementoj: Akvo, Fajro, Ligno, Metalo, kaj Tero, kiuj simboliĝas orde per la koloroj Nigro-Bluo, Ruĝo, Verdo-Bluo, Blanko, kaj Flavo. Taoismo estas ĉarma filozofio. La Tao estas ia speco de trapenetranta forto en la universo, ekzistante en ĉiuj aferoj. Ĝi ekvilibrigas la mallumon Jino kaj la lumon Jango. La Tao ne estas Mastra Dio. Taoismo instruas la ideon de wúwéi aŭ "ne fari", de ne esti reagema, de esti pli pasiva al psikosociaj mediaj fortoj, de "fleksiĝi laŭ la vento", kaj de "ne lukti kontraŭ la fluo". Ekzistas kelkaj skoloj de Taoismo. Kvankam plejparto da Taoismaj skoloj instruas ian pasivecon, ekzistas la tielnomata "Fajrskolo" en Taoismo. Ĝi instruas esti pli aktiva. Revenado estas la natura movado de la Tao. Ĉiuj aferoj devenas de la Tao kaj devas reveni al ĝi. Taoisma meditado postulas revenadon al la origino aŭ la fonto por atingi trankvilan Iluminiĝon. Esence sensanĝiĝanta estas naturo. Koni konstantecon estas sagaco kaj ne koni ĝin estas katastrofo. Oni celas simplecon kiel nehakitan krudan lignon. Taoistoj ankaŭ celas senmortecon, inkluzive de la fizika speco. La nobla gruo simbolas ĝin. Taoistoj kredas ankaŭ, ke ĉiu persono havas du specojn da animoj, la sep Jin-animojn, kiuj produktiĝas ĉe koncipo, kaj la tri Jang-animojn, kiuj kuniĝas kun la Jin-animoj ĉe naskiĝo. Kiam ili kuniĝas en harmonia unio, vivo floras; kiam ili apartiĝas, malsano aŭ morto okazas. La Skolo de la Higieno pri Internaj Dioj kredas, ke 36 000 dioj aŭ shén loĝas en la makrokosmo kaj en ĉiu homa korpo. La shén estas kontrasto de guǐ, kiuj estas friponaj demonoj, formitaj el Jin-animoj de mortintoj. Parenteze, la Hinduoj de Barato kredas, ke ekzistas dia grajno en ĉiu homa ento. Taoismo estas formo de animismo. Numerologio estas pseŭdoreligio en multaj kulturoj. En Orientazio, la nombro 4 gravas ĉar en multaj lingvoj tie la vorto por 4 tre sonsimilas al la vorto por "morto". Sed en almenaŭ unu Ĉina lingvo, Chiu Chow, la vorto por 4 sonsimilas al la vorto por "jes", do ĝi estas pozitiva. En aliaj Ĉinaj lingvoj kaj la Japana lingvo, la situacio malsamas kaj la vorto por 4 sonsimilas al la vorto por "morto". Tamen, en la Japana kulturo, la nombro 4 gravas ĉar la morto estas sankta kaj mistera. Ĝi ne havas necese negativan kunsignifon. En biologio, oni lernas, ke la kodo de vivo, la DNA, uzas 4-literan alfabeton. Do, almenaŭ en biologio, scienco, 4 estas viva nombro... Kiom da dieco homoj havas? Kian diecon homoj havas? En la Kristana Biblio, la aserto "Vi estas dioj" aperas en Psalmo 82:6 kaj Johano 10:34. Kelkaj interpretoj diras, ke ĉi tiu aserto rilatas al homoj ĝenerale, aŭ al kelkaj homoj, aŭ eĉ al anĝeloj. La debato daŭras, sed multaj laikoj ignoras ĉi tiun informon. Kvankam Kristanoj konscie asertas, ke Kristanismo estas monoteisma religio, por kelkaj, ĝi estas politeisma almenaŭ ĉe la subkonscia nivelo, speciale en kelkaj sektoj kiel en Katolikismo, kie ekzistas multaj sanktuloj kaj la Patrino Maria estas subkonscie diino. Kredantoj de la ampleksa Antikva Egipta politeisma religio kredas, ke homo estas kunmetita de la kha aŭ la mortema korpo kaj de almenaŭ tri subtilaj preskaŭ-diaj elementoj: la ka aŭ la duoblo, la ba aŭ la animo, kaj la akh aŭ la spirito. La politeismaj Eskimoj kredas, ke krom personaj animoj, kaj variaj fantomoj kaj spiritoj, kiuj loĝas en la Arkta tundro, ekzistas ankaŭ "nomaj animoj". Persona nomo havas propran animon, gardantan spiriton al la nomposedanto. Eskimo povas havi multajn nomojn. Ĉie en la Arkta tundro, la Eskimoj konstruas strukturojn el rokoj, ostoj, kaj tiel plu; tiuj nomiĝas per la Inuktituta lingvo inuksuit, singulare inuksuk, kiu estas "tiu, kiu agas en la kapacito de persono". Ĝi estas spirita gvidanto, formo de komunikilo, en la malvarmega dezerto. Simile al inuksuk, sed en "la formsimileco de homo", estas la roka innunguaq, plurale innunguait. La inuksuapik estas la plej bela speco de inuksuk. La inuksullarik estas antikva kaj tre grava inuksuk, konstruita pratempe de la Tunniit, la Pra-Eskimoj. Fondita de la Profeto Zarathustra, la antikva Persa religio Zoroastrianismo kredas pri la duismo inter Bono kaj Malbono. La spirito de detrua forto, Angra Mainyu, kontraŭas la spiriton de krea forto, Spenta Mainyu. La universo estas batalgrundo inter la du fortoj. Zoroastrianoj dediĉas sin al la Triopa Pado: "Bonaj pensoj, bonaj vortoj, bonaj agoj". Ĉu mi kredas pri renaskiĝo aŭ metempsikozo? Aŭ ĉu mi kredas, ke kiam mi mortos, estos nur silenta trankvila nenio? Aŭ ĉu mi renaskiĝos en Sukhāvatī, la Regno de Beateco, pri kiu la Purlanda Sekto de Budaismo kredas, ke ĝi kondukas al Iluminiĝo? Aŭ ĉu mi renaskiĝos en iu el la belegaj mondoj de la Hindua Vaikuntha? Pri ĉi tiuj aferoj, mi nur diru "Mi ne scias" kaj lasu tiel. Pri ĉi tiuj aferoj, mi estas agnostikulo ĉar oni ne povas pruvi aŭ malpruvi. Tamen, naturaj aferoj venas spirale. Tion oni intuicias. En la branĉo Mahāyāna de Budaismo, ekzistas koncepto pri la Dharmakāya Buddha, la Reala Korpo, la Budaa Menso, la Unu Menso. Ĉiuj aferoj estas nur ondetoj aŭ malaperemaj bobeloj en la oceano de ĉi tiu Unu Menso. En ĉi tiu mondperspektivo, vivo estas nur bobelo. Ĉu mi estas vegetarano? Ne, mi ne estas. Mi ja fojfoje manĝas porkaĵon kaj bifstekon, kvankam mi preferas kokaĵon kaj marmanĝaĵojn. Dum kelkaj vegetaranoj pretendas, ke karnmanĝado estas "malbona karmo" pro mortigi bestojn, mi mem ne diskriminacias inter bestoj, plantoj, kaj fungoj. Preskaŭ-vegetarana amikino diris al mi, "Sed karoto ne havas Buda-naturon". Nu, mi opinias, ke ekzistas viva forto aŭ energio en ĉiuj aferoj, eble eĉ en rokoj, kio estas perspektivo de Japanaj Ŝintoanoj kaj eĉ pratempaj indiĝenoj en Ameriko, Afriko, Azio, Aŭstralio, kaj la Pacifikaj insuloj. Eĉ en Eŭropo, ekzistas animismo, kiel Viko. En Ŝintoo, la energiaj spirit-animoj, kiuj loĝas ĉie en naturo, nomiĝas kami. Ŝintoo estas formo de animismo. Japanaj Ŝintoanoj kredas la filozofion pri ichirei shikon, "unu spirito, kvar animoj" de ĉiu persono. Ĉiu animo aŭ spirito havas specifan rolon. Pureco aŭ senrubeco estas centra koncepto en Ŝintoo ĉar ien ajn, kie estas malpure aŭ rubece, fizike aŭ psike, kami ne sanktvizitas. Efektive, ĉiu persono havas potencialon fariĝi kami. La postvivo havas kelkajn eblojn por la reikon, la spirit-animo de ĉiu persono: La postvivo en la eterna lando aŭ la radika lando troviĝas for trans la oceano; tie, eterna juneco daŭras. Alidestine, la postvivo en la kaŝata mondo aŭ la astra mondo kontrastas nian videblan materialan mondon. Alicele, la postvivo en la morta lando troviĝas en la submondo. Aliire, la postvivo ĉe la monto estas tie, kie oni fariĝas kami gardanta pri sia familio tra generacioj. En Japanujo, oni ofte vidas en natura medio belajn pordegojn, kiuj nomiĝas torii; tiuj simbolas la aliron al la spirita mondo. En multaj lokoj en la mondo, religioj estas ofte miksataj. En Japanujo kaj Tajlando, oni povas esti samtempe animisto kaj Budaisto. En Bali, oni povas esti samtempe animisto kaj Hinduo. Ekzistas aliaj kombinaĵoj tra la mondo. En 2545 B.E., 2002 K.E., mi komencas studi meditadon ĉe mia najbara Taja Budaisma templo, kiu instruas la tradicion Theravāda. Tio vere malfermas pordojn por mi. Mi lernas, ke meditado pli fortigas la menson. La specoj de medito, kiujn mi studas, nomiĝas samādhi (koncentriĝo) aŭ samatha (trankvileco), kaj vipassanā (akravideco). Iri al tiu templo estas la unua fojo, ke mi vere socie mergiĝas en la dharma, la Budaismaj instruoj. Ĉirkaŭ la fino de 2547 B.E., 2004 K.E., mi iomete interesiĝas pri monoteismaj religioj, kiuj inkluzivas de Islamo, Bahaismo, Kristanismo, Judaismo, kaj Sikhismo. Po 6 dolaroj, mi aĉetas la libron Baza Juda Enciklopedio kaj trovas kelkajn rimarkindaĵojn. Mi malkovras, ke Judoj kredas, ke ĉiu naskiĝas sen peko kaj ke neniu estas sub la servuto de pekoj, kaj ili ne kredas pri la "origina peko" kiel Kristanoj. La enciklopedio asertas, ke "lernado estas la insigno de la Judo; lia krio estas por justeco; lia fervoro estas por la vero; kaj lia signo estas kompato". Kontraŭ populara kredo, ekzistas konvertitoj al Judaismo, kiuj nomiĝas ger. Rimarkindaĵo pri Bahaismo estas la deklaro de la Profeto Bahá'u'lláh, ke por atingi la Plej Grandan Pacon, la nacioj de la mondo instruu internacian helplingvon, ĉu ĝi estas natura aŭ artefarita. La Tabulo de Ishráqát deklaras, ke oni instruu ĝin "al la infanoj en ĉiuj lernejoj de la mondo, tiel ke la mondo fariĝu unu lando kaj unu hejmo". Estus certe saĝe. Kelkaj religioj estas Mesiaj; tio estas, ke oni atendas dian eraon aŭ dian personon por instrui aŭ paradizigi la mondon. Tio temas pri la "Mesia Erao" aŭ la "Mesio". Hinduoj kredas pri multaj avataroj, Sanskrite avatāra, kiuj estas la descendoj de gravaj spiritaj estaĵoj el la Ĉielo al la Tero pro speciala celo. Kriŝna kaj la historia Budao estas du el multaj avataroj. Mia koncepto pri dio aŭ dioj estas malsama kompare al plejparto da organizitaj religioj. Mi pensas, ke dio aŭ dioj estas preter genro: maskla, femala, aŭ aliaj. Eble ili povas vesti sin en iu ajn genro. Ĝi aŭ ili estas preter nombro: nulo al infinito. Genro kaj nombro estas homaj limoj. Eble ekzistas hierarkio de plialtkonsciuloj preter la homa nivelo, sed ĉu oni nomas ilin "dioj" dependas al la kredanto. Kvankam "politeismo" estas la ĝenerala ombrela vorto por la kredo pri multaj dioj, ekzistas la vorto "henoteismo", la kredsistemo, en kiu oni agnoskas la ekziston de multaj dioj, sed rigardas unu specifan dion kiel la dion de sia familio aŭ tribo, lasante aliajn diojn malĉefaj por si. En Budaismo, oni povas esti teisto aŭ ateisto. Fundamente, eble la tuta universo estas dio kaj dio estas la tuta universo; tio nomiĝas "panteismo". Aŭ eble dio inkluzivas de la universo; alivorte, dio estas la universo mem kaj preter ĝi aŭ plua al ĝi; tio nomiĝas "panenteismo". Povas ekzisti aro da universoj, kiu alie nomiĝas multuniverso aŭ meta-universo. Tion konceptas multaj fizikistoj. La vorto "panenteismo" venas el la Helena: πᾶν (pân) "tuto"; ἐν (en) "en"; kaj θεός (theós) "Dio"; "tuto-en-Dio". Panenteismo estas koncepta plilarĝigo pri panteismo. Mi renkontas larĝan gamon da Budaismaj sektoj—tiuj de la branĉo Mahāyāna: Zena kaj Purlanda; kaj tiu de la branĉo Theravāda. Mi ankaŭ legas la Hinduan sanktan libron Bhagavad-Gītā—speciale de la interpretanto A.C. Bhaktivedanta Swami Prabhupāda—per la perspektivo de Hare Kriŝna kaj ĝi plaĉas al mi. La spirita vojaĝo estas senĉesa. La spirita vojaĝo inkluzivas de mia genealogio. Per tradicia antropologio, mi estus multrasa miksaĵo de Mongolojda, Kaŭkazojda, kaj Aŭstralojda rasoj. Mongolojdo estas de la Hanaj Ĉinoj. Kaŭkazojdo estas de la Hispanoj, Grekoj, Judoj, kaj Portugaloj. Mi estas ankaŭ parte Malajo, la Filipina Indiĝeno. Malajoj estas konsiderataj kiel Sudaj Mongolojdoj. Antaŭlonge, la Sudaj Mongolojdoj ekspansiis en Sudorientan Azion, parte anstataŭigante kaj parte asimilante la indiĝenajn Aŭstralojdojn. Miaj prauloj vojaĝis longe tra la eonoj... Kion mi lernas el ĉio de ĉi tiu spirita esploro? Estas multe. Io grava estas, ke vivo estas persone signifoplena, sed sensignifa simultane. Ekzistas du flankoj de monero. Oni vivas sur eta punkto en universo tre vastega kaj ĉiam ŝanĝiĝanta. Sed oni atribuas sian propran signifon al vivo. Fojfoje, mi pensas, ke la universo estas nur arto kiel pentraĵo aŭ skulptaĵo... Nu, nur scienco estas la strikte memkorektanta paradigmo, kiun multaj renkontas. Ĉu scienco estas nigra aŭ blanka? Ĉu scienco estas blanka aŭ nigra? Tio dependas de malfacileco. Ofte, nigro ligas kun malfacileco, dum blanko kun facileco. Blanko ligas kun brila kompreno, dum nigro kun tuta mistero. Scienco estas io, kio rampas en la mallumo kaj subite saltas al la lumo pro scio. La 12an de decembro de 2550 B.E., 2007 K.E., mi korespondas kun Kevyn Bello, mia samideano, pri religio: « Mi pensas, ke legado pri malsamaj religioj el libroj kaj tiel plu estas tre bonega ideo, sed vi eble jam atingis la punkton de eventualo, kion tipe intelektuloj kiel ni atingas, ke ni devas formuli niajn proprajn ideojn pri la temo pri dioj, animoj, kaj spiriteco, kaj ne fidi al normigitaj opinioj el ekzistantaj kredoj, kiuj estas nur homfaritaj konstruaĵoj. Tio povus esti dinamika procezo, kiu neniam haltas. Realo eble estas vere malsimpla kaj tordiĝita ekzakte kiel vi lernas el viaj klasoj pri Kemio, Fiziko, kaj Biologio. Sed redire, bonas pli legi pri spiritaj temoj kaj diskuti kun aliaj. » Lasta modifo je 2552.12.28 B.E., 2009.12.28 K.E. Kopirajto © 2546-2552 B.E., 2003-2009 K.E. de Victor Medrano
1. La vero pri la nekontentigo (Palie dukkha, Sanskrite duhkha); tiu koncepto inkluzivas suferon, sed estas pli vasta. 2. La vero pri la kaŭzo de la nekontentigo, nome la triobla deziro aŭ soifo: plezurosoifo, iĝosoifo, neniiĝosoifo. 3. La vero pri la fino de la nekontentigo, nome la fino de ties kaŭzo. 4. La vero pri la vojo al la fino de la nekontentigo, nome la Nobla Okera Vojo:
2. ĝusta pensado,
3. ĝusta parolado,
4. ĝusta agado,
5. ĝusta vivtenado,
6. ĝusta strebado,
7. ĝusta atentado,
8. ĝusta koncentrado.
|
Resumo
Pri la Blogo
Kelkaj krelingvoj kun la jaroj de establiĝo:
Esperanto 1887 Lojban 1997 Interlingua 1951 Volapük 1879 Vling 2003 Ĉi tiu blogo uzas la lingvon Esperanto kaj ankaŭ aliajn lingvojn markitajn per ISO 639: [eo] Esperanto [jbo] Lojban [ia] Interlingua [en] English [tl] Tagalog
decembro 2009
|
El VikipedioLa Sistemo Internacia de Unuoj estas la ĉefa sistemo de mezuro en la mondo. Ĝi estas konata sub la mallongigo SI, origine el la franclingva Système international d'unités, sed uzata ankaŭ alilingve. Ĝi estis establita en 1960 kiel moderna versio de la metra sistemo. SI estas uzata ĉie por ĉiuj mezuroj en scienco, industrio, kaj komerco; la sola grava escepto estas Usono, kie la tradiciaj brit-devenaj mezurunuoj ankoraŭ regas en la ĉiutaga vivo. Ankaŭ en Britio la malnovaj unuoj plu rolas. Eĉ se iuj landoj uzas malnovajn unuojn en la ĉiutago, tiuj jam ĉie estas difinitaj per unuoj de SI. Ekzemple, la usona-brita colo estas difinita ekzakte egala al 0,0254 metroj, kaj tial ĝi estas rekte dependa de la difino de metro. La sistemo estas konstruita sur bazo de sep fundamentaj unuoj: la metro, kilogramo, sekundo, ampero, kelvino, kandelo kaj molo. La tuta SI konsistas el aro da mezurunuoj kune kun aro da prefiksoj. Estas du grupoj de unuoj: la sep bazaj unuoj por sep fizikaj grandoj (kun fizikaj dimensioj inter si sendependaj) kaj multaj derivitaj unuoj konstruitaj el la bazaj. SI agnoskas ankaŭ kelkajn ekster-SI-ajn unuojn por uzo kun la sistemo. SI-prefikson oni povas meti antaŭ unuonomon por nomi multoblon de la unuo. Ekzemple, kilo- signas mil-oblon kaj tiel kilometro egalas al mil metroj, mili- signas milon-oblon kaj tiel milimetro estas milono de metro. Ĉiuj SI-prefiksoj signifas multobligon aŭ dividon per potenco de 10. Ekzistas ankaŭ aliaj versioj de la metra mezursistemo: La CGS-sistemo prenas centimetron, gramon kaj sekundon kiel la bazajn unuojn (la nomon CGS donas la komencliteroj de la ĉefunuoj). Ĝi estis, kaj iam ankoraŭ estas, uzata por certaj sciencaj celoj. Evoluis ankaŭ sistemoj, kiuj normigis metron, kilogramon kaj sekundon (MKS) kiel la bazajn unuojn. La MKSA-sistemo, kiu aldone havas amperon en sia bazo, formis la elirpunkton por la Sistemo Internacia de Unuoj
Bazaj unuojLa sep bazaj fizikaj mezurunuoj
Derivitaj unuoj
Unuoj sen speciala nomo
Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
Khajuraho
per Esperanto de Viktor Medrano Mi kreskas en Filipinoj ĝis mi aĝas 10 jarojn. Mi iras al privata lernejo, La Salle, kiu estas Romkatolika institucio. Mi lernas preĝi per rozario, diri "Saluton, Maria", kaj fari multajn supraĵajn aferojn pri la religio. Sed ĉar mi estas juna, tio ne pli profundiĝas. Kiam mi estas 10-jaraĝa, mia familio kaj mi translokiĝas al Kanado. Baldaŭ, miaj gepatroj asociiĝas kun Filipinaj eksterpatrujuloj, kiuj konvertiĝis al Protestantaj religioj, tipe Baptista. Miaj gepatroj konvertiĝas al Baptistoj kiam mi estas en mezlernejo. Baldaŭ, ekzistas premo por konformiĝi. Kiel mi estas "bona knabo" ĉi-tiutempe, mi iru al Protestanta preĝejo kune kun ili. Sed neniom da la prelegoj inspiras min. La tuta Kristana doktrino pri antropomorfisma persona dio ŝajnas stranga al mi, aŭ ne alloga. Mi opinias, ke dio ne estus homeca aŭ personeca. Mi ankaŭ opinias, ke ĉiopova dio ne havus la egoisman bezonon esti adorata de ĝiaj kreitaĵoj, sed esti admirata estus pli bone. Ĉiuokaze, ĉi-tiutempe, mia mentoro estas sinjoro Spock, la logika scienca menso. Estas preskaŭ tute science tra mezlernejaj kaj universitataj jaroj. Mi ne konvertiĝas al Protestantismo. Revolucio okazas en mia menso post universitato kiam mi postenas en Tokio pro labori kiel programara inĝeniero. Subtilaj Orientaj aferoj afekcias min. Mi havas plene da ŝancoj viziti Ŝintoajn sanktejojn kaj Budaismajn templojn. Mi pli interesiĝas pri Orienta filozofio. Mi komencas pli da studoj pri Budaismo post kiam mi revenas al Kanado. La filozofio pli taŭgas mian vivmanieron. Mi lernas pri la tiel nomataj Kvar Noblaj Veroj, kiuj centriĝas sur la ideo, ke, unue, ekzisto estas plene da suferado (dukkha); due, suferado venas el dezirado; trie, suferado povas finiĝi; kaj kvare, ekzistas metodologio por fini suferadon. Ĝi ŝajnas realeca religio. Mi malkovras, ke dum Kristanismo estas bazata sur savado pro pekoj, Budaismo estas bazata sur savado pro suferado. Ĝi intrigas min. Dukkha per la Palia aŭ duhka per la Sanskrita havas larĝan gamon da signifoj; krom suferado, ĝi povus signifi ankaŭ mildan agacadon, malkontenton, kaj tiel plu. Budaismo havas ankaŭ la ideon pri malkonstanteco, aniccā per la Palia aŭ anityā per la Sanskrita; "ĉiuj formiĝoj estas malkonstantaj" ("sabbe sankhārā aniccā" per la Palia). Oni malfeliĉiĝas kiam onia favorita aparato detruiĝas, interrilatoj finiĝas, dorlotbesto mortas, dolĉa antikva domo malkonstruiĝas, kaj tiel plu. Tiel estas la malkonstanteco de vivo. Kiam mi akceptas ĉi tiun doktrinon, mi pli saniĝas apartiĝi de aĵoj kaj aferoj. Alia ĝenerala Budaisma koncepto estas sūnyatā per la Sanskrita aŭ suññatā per la Palia; ĝi estas la nuleco de ĉiuj aferoj. Nenio ekzistas esence. La Kora Sutro diras, ke "formo estas nuleco, nuleco estas formo". Dume, samsāra estas la malo de nirvāna. Samsāra, senĉesa vagado, estas la mondo en kiu oni nun vivas, la mondo de iluzio, aŭ eble la spiraloj da renaskiĝoj. Per Budaismo, oni provas eskapi samsāra-n por atingi la lastan celon, la malekziston de avareco, malamo, kaj iluzio; ĉi tiu celo nomiĝas nirvāna per la Sanskrita aŭ nibbāna per la Palia. Ĉi tiu atingo estas unu formo de iluminiĝo. En la Zen-sekto de Budaismo, oni aŭdas pri alia, kiu nomiĝas satori per la Japana. Ĝi estas subita abrupta evento atingebla en onia vivo; estas io kiel la plej brila ideo, kiun oni povas havi, sed sen la ideo; oni ne povas esprimi ĝin per vortoj. Zeno estas vere malsama kompare al aliaj Budaismaj sektoj ĉar gi evitas vortcentran pensadon. La plej centraj pensoj de Budaismo laŭ Vikipedio estas la Kvar Noblaj Veroj: «
» Scivoleme, mi legas pri Hinduismo pro kompari kun Budaismo. En politeisma Hinduismo, ekzistas ĉioampleksa dio, kiu nomiĝas Brahma, kiu estas la Kreanto, parto de la Triopo, kiu inkluzivas de Viŝnu, la Konservanto; kaj de Ŝiva, la Detruanto. Rigortraktite Budaismo kontraŭe agnoskas nenian Mastran Dion, personigitan kun homecaj atributoj: ĵaluzeco, pardonemeco, afableco, kolereco, kaj tiel plu. Budaismo konsentas, ke ĝi mem ne povas plene ekspliki tiun, kiu la dio estas, aŭ tiujn, kiuj la dioj estas, kaj ĝi ne penas fari tiel. Budaismo estas ne diocentra. En Hinduismo, ekzistas kredo pri Ātman, la Eterna Animo aŭ Memo, kiu estas esence la sama kiel la ĉiea Fundamenta Realo, Brahman, kiun oni ne devas konfuzi kun Brahma. Budaismo kontraŭe havas kredon pri Anātman, la Ne-memo, la Senmemeco, aŭ la Memo kiel Iluzio. Ĉi tiu centra Budaisma doktrino, Anātman per la Sanskrita aŭ Anattā per la Palia, instruas, ke "nek en korpaj kaj mensaj fenomenoj, nek ekster ili, povas troviĝi iu ajn afero, kiu en la fundamenta senco povus esti rigardata kiel mem-ekzistanta reala ego-ento, animo, aŭ ajna alia restanta substanco" (per Budaisma Vortaro de Nyanatiloka). Budaismo instruas, ke ĉiu havas senĉesan "fluon de konscio", ne vere animon. Ĵainismo, alia Orienta religio, havas tion, kio estas la bonega koncepto pri Anekāntavāda, malabsolutismo aŭ multpunkteco; ĝi signifas, ke oni povas fari nenian pretendon pri absoluta vero; ĉiuj veroj dependas sur variaj perspektivoj kaj, do, ĉiu scio estas parta. Ekzistas klasika tradicia rakonto pri blindaj homoj tuŝantaj elefanton kaj provantaj priskribi tion, kio ĝi estas. Ĉiu homo donas malsaman priskribon depende sur tio, kion li tuŝis: la rostro, la flanko, la dentego, kaj tiel plu. Ĉiuj estas validaj, sed neniu povas difini la tutan elefanton. Ĉi tiu paradigmo rememorigas pri la Hinduisma Ātman, la Eterna Memo, kaj pri la Budaisma Anātman, la Ne-memo. La Ĵainoj kredas, ke la perspektivo pri la konstanta memo kaj la perspektivo pri la malkonstanta memo estas malsamaj, sed egale validaj; ambaŭ povas esti veraj simultane. La Hinduoj disiĝas al du grupoj: la personistoj kaj la nepersonistoj. La nepersonistoj kredas, ke Dio estas nepersona ento kiel Brahman, kaj la personistoj kredas, ke Dio estas persona ento en la ĉefa formo de Kriŝna. Ĉinoj nomas la nepersonan enton Tiāndì aŭ Ĉielo-kaj-Tero, la Universo. Nu, el Ĉinujo estas Taoismo, la Filozofio de la Kvin Elementoj: Akvo, Fajro, Ligno, Metalo, kaj Tero, kiuj simboliĝas orde per la koloroj Nigro-Bluo, Ruĝo, Verdo-Bluo, Blanko, kaj Flavo. Taoismo estas ĉarma filozofio. La Tao estas ia speco de trapenetranta forto en la universo, ekzistante en ĉiuj aferoj. Ĝi ekvilibrigas la mallumon Yin kaj la lumon Yang. La Tao ne estas Mastra Dio. Taoismo instruas la ideon de wúwéi aŭ "ne fari", de ne esti reagema, de esti pli pasiva al psikosociaj mediaj fortoj, de "fleksiĝi laŭ la vento", kaj de "ne lukti kontraŭ la fluo". Revenado estas la natura movado de la Tao. Ĉiuj aferoj devenas de la Tao kaj devas reveni al ĝi. Taoisma meditado postulas revenadon al la origino aŭ la fonto por atingi trankvilan Iluminiĝon. Esence sensanĝiĝanta estas naturo. Koni konstantecon estas sagaco kaj ne koni ĝin estas katastrofo. Oni celas simplecon kiel nehakitan krudan lignon. Taoistoj ankaŭ celas senmortecon, inkluzive de la fizika speco. La nobla gruo simbolas ĝin. Taoistoj kredas ankaŭ, ke ĉiu persono havas du specojn da animoj, la sep Yin-animojn, kiuj produktiĝas ĉe koncipo, kaj la tri Yang-animojn, kiuj kuniĝas kun la Yin-animoj ĉe naskiĝo. Kiam ili kuniĝas en harmonia unio, vivo floras; kiam ili apartiĝas, malsano aŭ morto okazas. Ekzistas kelkaj skoloj de Taoismo. La Skolo de la Higieno pri Internaj Dioj kredas, ke 36.000 dioj aŭ shén loĝas en la makrokosmo kaj en ĉiu homa korpo. La shén estas kontrasto de guǐ, kiuj estas friponaj demonoj, formitaj el Yin-animoj de mortintoj. Parenteze, la Hinduoj de Barato kredas, ke ekzistas dia grajno en ĉiu homa ento. Taoismo estas formo de animismo. Kiom da dieco homoj havas? Kian diecon homoj havas? En la Kristana Biblio, la aserto "Vi estas dioj" aperas en Psalmo 82:6 kaj Johano 10:34. Kelkaj interpretoj diras, ke ĉi tiu aserto rilatas al homoj ĝenerale, aŭ al kelkaj homoj, aŭ eĉ al anĝeloj. La debato daŭras. Kredantoj de la ampleksa Antikva Egipta politeisma religio kredas, ke homo estas kunmetita de la kha aŭ la mortema korpo kaj de almenaŭ tri subtilaj preskaŭ-diaj elementoj: la ka aŭ la duoblo, la ba aŭ la animo, kaj la akh aŭ la spirito. La politeismaj Eskimoj kredas, ke krom personaj animoj, kaj variaj fantomoj kaj spiritoj, kiuj loĝas en la Arkta tundro, ekzistas ankaŭ "nomaj animoj". Persona nomo havas propran animon, gardantan spiriton al la nomposedanto. Eskimo povas havi multajn nomojn. Fondita de la Profeto Zarathustra, la antikva Persa religio Zoroastrianismo kredas pri la duismo inter Bono kaj Malbono. La spirito de detrua forto, Angra Mainyu, kontraŭas la spiriton de krea forto, Spenta Mainyu. La universo estas batalgrundo inter la du fortoj. Zoroastrianoj dediĉas sin al la Triopa Pado: "Bonaj pensoj, bonaj vortoj, bonaj agoj". Ĉu mi kredas pri renaskiĝo aŭ metempsikozo? Aŭ ĉu mi kredas, ke kiam mi mortos, estos nur silenta trankvila nenio? Aŭ ĉu mi renaskiĝos en Sukhāvatī, la Regno de Beateco, pri kiu la Purlanda Sekto de Budaismo kredas, ke ĝi kondukas al Iluminiĝo? Aŭ ĉu mi renaskiĝos en iu el la belegaj mondoj de la Hindua Vaikuntha? Pri ĉi tiuj aferoj, mi nur diru "Mi ne scias" kaj lasu tiel. Pri ĉi tiuj aferoj, mi estas agnostikulo ĉar oni ne povas pruvi aŭ malpruvi. Tamen, naturaj aferoj venas spirale. Tion oni intuicias. En la branĉo Mahāyāna de Budaismo, ekzistas koncepto pri la Dharmakāya Buddha, la Reala Korpo, la Budaa Menso, la Unu Menso. Ĉiuj aferoj estas nur ondetoj aŭ malaperemaj bobeloj en la oceano de ĉi tiu Unu Menso. En ĉi tiu mondperspektivo, vivo estas nur bobelo. Ĉu mi estas vegetarano? Ne, mi ne estas. Mi ja fojfoje manĝas porkaĵon kaj bifstekon, kvankam mi preferas kokaĵon kaj marmanĝaĵojn. Dum kelkaj vegetaranoj pretendas, ke karnmanĝado estas "malbona karmo" pro mortigi bestojn, mi mem ne diskriminacias inter bestoj, plantoj, kaj fungoj. Preskaŭ-vegetarana amikino diris al mi, "Sed karoto ne havas Buda-naturon". Nu, mi opinias, ke ekzistas viva forto aŭ energio en ĉiuj aferoj, eble eĉ en rokoj, kio estas perspektivo de Japanaj Ŝintoanoj kaj eĉ pratempaj indiĝenoj en Ameriko, Afriko, Azio, Aŭstralio, kaj la Pacifikaj insuloj. En Ŝintoo, la energiaj spirit-animoj, kiuj loĝas ĉie en naturo, nomiĝas kami. Ŝintoo estas formo de animismo. Japanaj Ŝintoanoj kredas la filozofion pri ichirei shikon, "unu spirito, kvar animoj" de ĉiu persono. Ĉiu animo aŭ spirito havas specifan rolon. Pureco aŭ senrubeco estas centra koncepto en Ŝintoo ĉar ien ajn, kie estas malpure aŭ rubece, fizike aŭ psike, kami ne sanktvizitas. Efektive, ĉiu persono havas potencialon fariĝi kami. La postvivo havas kelkajn eblojn por la reikon, la spirit-animo de ĉiu persono: La postvivo en la eterna lando aŭ la radika lando troviĝas for trans la oceano; tie, eterna juneco daŭras. Alidestine, la postvivo en la kaŝata mondo aŭ la astra mondo kontrastas nian videblan materialan mondon. Alicele, la postvivo en la morta lando troviĝas en la submondo. Aliire, la postvivo ĉe la monto estas tie, kie oni fariĝas kami gardanta pri sia familio tra generacioj. En Japanujo, oni ofte vidas en natura medio belajn pordegojn, kiuj nomiĝas torii; tiuj simbolas la aliron al la spirita mondo. En multaj lokoj en la mondo, religioj estas ofte miksataj. En Japanujo kaj Tajlando, oni povas esti samtempe animisto kaj Budaisto. En Bali, oni povas esti samtempe animisto kaj Hinduo. Ekzistas aliaj kombinaĵoj tra la mondo. En 2545 B.E., mi komencas studi meditadon ĉe mia najbara Taja Budaisma templo, kiu instruas la tradicion Theravāda. Tio vere malfermas pordojn por mi. Mi lernas, ke meditado pli fortigas la menson. La specoj de medito, kiujn mi studas, nomiĝas samādhi (koncentriĝo) aŭ samatha (trankvileco), kaj vipassanā (akravideco). Iri al tiu templo estas la unua fojo, ke mi vere socie mergiĝas en la dharma, la Budaismaj instruoj. Ĉirkaŭ la fino de 2547 B.E., mi iomete interesiĝas pri monoteismaj religioj, kiuj inkluzivas de Islamo, Bahaismo, Kristanismo, Judaismo, kaj Sikhismo. Po 6 dolaroj, mi aĉetas la libron Baza Juda Enciklopedio kaj trovas kelkajn rimarkindaĵojn. Mi malkovras, ke Judoj kredas, ke ĉiu naskiĝas sen peko kaj ke neniu estas sub la servuto de pekoj, kaj ili ne kredas pri la "origina peko" kiel Kristanoj. La enciklopedio asertas, ke "lernado estas la insigno de la Judo; lia krio estas por justeco; lia fervoro estas por la vero; kaj lia signo estas kompato". Kontraŭ populara kredo, ekzistas konvertitoj al Judaismo, kiuj nomiĝas ger. Rimarkindaĵo pri Bahaismo estas la deklaro de la Profeto Bahá'u'lláh, ke por atingi la Plej Grandan Pacon, la nacioj de la mondo instruu internacian helplingvon, ĉu ĝi estas natura aŭ artefarita. La Tabulo de Ishráqát</i> deklaras, ke oni instruu ĝin "al la infanoj en ĉiuj lernejoj de la mondo, tiel ke la mondo fariĝu unu lando kaj unu hejmo". Estus certe saĝe. Kelkaj religioj estas Mesiaj; tio estas, ke oni atendas dian eraon aŭ dian personon por paradizigi la mondon. Tio temas pri la "Mesia Erao" aŭ la "Mesio". Mia koncepto pri dio aŭ dioj estas malsama kompare al plejparto da organizitaj religioj. Mi pensas, ke dio aŭ dioj estas preter genro: maskla, femala, aŭ aliaj. Eble ili povas vesti sin en iu ajn genro. Ĝi aŭ ili estas preter nombro: nulo al infinito. Genro kaj nombro estas homaj limoj. Eble ekzistas hierarkio de plialtkonsciuloj preter la homa nivelo, sed ĉu oni nomas ilin "dioj" dependas al la kredanto. Kvankam "politeismo" estas la ĝenerala ombrela vorto por la kredo pri multaj dioj, ekzistas la vorto "henoteismo", la kredsistemo, en kiu oni agnoskas la ekziston de multaj dioj, sed rigardas unu specifan dion kiel la dion de sia familio aŭ tribo, lasante aliajn diojn malĉefaj por si. En Budaismo, oni povas esti teisto aŭ ateisto. Fundamente, eble la tuta universo estas dio kaj dio estas la tuta universo; tio nomiĝas "panteismo". Aŭ eble dio inkluzivas de la universo; alivorte, dio estas la universo kaj preter ĝi; tio nomiĝas "panenteismo". Mi renkontas larĝan gamon da Budaismaj sektoj: tiuj de la branĉo Mahāyāna: Zena kaj Purlanda; kaj tiu de la branĉo Theravāda. Mi ankaŭ legas la Hinduan sanktan libron Bhagavad-Gītā per la perspektivo de Hare Kriŝna kaj ĝi plaĉas al mi. La spirita vojaĝo estas senĉesa. La spirita vojaĝo inkluzivas de mia genealogio. Per tradicia antropologio, mi estus multrasa miksaĵo de Mongolojda, Kaŭkazojda, kaj Aŭstralojda rasoj. Mongolojdo estas de la Hanaj Ĉinoj. Kaŭkazojdo estas de la Hispanoj, Grekoj, Judoj, kaj Portugaloj. Mi estas ankaŭ parte Malajo, la Filipina Indiĝeno. Malajoj estas konsiderataj kiel Sudaj Mongolojdoj. Antaŭlonge, la Sudaj Mongolojdoj ekspansiis en Sudorientan Azion, parte anstataŭigante kaj parte asimilante la indiĝenajn Aŭstralojdojn. Miaj prauloj vojaĝis longe tra la eonoj... Kion mi lernas el ĉio de ĉi tiu spirita esploro? Estas multe. Io grava estas, ke vivo estas persone signifoplena, sed sensignifa simultane. Ekzistas du flankoj de monero. Oni vivas sur eta punkto en universo tre vastega kaj ĉiam ŝanĝiĝanta. Sed oni atribuas sian propran signifon al vivo. Fojfoje, mi pensas, ke la universo estas nur arto kiel pentraĵo aŭ skulptaĵo... Nu, nur scienco estas la strikte memkorektanta paradigmo, kiun multaj renkontas. Ĉu scienco estas nigra aŭ blanka? Ĉu scienco estas blanka aŭ nigra? Tio dependas de malfacileco. Ofte, nigro ligas kun malfacileco, dum blanko kun facileco. Blanko ligas kun brila kompreno, dum nigro kun tuta mistero. Scienco estas io, kio rampas en la mallumo kaj subite saltas al la lumo pro scio.
Kopirajto © 2546-2552 B.E. de Victor Medrano
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Frukto de la Durio zibethinus | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Estas aktuale 30 identigitaj specioj |
Durio (Durio en la latina) estas frukto kiun produktas tropika arbo klasifikita en la familio malvacoj aŭ bombakacoj depende de la fonto. Ĝis nun, oni malkovris 30 speciojn kies naskiĝareo situas en Sud-Orienta Azio, sed nur 9 el ili estas fruktodonaj. Durio zibethinus estas la ununura specio disponebla en la internacia merkato. Temas pri manĝebla ovoforma fruktego kies cirklo povas mezuri ĝis 40cm. Ĝi ĝenerale kreskas alte sur la portanta arbo kaj falas fortege grunden ekde kiam ĝi estas matura pro sia granda pezo (ĝis 5kg). La durio enhavas tre fajnan guston kiu similus al kruda kamemberto kun nuancoj de ananaso kaj ajlo, kaj laŭ kelkaj ĝi ankaŭ elvokas buteron. La frukto ankaŭ ellasas tre fortan odoron kiu estas ĉu repele naŭza ĉu nekredeble alloga laŭ la opinioj. Ĝi estas ofte konsiderita la Reĝo de la Frukto de multaj personoj kaj interalie aparte ŝatita de la instinktomanĝantoj.
La nomo venas el la Indonezia lingvo (Durian) kaj signifas "Dornhava".
El Vikipedio
| República Federativa do Brasil | |
| Federala Respubliko de Brazilo | |
| Nacia himno: Hino nacional do Brasil Brazila Nacia Himno | |
| Nacia devizo: Ordem e Progresso Ordo kaj Progreso | |
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Braziljo |
| Oficiala(j) lingvo(j) | portugala |
| Plej ofta(j) religio(j) | katolikismo (75%) protestantismo (15,4%) |
| Areo % de akvo | 8.514.877 km² 0,65% |
| Loĝantaro | 189.393.918 (2008) |
| Loĝdenso | 22/km² |
| Loĝantoj | Braziloj |
| Horzono | UTC-2 al -4 UTC-2 al -5 (somere) |
| Interreta domajno | .br |
| Landokodo | BR |
| Telefona kodo | 55 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Federala prezidenta respubliko |
| Ŝtatestro | Luiz Inácio Lula da Silva |
| Nacia tago | 7-a de septembro |
| Sendependiĝo disde Portugalio | 7-a de septembro 1822 |
| Ekonomio | |
| Valuto | realo (BRL) |
| MEP - Suma - Pokapa | laŭ 2007 $1,8 duiliono $ 11.873 |
| Esperanto-movado | |
| Landa E-asocio | Brazila Esperanto-Ligo |
Brazilo (portugale: Brasil), oficiale: Federala Respubliko de Brazilo (portugale: República Federativa do Brasil) estas lando en Sudameriko. Ĝi estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Kanado, Usono kaj Ĉinio, kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro Álvares Cabral en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negruloj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio.
Enhavo[kaŝi] |
[redakti] Historio
[redakti] Prahistorio
Historio, laŭ strikta senco, dependas de skribaj dokumentoj. Sekve, kvankam la geografia regiono hodiaŭ okupita de Brazilo jam havis homojn antaŭ la alveno de eŭropanoj, kaj eĉ kvankam aliaj eŭropanoj alvenis al ĝi antaŭ esploristo Pedro Álvares Cabral, ne estas skribaj dokumentoj pri tio. Pero Vaz de Caminha produktis la unuan skriban dokumenton pri tio, kio hodiaŭ estas Brazilo, en aprilo aŭ majo 1500, pro tio oni povas komenci la Brazilan historion de tiam. Antaŭ Caminha, ni havas pra-historion.
Tradiciaj historiistoj parolis ankaŭ pri "proto-historio" de Brazilo, t. e., historiaj motivoj por eliro de portugaloj de Eŭropo. Kelkaj, malmultaj, historiistoj konsideras nord-eŭropajn legendojn pri insulo Hi-Brazilo kiel parton de brazila proto-historio.
[redakti] Unuaj loĝantoj
Antaŭ la alveno de portugaloj, multaj homoj loĝis tie kie hodiaŭ estas Brazilo. La origino de tiuj homoj estas la sama kiel tiu de aliaj pra-amerikanoj. Eble ili alvenis de Azio per tiama tera vojo en la nuna markolo de Bering. Kelkaj tre malnovaj homaj fosilioj eltrovitaj en Sudameriko malsimpligis tiun teorion. Hodiaŭ oni akceptas ne nur unu, sed multajn transirojn de Beringa Markolo.
El Vikipedio
Dune ('duno' en la angla) estas unu de la plej gravaj verkoj de Sciencfikcio. Ĝin skribis Frank Herbert, kiu skribis kvin pli libroj de la sama seriaĵo, ĝis ke li mortigis en 1986 sen skribi ĝian finon.
Publikigita en 1965, sed estis rifuzata de multaj eldonaj antaŭe. Samtempe, ĝi multe eksukcesis kaj en 1965 kaj en 1966 gajnis la Premion Nebula kaj la Premion Hugo respektive.
La kompleta originala ziklo Duno konsistas de ses libroj:
- Dune
- Dune Messiah (Mesio de Duno)
- Children of Dune (Homidoj de Duno)
- God Emperor of Dune (Diimperatoro de Duno)
- Heretics of Dune (Herezuloj de Duno)
- Chapterhouse Dune (Ordendomo Duno)
Post la morto de Frank Herbert, sia filo Brian kaj Kevin J. Anderson daŭrigis la verkon per la Preludo al Duno (Prelude to Dune) kaj Legendoj de Duno (Legends of Dune), kun po tri libroj. La Preludo okazas en la pli aĝa generacio (t. e. la generacio de la avo de Paul Atreides) kaj konsistas de:
- Prelude to Dune: House Atreides (Domo Atreides)
- Prelude to Dune: House Harkonnen (Domo Harkonnen)
- Prelude to Dune: House Corrino (Domo Corrino)
La Legendoj rakontas historiojn de la grandaj skoloj - la Bene Gesserit, la Mentatoj, la Gildo de Astronaŭtiko kaj la Suk Medicinistoj. Cetere ili rakontas pri la batalo kontraŭ pensmaŝinoj kaj la fondado de la Imperio. Konsistas el:
- Legends of Dune: The Butlerian Jihad
- Legends of Dune: The Machine Crusade
- Legends of Dune: The Battle of Corrin
La historio disvolviĝas en planedo nomata Arrakis, kies neoficiala nomo estas Duno - pro ĝiaj grandegaj dezertoj abundantaj je la spico, unika rimedo por kosma veturado sen movado, ege aprezata de ĉiuj kosme aktivaj nacioj. En la intrigo aperas kelkaj nobelaj familioj kiuj volas regi la unverson - kaj kontrolo/havo de la spico (do ankaŭ de la tuta Duno) estas nature vera gravaĵo por plenumado de tia intenco.
El Vikipedio
Lingvo > Planlingvoj > Interlingvao
Nomo: Interlingua
Parolantoj: nekonata
Landoj: en 25 landoj, plejparte en Eŭropo
Origino: sintezita de Alexander Gode, 1951, surbaze de la angla, franca, itala, hispana kaj la portugala.
Skribo: latina
Specimeno: la Patro Nia (Aŭdigu sondosieron)
Nostre Patre, qui es in le celos,
que tu nomine sia sanctificate;
que tu regno veni;
que tu voluntate sia facite
super le terra como etiam in le celo.
Da nos hodie nostre pan quotidian,
e pardona a nos nostre debitas
como nos pardona a nostre debitores,
e non duce nos in tentation,
sed libera nos del mal.
Ĉi tiu artikolo temas pri la Interlingvao de GODE, ne la pli malnova Interlingua de Peano. Interlingua nek estas Interlingue, alia nomo de Okcidentalo.
Interlingvao, naskite en 1951, estas lingvo planlingvo novlatina. Ĝi estas sintezo de la angla, franca, itala, hispana kaj portugala lingvoj.
Enhavo[kaŝi] |
[redakti] Historio
Interlingvaon kreis ĉefe Alexander Gode. Li parte uzis la laboron faritan en IALA. Li faris tion post la morto en 1950 de Alice Vanderbilt Morris, kiu monhelpis tiun institucion dum la jaroj 1924-50.
Tradicie Interlingvao prezentas sin kiel studindan pro tio, ke ĝi estas lingvo naturalisma, kongrua al la vortprovizo kaj gramatiko de la ĉefaj okcidentaj lingvoj, kaj ke ĝi tiel peras ilian esprimkapablon kaj kulturon. Iuj uzantoj do asertas, ke Interlingvao valoras ne tiom kiel komunikilo, ol kiom instruo kaj enkonduko en lingvostudon. Krome, freŝa projekto korektis ĝiajn malfacilaĵojn cele al ĝia praktika uzo kiel interkomprenilo por ĉiuj latinidanoj: dua lingvo komprenebla tuj, preskaùtute kaj senlerne de tiuj 900 milionoj da homoj www.langmaker.com/db/Modern_latin (vidu la modernan latinon). Problemo estas ke ĉiuj latinidaj lingvoj, ekcepte la romena kaj iom la franca, estas facile interkompreneblaj al ĉiuj parolantoj de aliaj lingvoj, sekve, ekzemple, italo ne bezonas helpon por kompreni portugallingvajn skribaĵojn, kaj portugallingvano tre facile legas hispanlingvajn librojn, ktp. Sekve, tiuj kiuj malpli bezonas Interlingvaon estas ĝuste la latinidanoj, pro tio, eble, granda divastigo de Interlingvao okazis ne en latinidaj landoj, sed en ĝermanaj landoj, ĉefe en Skandinavio. Tie okazis la plej granda venko de Interlingvao, la publikado de medicinaj rezumoj en tiu lingvo dum 15 jaroj.
La kuracisto dana Jørgen Michelsen iĝis prezidanto de Union Danese pro Interlingua (Dana uniono pro Interlingvao) 1960. Tiam li proponis al monata Danish Medical Bulletin (Dana medicina bulteno), verkita nur en la angla, tradukado de rezumoj al Interlingvao, farota de li mem, Poul Moth kaj Bjarner Svejgaard. Oni publikigis la resumojn nur en unu numero en 1960, post 1961 la publikado iĝis regula. En 1965, Jørgen Michelsen lasis la laboron, kaj estis anstataŭigita de Bent Andersen. En 1976 finis la publikadon de la resumoj.
[redakti] Parolantaro
Teorie, Interlingvaon povas pli-malpli kompreni sen studo la parolantoj de ĝiaj fontlingvoj : 1240 milionoj da homoj, unu kvinono de la homaro. Fakte komprenas ĝin kleraj homoj parolantaj la latinidajn lingvojn, t.e. verŝajne ĉirkaŭ 100 aŭ 150 milionoj de homoj. En la komenco de la 21a jarcento ĝi estas la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj.
Interlingvao havas proksimume mil fluajn parolantojn. Inter multaj aliaj uzoj, ĝi estas uzata en resumoj de sciencaj artikoloj. Por tia uzo, la lingvo estas ideala: uzata kiel lingvo legata de tiuj, kiuj havas bonan scion de latinaj radikoj pro laboro kaj studo en scienco. Malgraŭ tio, Interlingvao ankoraŭ ne trovis ian subtenon de iu registaro.
[redakti] Gramatiko
[redakti] Vortprovizo
Interlingvao, pruntas vortojn laŭ jenaj reguloj:
- Vorto eniras Interlingvaon se ĝi ekzistas en almenaŭ tri el la kvar fontlingvoj: la angla, franca, itala aŭ hispana/portugala – la lastajn validas kiel unu. Se vorto ekzistas nur en du el la fontolingvoj, tiam ĝia ekzisto en la germana aŭ la rusa akceptigas ĝin.
- La interlingvaa formo de vorto estas la supozebla praformo, kutime latina aŭ angla.
Interlingvao tiel rekte kaj nerekte ĉerpas el la grekolatina vortaro, internacia en la praktiko de scienco. En komparo kun Esperanto Interlingvao ne abunde uzas regulajn afiksojn:
| esperante | interlingvae |
| sana | san |
| sano | sanitate |
| malsana | malade |
| malsano | maladia |
| malsanulejo | hospital |
| saniĝi | recovrar |
| sanigi | curar |
| malsaniĝi | cader malade |
[redakti] Elparolo kaj literumo
Al la bazaj 26 literoj respondas sonoj, kiuj en kelkaj okazoj regule dependas je la antaŭa aŭ posta literoj (vidu ekzemple ĉe "c"). En multaj okazoj estas preferinda prononco laŭeble konforma al la originala lingvo (ekzemple walzer, germandevena, sonas kiel [valtser]). Pro tio la sekvaj reguloj estas indikaj, oni lernu la prononcojn kun la vortoj.
La elparolo de interlingvao toleras iom da vario. En la ĉi-suba listo eblaj variaĵoj aperas post oblikva streko.
- a [a], b [b], ch [k] aŭ [ŝ] / [ĉ], c [k] aŭ [c] (antaŭ i e y), d [d], e [e], f [f], gi [ĵ] antaŭ a, o, u, g [g] aŭ [ĝ] (en finaĵo "-age"), h [h] (krom en ph rh th), i [i] aŭ [j] (antaŭ vokalo), j [ĵ] / [ĝ], k [k], l [l], m [m], n [n], o [o], ph [f], p [p], qu [kŭ] aŭ [k] (en vortetoj "que" "qui" kaj derivaĵoj), rh [r], r [r], s [s] aŭ [z] (inter vokaloj), th [t], t [t] aŭ [ts] (antaŭ i), u [u] aŭ [ŭ] (antaŭ vokalo), v [v], w [w] aŭ [v], x [ks], y [i] aŭ [j] (antaŭ vokalo), z [z]
Duoblaj konsonantoj estas elparolataj kiel unuoblaj: "ecclesia" [e'klezja].
Diftongiĝas: "ai" [aj], "au" [aŭ], "ei" [ej], "eu" [eŭ], "oi" [oj], "ou" [oŭ].
Akcento trafas la silabon antaŭ la lasta konsonantgrupo, ne enkalkulante la finaĵon "-s" de plurnombro: "regula" [re'gula], plurnombre "regulas" [re'gulas], "trovar" [tro'var]. Pro etimo ekzistas esceptoj, kia "corpore" ['korpore].
Ekzemploj: "corde" ['korde], "concerto" [kon'certo], "schola" ['skola], "choc" [ʃok], "agente" [a'gente], "avan'tage" [avantaʒe], "secretario" [sekre'tarjo], "mangiar" [man'ʒar], "quanto" ['kwanto], "que" [ke], "absolute" [abso'lute], "accusativo" [akuza'tivo], "telephono" [tele'fono], "nation" [na'tsjon], "industria" [indus'tria], "puero" ['pwero], "typo" ['tipo], "yogurt" [jo'gurt]
Ekzistas dua ortografio pli proksima al tiuj de latinidaj lingvoj, kiu ne notas "ph" sed "f", ne "y" sed "i" kaj ŝanĝas ankaŭ la finaĵojn de kelkaj vortoj. Tiu pli simpla literumo malofte uziĝas.
[redakti] Sintakso
La gramatiko estas la minimuma gramatiko komuna al la kvar fontlingvoj. Ekzemple, ĉiu fontlingvo faras per finaĵo plurnombron de o-vortoj, kutime -s, kaj tial Interlingvao havas tian finaĵon. Aŭ, ekzemple, ne ĉiu fontlingvo kongruigas la substantivon kun la adjektivo (t.e, la angla), tial Interlingvao ne akordigas ilin. Kaj tiel plu.
[redakti] Listo de internaciaj kongresoj de Interlingvao
- 1955: 25–30 de julio, Tours, Francio.
- 1957: 3–10 de aŭgusto, Basel, Svislando.
- 1959: 1–6 de aŭgusto, Tours, Francio.
- 1971: 24–27 de julio, Basel, Svislando.
- 1974: 23–30 de julio, Norwich, Britio.
- 1983: 28 de julio — 3 de aŭgusto, Sheffield, Britio.
- 1985: 28 de julio — 4 de aŭgusto, Taastrup, Danio.
- 1987: 26 de julio — 2 de aŭgusto, Parizo, Francio.
- 1989: 22–30 de julio, Zwolle, Nederlando.
- 1991: 4–11 de aŭgusto, Helsingborg, Svedio.
- 1993: 24–31 de julio, Borne, Nederlando.
- 1995: 5–12 de aŭgusto, Prago, Ĉeĥio.
- 1997: 26 de julio — 2 de aŭgusto, Strasburgo, Francio.
- 1999: 24–31 de julio, Focsani, Rumanio.
- 2001: 28 de julio — 4 de augusto, Gdansk, Pollando.
- 2003: 26 de julio — 2 de aŭgusto, Lovetch, Bulgario.
- 2005: 16 de julio — 22 de julio, Svedio.
[redakti] Interlingvaaj Revuoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Vidu ankaŭ jenon
El Vikipedio
| Respubliko de Madagaskaro Repoblikan'i Madagasikara République de Madagascar | |
| Nacia himno: Ry Tanindrazanay malala ô (Ho nia amata pralando) | |
| Nacia devizo: Tanindrazana, Fahafahana, Fandrosoana (malagase), Patrie, liberté, progrès (france) (Pralando, libereco, progreso) | |
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Antananarivo |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | malagasa, franca, angla |
| Plej ofta(j) religio(j) | (mankas informo) |
| Areo % de akvo | 587.041 (45-a) km² 0,13% |
| Loĝantaro | 19.448.815 (2007, takso) |
| Loĝdenso | 26,4/km² |
| Loĝantoj | malagasoj |
| Horzono | UTC+3 |
| Interreta domajno | .mg |
| Landokodo | MG |
| Telefona kodo | +261 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Federacia respubliko |
| Ŝtatestro | Prezidanto Marc Ravalomanana |
| Ĉefministro | Charles Rabemananjara |
| Nacia tago | 14-a de julio |
| Sendependiĝo | 26-a de junio 1960 (el Francio) |
| Ekonomio | |
| Valuto | malagasa ariary (MGA) |
| Esperanto-movado | |
| Landa E-asocio | (mankas informo) |
Madagaskaro, aŭ oficiale la Madagaskara Respubliko, ankaŭ foje nomata Malagasio, estas insula ŝtato lokita en la okcidenta parto de la Hinda oceano. La insulon apartigas el la sudorienta bordo de Afriko la 400-kilometrojn larĝa mozambika kanalo; sed iam ne ekzistis tiu kanalo kaj la insulo estis parto de la kontinento, poste ĝi disiĝis kaj la apartiĝo daŭras milojn da jaroj kaj pro tio kaj bestaro kaj vegetalaro enhavas multajn endemismojn, kiel la lemuroj. La insulo estas la plej granda en Afriko kaj la kvina plej granda en la mondo. La ĉefurbo de Madagaskaro estas Antananarivo.
Dum la plej granda parto de la 19-a jarcento, la insulo estis administrita de la madagaskara reĝlando, kiun sekve abolicis la francaj koloniistoj. En 1960, Madagaskaro refariĝis sendependa, sed restas ĝis hodiaŭ forte influita de Francio, kaj politike kaj ekonomie.
La malagasa lingvo devenas de Indonezio. Ĝi pli precize apartenas al branĉo de la aŭstroneziaj lingvoj. La aliaj lingvoj de tiu grupo estas parolataj sude de Borneo.
Enhavo[kaŝi] |
[redakti] Geografio
Madagaskaro havas areon de 587.000 km², tio estas amplekso komparebla al tiu de Kenjo. Ĝi estas la kvina plej granda insulo de la tuta mondo, post Aŭstralio, Gronlando, Nov-Gvineo kaj Borneo. La insulo troviĝas en la Hinda oceano, kaj estas trairata de la tropiko de Kaprikorno. Ĝi ĝuas tre strategian situon, kaj situas ĉe la mozambika kanalo, proksime al la sudorienta bordo de Afriko.
Nur 5% de la madagaskara teritorio estas uzata por agrikulturo. Grava problemo estas la progresa forigo de forstoj, tiel ke tiu fenomeno minacas la insulan ekologian medion : la rapida kresko de la loĝantaro estas la ĉefa kialo de la malapero de forstoj. Tio kaŭzas plian erozion de la malmultaj kultiveblaj terenoj kaj la sekiĝon de la akvaj fontoj. Akvo estas pli kaj pli poluciita de nekontrolitaj reĵetitaj ruboj, kaj ekzistas do risko de malsano (precipe ĥolero) en la plej multhomaj areoj.
Tiu giganta insulo entenas multajn belegajn pejzaĝojn, kiuj iasence havas la aspekton de paradizo forsavita el diluvo. Ankaŭ vivas en la insulo mirinde variaj bestoj. Madagaskaro estas rigardebla kiel insulo-kontinento, ĉar ĝi konsistigas apartan, senkomparan medion.
Ekzistas du sezonoj : la varma, pluvema sezono daŭras ekde novembro ĝis aprilo. Milda, seka sezono ekas en majo kaj finas en oktobro. La plej fortaj kaj oftaj ventoj estas sudorientaj, kaj la insulo de tempo al tempo spertas ciklonojn.
[redakti] Historio
La unua homa setliĝo datiĝas eble de la 4-a jarcento aŭ malmulte antaŭe, ĉar ne estas pruvoj de antaŭa homa ĉeesto ekzemple ĉirkaŭ la 1-a jarcento. La prauloj de la nunaj insulanoj alvenis ekde la insularo kie nuntempe estas Indonezio, kaj pro tio la lokanoj havas aziajn trajtojn, tipajn kutimojn de la sudoriento de Azio kaj lingvon de la branĉaro malazia-polinezia. Kun ili alvenis ankaŭ iliaj hejmaj bestoj, inter kiuj elstaras la zebuo, kaj post iom da tempo post ilia alveno estingiĝis multaj endemismaj bestoj de la insulo, kiel la Giganta lemuro, la Orikteropo de Madagaskaro kaj Pigmea hipopotamo simila al tiu kiu troviĝas nun en okcidenta Afriko. Ankaŭ la arboj kaj vegetaloj suferis kaj nuntempe la insulo estas tro eroziita kaj konservas nur 20% de la originala vegetala kovrilo.
Poste okazis migradoj de bantuoj ekde la kontinento kiuj miksiĝis kun la loka loĝantaro, ĉefe en la orienta parto de la insulo. Komence de la Mezepoko alvenis la unuaj komercistoj persaj kaj ĝis la jaro 1000, la araboj. Frukto de tiu ĉeesto estas la fakto, ke en la norda parto de la insulo oni pleje praktikas nune la religion de Islamo.
Dum la 15-a jarcento kaj la 16-a jarcento, Portugalio, Britio kaj Francio klopodis instaliĝi en la marbordo, sed ili estis forpelitaj de la indiĝenoj, kiuj fine de la 17-a jarcento unuiĝis sub la reĝlando Merina, sur bazo en la centra altebenaĵo. Fine, la francoj sukcesis konstrui komercajn bazojn en la malgasiaj marbordoj, foje perforte, foje per diplomatiaj klopodoj, fine de la 18-a jarcento. Hungaro Moric Benjovski ricevis mandaton de Parizo por helpi la koloniigon. Li iĝis guberniestro, sed li strebis por la indiĝenoj, kiuj rigardis lin reĝo. En 1786 li mortis dum batalo kontraŭ la francoj en Maroantsetra.
Dum la Napoleonaj militoj, la reĝo Radama la 1-a de Merina flankeniris kun la britoj, kiuj pligrandigis siajn influojn en la insulo kontraŭ la francoj kaj trejnigis indiĝenojn per modernaj armiloj. Tamen post la morto de Radama la 1-a en 1828 oni persekutis la britojn, inkludante la misiistojn. Dum la reĝado de Radama la 2-a (1861–1863) oni enmetis serion de modernigaj reformoj kaj Madagaskaro malfermiĝis al la kontakto kun francoj kaj britoj, kio kaŭzis ke la sektoroj plej konservativaj mortigis la reĝon kaj retroirigis la reformojn. Francio alproprigis la tutan insulon al si en 1895 post venki la reĝinon Ranavalona la 3-a. Tiu ekziliĝis post unu jaro, samtempe kiam oni kreis militistan francan regadon kaj Madagaskaro iĝis franca kolonio.
Jam en 1916 la francoj suferis problemojn pro la sekretaj naciistaj organizoj, sed sukcesis rehavi la povon. Francio perdis la kontrolon de la insulo nur dum 1942, kiam la britoj okupis ĝin pro timo, ke Japanio alproprigas Madagaskaron. En 1943 ĝi estis redonita al la libera Francio, kaj en 1946 ĉesis esti kolonio kaj iĝis transmara franca teritorio. Tio ne malhelpis, ke sekvajare eksplodis ribelo kiu devigis Francion kunvoki balotadon en la insulo, kie venkis la malradikalaj sendependuloj. En 1960 Madagaskaro sendependiĝis entute disde Francio kaj oni fondis respublikon sub la regado de Philibert Tsiranana, estro de la Socidemokrata Partio.
En 1975 okazis militista puĉo kiu donis la regadon al ŝipkapitano Didier Ratsiraka, kiu dure regis ĝis kiam en 1992 popola premo devigis lin elekti registaron por transiri al la demokratio. Ratsiraka malvenkis en la prezidenta balotado de 1993 antaŭ Albert Zafy, sed vemkis en la porleĝa balotado kiuj okazis samtempe. La kvereloj inter la anoj de Ratsiraka kaj la registaro de Zafy kaŭzis la forigon de tiu farita de la parlamento en 1996, kiam estis anstataŭita de Norbert Ratsirahonana. Tiu estis proksima kunlaboranto de Zafy kiu regis enombre ĝis 1997, en kies balotado Ratsiraka rehavis la povon.
Didier Ratsiraka pluhavis la povon ĝis la prezidentaj balotadoj de decembro de 2001, kiam la rivalo, tiama urbestro de Antananarivo Marc Ravalomanana venkis eĉ super la klopodoj de la registaro fiŝanĝi la rezulton.
Preskaŭ okazis intercivitana milito en 2002 kiam kaj la armeo kaj la socio de Madagaskaro disiĝis en du partojn kun la ĉefurbo Antananarivo regata de Ravalomanana, dum Ratsiraka estris alian registaron en la marborda urbo Toamasina. La internacia komunumo helpis la elektitan registaron de Ravalomanana kiu estis agnoskita en junio de 2002 de kelkaj landoj kiel Usono, Svisio kaj Norvegio. Aliaj eŭropaj landoj atendis ĝis kiam Francio finfine akceptis la elektitan prezidenton. Ratsiraka finfine forfuĝis el la lando al Francio.
Dum januaro de 2009 okazis protestoj kontraŭ Ravalomanana kiuj akriĝis kiam tiu ĉi fermis la radi- kaj televid-elsendejojn de Andry Rajoelina urbestro de Antananarivo, kiu estras krome la tutlandan protestadon kontraŭ Ravalomanana. Dum tiuj konfliktoj almenaŭ mortis 56 homoj. Ĝis 40.000 manifestaciantoj petis la demision de Ravalomanana. Ĉio iĝis la plej akra krizo en la lando dum la lastaj jaroj kaj malplibonigis la bildon de la lando en la ekstero. [1]
[redakti] Politiko
En marto 1998, la madagaskaraj voĉdonantoj aprobis reformitan konstitucion. La ĉefaj institucioj de la Madagaskara Respubliko estas prezidento, parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato), ĉefministro estrante registaron, kaj sendependa justico. La prezidento estas elektita de ĉiuj civitanoj por kvinjara, dufoje renovebla mandato. La lasta voĉdonado okazis la 3-an de decembro 2006, kaj Marc Ravalomanana estis elektita kiel la nova prezidento.
La Nacia Asembleo de Madagaskaro entenas 160 deputitojn, rekte elektitaj por kvinjaraj mandatoj. En la Senato troviĝas 90 senatanoj, el kiuj du trionoj estas elektitaj de lokaj asembleoj. La lasta triono estas nomumita de la prezidento. Ĉiuj havas sesjarajn mandatojn. La ĉefministro kaj la konsilio de la ministroj okupiĝas pri la ĉiutaga administrado de la registaro. La prezidento nomumas la ĉefministron.
La ĉefministro kaj la membroj de la parlamento iniciatas leĝojn, dum la registaro ekzekutas ilin. La prezidento rajtas disigi la Nacian Asembleon. La Nacia Asembleo povas kompense cenzuri la registaron, kiu do tiukaze emus ŝanĝi sian decidon. Ekzistas konstitucia kortumo, kiu ekzamenas la novajn leĝojn kaj kontrolas, ke ili ne kontraŭdiru la konstitucion de la lando.
La konstitucio estas favora al la aŭtonomiĝo de la ses provincoj.
[redakti] Provincoj kaj regionoj
Madagaskaro estas dividata en ses aŭtonomaj provincoj (faritany mizakatena) kaj 22 regionoj. La regionoj entute estas subdividataj en 116 distriktoj, 1.548 komunumoj kaj 16.969 fokontany. La plej grandaj urboj havas specialan staton de commune urbaine kaj estas en sama nivelo de la distriktoj.
[redakti] Ekonomio
Madagaskaro estas populara turisma allogaĵo por eksterlandanoj kaj ankaŭ allogas investistojn en la sektoroj de la minado kaj kuŝejoj de nafto, kiujn kontrolas la eksterlandaj entreprenoj Total franca kaj Rio Tinto brita. La valuto de Madagaskaro estas la ariaro.
[redakti] Naturo
Pro la izolateco kie vivis la insulo dum multaj jarmiloj, la evoluo de la kaj vegetalaj kaj animalj specioj estas tute partikulara kaj eksterordinara. Nur ĉirkaŭ la 4-a jarcento je la alveno al la insulo de la homo kun la zebuo ekŝanĝis kaj la flaŭro kaj la faŭno. Ĉiukaze ankoraŭ estas tre rimarkinda la multnombro de endemismoj en Madagaskaro. Ties faŭno aspektas kvazaŭ ekstertera. La 80% de la malagasa bestaro estas maleble trovataj aliloke. La duono de la specioj de kameleonoj kaj la tuta tutmonda lemuraro estas tie.
Biogeografie la insulo apartenas al la Madagaskara ekoprovinco de la Afrik-Tropika ekozono laŭ la klasifiko de la Monda Natur-Fonduso (WWF).
[redakti] Esperanto en Madagaskaro
[redakti] Ekstera politiko
Madagaskaro apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
[redakti] Notoj
- ↑ El País, Las protestas contra el Gobierno causan 56 víctimas, (La protestoj kontraŭ la registaro kaŭzas 56 viktimojn), 29 januaro 2009, p. 7.
[redakti] Aliaj projektoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
El Vikipedio
| Svedujo (svede: Konungariket Sverige) | |
| Nacia himno: Du gamla, du fria (Vi aĝa, libera) | |
| Nacia devizo: nenio | |
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Stokholmo (754.948 loĝantoj en 2002). |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | Neniu, sed Sveda uzatas praktike kiel oficiala lingvo. Oficiale rekonataj lingvoj de malplimultoj: Samea, Finna, Tornival-Finna, Cigana, Jida |
| Plej ofta(j) religio(j) | Luteranismo |
| Areo % de akvo | 449 964 km² 8,67 %% |
| Loĝantaro | 9 113 257 (2006-12-31) [1], inter ili 92,8% svedoj, 3,6% finnoj. |
| Loĝdenso | 21,9/km²
|
| Horzono | UTC+1 |
| Interreta domajno | .se |
| Landokodo | SE |
| Telefona kodo | 46 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | konstitucia monarkio. |
| Ŝtatestro | reĝo Karolo la 16-a Gustavo. |
| Ĉefministro | Fredrik Reinfeldt |
| Nacia tago | 6-a de junio |
| Sendependiĝo | 23-a de aŭgusto 1521 |
| Ekonomio | |
| Valuto | sveda krono SEK (= 100 oeroj) (SEK) |
| Esperanto-movado | |
| Landa E-asocio | Sveda Esperanto-Federacio (SEF) |
Svedio aŭ Svedujo ([svede Sverige [sverje], antaŭe ankaŭ Sverge; latine Suecia; norene Sviþjóð) estas lando en Norda Eŭropo, en la orienta parto de la Skandinava duoninsulo.
Enhavo[kaŝi] |
[redakti] Historio
- Vidu apartan artikolon: Historio de Svedio
[redakti] Geografio
(19-a de februaro 2003). La tuta lando estis kovrita per neĝo kaj maro de Botnia Golfo per glacio.
Svedio estas laŭ areo granda lando – en Eŭropo nur Rusio, Ukrainio, Francio) kaj Hispanio estas pli grandaj. La distanco de nordo al sudo estas 1600 kilometroj, kio egalas al la distanco Berlino-Moskvo aŭ Nov-Jorko-Minneapolis. En la nordo la vintroj estas longaj, malvarmaj kaj neĝoriĉaj, sed dum la mallongaj someroj la meznokta suno brilas la tutan tagnokton. En la sudo la vintroj estas konsiderinde malpli severaj kaj la someroj pli longaj. Pli ol duono de la surfaco de Svedio estas kovrita de arbaro, plejparte konifera arbaro kun riĉa bestaro. Ĉirkaŭ 100 000 lagoj donas vivon al la pejzaĝo. Ekster la longaj bordoj de Balta maro oriente kaj Norda maro okcidente estas arkipelagoj kun dekmiloj da ŝeroj. Svedio havas landlimojn kontraŭ Norvegio kaj Finnlando. En 2000 estas inaŭgurita la Sundoponto inter Malmö kaj Kopenhago, kaj Svedio pliproksimiĝis al Danlando kaj al la eŭropa kontinento.
[redakti] Demografio
La granda lando havas malgrandan loĝantaron, ĉ. naŭ milionoj. 85 procentoj de la loĝantoj loĝas en la suda duono de Svedio kun granda koncentriĝo al tri urboj: la ĉefurbo Stokholmo (1,7 milionoj kun antaŭurboj), Gotenburgo ĉe la okcidenta bordo (800 000) kaj Malmö en la sudo (500 000). Svedio longtempe estis etne homogena lando. Antaŭ la komenciĝo de la dua mondmilito la sameoj estis la ununura, klare difinita malplimulto en la lando. Hodiaŭ ĉ. 20 procentoj de la loĝantoj havas eksterlandan devenon, tiel ke ili aŭ naskiĝis ekster Svedio aŭ ke minimume la patro aŭ la patrino naskiĝis eksterlande. Nur dum kaj post la dua mondmilito la enmigro pligrandiĝis. Svedio akceptis grandan nombron da rifuĝintoj dum la militaj jaroj kaj ankaŭ poste malfermis siajn limojn dum politikaj krizoj en aliaj landoj. Nur en 1992 estis akceptitaj 84 000 homoj, la plejmulto el eksa Jugoslavio.
[redakti] Lingvo
La sveda lingvo apartenas al la norda grupo de la ĝermana lingva familio kune kun la norvega, dana, gotlanda, islanda kaj feroa lingvoj. En Finnlando, kiu dum sescent jaroj estis parto de Svedio, 300 000 homoj parolas la svedan kiel gepatran lingvon.
Oficialaj minoritataj lingvoj estas kvin: la norma finna lingvo, la finna dialekto parolata apud la landlimo (tornival-finna, meänkieli), la samea (la leĝo ne klarigas pri kiu el la pluraj sameaj lingvoj temas), la cigana kaj la jida. En la listo mankas la gotlanda lingvo, eble ĉar la centraj aŭtoritatoj ne komprenis la diferencon inter ĝi kaj la gotlanda dialekto de la sveda lingvo.
[redakti] Religio
En la 16-a jarcento Svedio nuligis la rilatojn al la romkatolika eklezio kaj dum pli ol kvar jarcentoj havis evangelian luteranan ŝtatan eklezion. La 1an de januaro 2000 la Sveda eklezio sendependiĝis kaj preskaŭ egaliĝis al aliaj kongregacioj (tamen la ŝtatestro devas ankoraŭ, laŭleĝe, havi ĝian konfeson). En 1999 apartenis al la Sveda eklezio 84 procentoj de la loĝantaro.
Ekzistas, ekde la 19-a jarcento, en la lando pluraj memstaraj eklezioj kristanaj, kutime nomataj frikyrkor (laŭvorte "liberaj eklezioj"). Precipe pro enmigrado, estas nun grandaj grupoj de katolikoj, ortodoksaj kristanoj kaj islamanoj; judoj loĝas tie ekde pli ol ducent jaroj, budhanoj ekde ĉirkaŭ kvindek.
Ekde la komenco de 1952, la lando havas maksimuman religiliberecon.
[redakti] Parlamentismo kaj monarĥio
Svedio estas parlamentisma demokratio. La parlamento, Riksdagen, estas unu-ĉambra kun 349 lokoj. Regula balotado okazas ĉiun kvaran jaron (antaŭ 1994: ĉiun trian jaron) kaj la voĉdonrajtiga aĝo estas 18 jaroj. La lokoj en la parlamento dividiĝas proporcie inter la partioj, kiuj ricevas ne malpli ol 4 procentoj de la donitaj balotoj. La socialdemokrata partio formis la registaron dum la plej granda parto de la tempo post la dua mondmilito. Dum la periodoj 1976-82 kaj 1991-94 la landon regis ”burĝaj”, nesocialismaj registaroj. Post la balotado en 1998 Svedio havis socialdemokratan malplimultan registaron kiu en multaj sferoj kunlaboris kun la Maldekstra partio kaj kun la Verduloj. En la balotado de 2006, la socialdemokratoj malgajnis kontraŭ alianco de la kvar "burĝaj" partioj, kaj la partiestro de la konservativa partio, Fredrik Reinfeldt, fariĝis ĉefministro.
La sveda monarĥio estas nur konstitucia. La devoj de la sveda reĝo kiel ŝtatestro estas ĉefe reprezentaj kaj ceremoniaj. La nuna reĝo Karolo la 16-a Gustavo naskiĝis en 1946 kaj apartenas al la dinastio Bernadotte kun radikoj en Francio. Reĝino Silvia estas filino de germana komercisto kaj lia brazila edzino. Plej proksima al la trono estas kronprincino Victoria, naskita en 1977.
[redakti] Ekonomio
[redakti] Provincoj
Svedio havas tri ĉefregionojn: Götaland, Svealand kaj Norrland.
La lando havas 21 guberniojn (svede: län). En ĉiu gubernio estas gubernia estraro elektita de la registaro. En ĉiu gubernio ankaŭ estas popolestraro (svede: landsting) elektita de la elektitoj de la loka loĝantaro. Ĉiu gubernio estas dividita en komunumojn, entute estas 290 (2005).
Sendependa de la (administra) divido en guberniojn ankaŭ ekzistas la (historia, kultura) divido en 25 historiajn provincojn (landskap):
[redakti] Urboj
Svedaj urboj kun pli ol 30.000 enloĝantoj (2004):
| Rango | Urbo | Enloĝantoj | Gubernio (Län) | Provinco (Landskap) |
| 1. | Stokholmo | 1.212.196 | Stockholms län | Sodermanlando, Uppland |
| 2. | Göteborg | 487.488 | Västra Götalands län | Västergötland, Bohuslän |
| 3. | Malmö | 280.312 | Skåne län | Skåne |
| 4. | Upsalo | 127.734 | Uppsala län | Uppland |
| 5. | Västerås | 107.194 | Västmanlands län | Västmanland |
| 6. | Örebro | 98.573 | Örebro län | Närke |
| 7. | Linköping | 96.732 | Östergötlands län | Östergötland |
| 8. | Helsingborg | 91.025 | Skåne län | Skåne |
| 9. | Jönköping | 83.202 | Jönköpings län | Småland |
| 10. | Norrköping | 82.903 | Östergötlands län | Östergötland |
| 11. | Lund | 76.263 | Skåne län | Skåne |
| 12. | Umeå | 74.005 | Västerbottens län | Västerbotten |
| 13. | Gävle | 68.635 | Gävleborgs län | Gästrikland |
| 14. | Borås | 63.223 | Västra Götalands län | Västergötland |
| 15. | Södertälje | 59.977 | Stockholms län | Södermanland |
| 16. | Eskilstuna | 59.016 | Södermanlands län | Södermanland |
| 17. | Täby | 58.123 | Stockholms län | Uppland |
| 18. | Karlstad | 57.779 | Värmlands län | Värmland |
| 19. | Halmstad | 55.658 | Hallands län | Halland |
| 20. | Växjö | 53.607 | Kronobergs län | Småland |
| 21. | Sundsvall | 48.463 | Västernorrlands län | Medelpad |
| 22. | Luleå | 45.551 | Norrbottens län | Norrbotten |
| 23. | Trollhättan | 44.522 | Västra Götalands län | Västergötland |
| 24. | Östersund | 42.940 | Jämtlands län | Jämtland |
| 25. | Nyköping | 39.952 | Södermanlands län | Södermanland |
| 26. | Borlänge | 38.757 | Dalarnas län | Dalarna |
| 27. | Upplands Väsby | 36.535 | Stockholms län | Uppland |
| 28. | Tumba | 35.780 | Stockholms län | Södermanland |
| 29. | Falun | 35.385 | Dalarnas län | Dalarna |
| 30. | Kalmar | 34.745 | Kalmar län | Småland |
| 31. | Skövde | 32.639 | Västra Götalands län | Västergötland |
| 32. | Karlskrona | 32.309 | Blekinge län | Blekinge |
| 33. | Kristianstad | 32.188 | Skåne län | Skåne |
| 34. | Lidingö | 30.930 | Stockholms län | Uppland |
| 35. | Skellefteå | 30.839 | Västerbottens län | Västerbotten |
| 36. | Uddevalla | 30.283 | Västra Götalands län | Bohuslän |
[redakti] Konataj svedoj
- Sankta Birgita (1303-1373)
- ABBA dum la 1970-aj jaroj komencis internacie sukcesplenan epokon por sveda popmuziko, kiu fariĝis vera eksporta produkto. Kiam Abba dissolviĝis en 1982 la diskoj de la ensemblo vendiĝis en 250 milionoj da ekzempleroj.
- Ingmar Bergman, n. 1918, teatristo kaj filmkreinto, produktis 40 filmojn dum la jaroj 1946-82. ”Somernokta rideto” konatigis lin internacie. Lia lasta filmo estis ”Fanny kaj Alexander”. Lia teatra laboro pludaŭras.
- Ingrid Bergman (1915-1982) venis al Holivudo en la komenciĝo de la 1940-aj jaroj. Ŝia hodiaŭ plej konata filmo estas ”Casablanca” (1943), en kiu ŝi aktoris kun Humphrey Bogart. Ŝi ricevis tri oskarojn.
- Jussi Björling (1911-60) unu el la plej famaj tenoruloj de la mondo, debutis en la Operejo en Stokholmo ankoraŭ ne havante 20 jarojn. Li poste faris grandan internacian karieron.
- Björn Borg, n. 1956, nomita la plej fama sveda sportisto de la 1900-aj jaroj, fariĝis historia tenisisto i.a. ĉar li gajnis la Wimbledon-konkurson dum kvin sinsekvaj jaroj.
- Greta Garbo (1905-1990), ”La dia”, naskiĝis kaj entombiĝis en Stokholmo. Ŝi debutis en Holivudo en 1926. Ŝiaj beleco kaj voĉo igis ŝin unu el la plej grandaj publikmagnetoj iam ajn.
- Dag Hammarskjöld, (1905-1961) estis ĝenerala sekretario de UN ekde 1953 ĝis sia morto en aviadilakcidento dum labortasko en la nuna Zambio. Li havis la ambicion doni al UN aktivan rolon dum internaciaj krizoj.
- Valdemar Langlet, (1872-1960), ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto. Li faris longajn vojaĝojn, i.a. surĉevale en Hungario kaj Rusio. En Budapeŝto li laboris en 14 jaroj kiel instruisto pri la sveda, kie li dum la dua mondmilito savis dekmilojn da homoj, ĉefe judojn, de nazia deportado.
- Astrid Lindgren, (1907-2002) estas unu el la plej konataj svedoj kaj eble la plej amata. Ŝiaj libroj por infanoj estis tradukitaj al pli ol 60 lingvoj kaj donis materialon al pli ol 40 filmoj. Pipi Ŝtrumpolonga fascinis infanojn en la tuta mondo.
- Carl von Linné, (1707-1778) estis sveda kuracisto kaj botanikisto; fondinto de la moderna sistemo de enklasigo de animaloj kaj plantoj.
- Alfred Nobel, (1833-96) inventis la dinamiton, kio famigis kaj riĉigis lin. Li donacis la plej grandan parton de sia riĉaĵo al fonduso, el kiu oni prenas monon por la Nobel-premioj, kiuj disdoniĝas en Stokholmo kaj Oslo la 10-an de decembro ĉiujare, la mortotago de Nobel.
- Olof Palme, (1927-1986) la internacie plej konata politikisto de Svedio. Ĉefministro 1969-76 kaj 1982-86, estro de la socialdemokratoj ekde 1969 ĝis sia morto. Li mortpafiĝis surstrate en Stokholmo. La murdo ne estas solvita.
- August Strindberg, (1849-1912) aperas kiel la giganto en sveda literaturo. Lia grandega produktaĵo ampleksas ĉiujn ĝenrojn. Eksterlande li estas plej konata kiel dramverkisto.
- Raoul Wallenberg, n. 1912, dum la dua mondmilito savis dekmilojn da judoj en Budapeŝto de nazia deportado. En 1945 sovetaj militistoj forkondukis lin. Laŭ sovetaj informoj li mortis en Moskvo en 1947, sed lia sorto restas necerta.
(Laŭ senkopirajtaj informoj de Sveda Instituto)
[redakti] Vidu ankaŭ:
El Vikipedio
Riismo estas proponita reformo de Esperanto. Ĝi celas:
- Forigi la seksan diskriminacion vidatan de iuj en norma Esperanto.
- Doni eblon sengenre paroli pri nekonatulo, ekz: Mi ne scias kiu redaktis la vikiartikolon, ĉar ri ne ensalutis.
Enhavo[kaŝi] |
[redakti] Priskribo
En riisma Esperanto:
- La pronomo ri anstataŭas la pronomojn li kaj ŝi. Oni ne uzas la pronomojn li kaj ŝi.
- La sufikso -iĉ- estas uzata simetrie kun la sufikso -in-. Oni uzas ilin nur por emfazi la sekson aŭ por precizigi ĝin, kiam necese.
- Ĝenerale la radikoj sen sufikso -iĉ- aŭ -in- ne indikas sekson. Ankaŭ la dudeko da vortoj, kiuj tradicie indikas nur iĉojn, kaj kiuj havas respondajn inajn formojn kun aldonita sufikso -in-, devus ricevi senseksan signifon. Tamen, se estas danĝero de konfuzo, ekzemple parolante al liisto, oni povas aldoni la prefikson ge-, kiam neniu el la sufiksoj -iĉ- kaj -in- estas uzata. Ekzemple, dentisto estas dentistiĉo aŭ dentistino; (ge)patro estas patriĉo aŭ patrino.
La ĉefaj vortoj, ĉe kiuj la prefikso ge- povas esti utila por riisto, estas la firme viraj:
- avo edzo fianĉo filo frato kuzo nepo nevo onklo patro vidvo
- bubo knabo viro
- fraŭlo grafo princo reĝo sinjoro
- amiko
[redakti] Argumentoj por riismo
Riismo hazarde ankaŭ estas pli konforma al la nacia lingvo por parolantoj de finn-ugraj, korea kaj ĉinaj lingvoj, kies triapersona pronomo ne konas distingon inter ina kaj vira sekso. Ekz. la finna lingvo nur havas hän (= ŝi, li) kaj se (= ĝi). Krome, senseksa triapersona pronomo kongruas al uzo de verboj sen pronomo, kiu oftas en latinidaj lingvoj kiel la itala. Ekz. itallingve parla (= li aŭ ŝi parolas) ne malkaŝas la sekson de la subjekto.
Ekzistas jam skribitaj verkoj en kiuj -iĉ- estas strikte uzata, kiel ekz. "Sur la linio" de Jorge Camacho.
[Georgo Kamaĉo (Jorge Camacho): Sur la linio. 40 p. Bero, Berkeley 1991.]
[redakti] Kontraŭargumentoj
La plejparto de la ecoj de riismo estas rigardataj kiel kontraŭfundamenta de iuj ne-riistoj. Enkonduko de nova sufikso povas konformi al la Fundamento (jam kelkaj oficialaj sufiksoj estas postfundamentaj), sed ŝanĝo de la signifo de bazaj fundamentaj radikoj, kiel ŝanĝo de la signifo de patr|o al unu el la gepatroj, estas rigardata kiel kontraŭfundamenta. Riisto povas tamen eviti uzon de tiaj radikoj sen sufikso. Personaj pronomoj estas tre baza parto de la lingvo, parto kiu ordinare ne povas esti pligrandigita, kaj do plejofte aldono de nova pronomo estas rigardata kiel kontraŭfundamenta. Tamen, iuj argumentas, ke aldoni novan kiel neologismon, sen ŝanĝi la signifon de la malnovaj pronomoj, ne estas kontraŭfundamente.
Kiel ĉiuj reformoj rigardataj kiel kontraŭfundamentaj, riismo estas uzata de preskaŭ neniuj Esperantistoj, kaj neniuj verkistoj ĝis nun uzis la pronomon ri en siaj verkoj. Riisto povas riski konfuzojn kaj miskomprenojn, kaj eĉ kiam tiu estas komprenata, la lingvouzo tiras la atenton de la alparolato al la gramatiko kaj for de la enhavo de la parolo aŭ verko.
Unu el la argumentoj de subtenantoj de riismo estas, ke simetria uzo de -iĉ- kaj -in-, kaj neneceso specifigi la sekson de priparolato iom post iom instigus al senseksisma pensado. Tio tamen estas dubinda. Se estus tiel, oni atendus, ke parolantoj de la turka kaj ĉina, ekzemple, kiuj ne havas seksan distingon ĉe triapersonaj pronomoj, pensus malpli seksisme, ol parolantoj de ekzemple la angla aŭ la franca, sed ne estas indikaĵoj, ke ja estas tiel.
La enkonduko de ri kaj -iĉ- estas konfuze malsimetria kaj kontraŭfundamenta: la uzado de ŝi kaj -in- malambigue esprimas inan sekson, dum la uzo de li kaj nenia sufikso estas origine ambigua je sekso, sed povas kontrasti al ŝi kaj -in- por tiam esprimi viran sekson. Ekz. Kiam alvenas novulo, salutu lin. (sen esprimi sekson) kaj Ĉu estas filo aŭ filino, ĉu li aŭ ŝi? (esprimante sekson). La riismo asertas, ke li havas strikte viran sencon, limigante la signifon de fundamenta vorto, kaj rompante la simetrion inter li kaj nenia seksindika sufikso.
Ri sonas same kiel li por azianoj.
[redakti] Alternativoj al Riismo
Aliaj manieroj atingi similajn rezultojn, kiel riismo:
[redakti] koncerne triapersonan pronomon
- Oni povas uzi tabelvorton kiel tiu aŭ ties, aŭ esprimon kiel li aŭ ŝi en kazoj kie oni ne scias la sekson de la priparolato, aŭ la sekso estas nedifinita.
- Aliaj solvoj kaj proponoj
[redakti] koncerne "-iĉ-"
- La plejparto de la vortoj iam konsiderataj kiel baze viraj, specife tiuj kun finaĵo -anto, -ulo, -isto, nun estas pli kaj pli konsiderataj kiel senseksaj, kaj oni precizigas nur kiam necesas. La seksaj vortoj pli kaj pli limiĝas je kelkaj kernaj vortoj, precipe por familianoj. Eĉ pri la vorto "amiko", jam multaj opinias ĝin neŭtrala ("Ŝi estas mia amiko").
- Oni povas precizigi virseksecon per prefikso vir- aŭ adjektivo vira.
- Tiuj, kiuj trovas ŝanĝon de pronomoj (kvankam nekontraŭfundamenta, nur enkonduko de neologismo) tro stranga pro sia kutima lingvouzo, povas turni sin al iĉismo, kiu enhavas la sufikson -iĉ- sed ne la pronomon ri (kaj kiu ankaŭ estas pritraktita kiel kontraŭfundamenta).
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligoj
Multaj en mia najbarejo timas teknologion, eĉ simplan primitivan teknologion, eĉ tre oldan teknologion. Estas strange. Ili ŝajnas esti oldulinoj...
El Vikipedio
Hindoĉinio estas duoninsulo kiu okupas la sudorienton de Azio kaj ricevas tiun nomon pro esti lokita inter Hindio (Barato) kaj Ĉinio. Nuntempe ĝi estas formata el Kamboĝo, Vjetnamio, Laoso, Mjanmaro, eksa Birmo, kaj Tajlando.
Enhavo[kaŝi] |
[redakti] Geografio
Ĝi troviĝas proksimume inter la 25º je norda latitudo kaj la linio Ekvatoro kaj la 90º je orienta longitudo este kaj la 110º je orienta longitudo.
Ĝi limas norde kun la montaro Asamo, la altebenaĵo Jun-jajao, kaj la montaro Kvang-sio; oriente kun la provinco Kvang-sio (Kantono), la golfo de Tonkino, la Maro de Ĉinio, la Golfo de Siamo kaj la Markolo de Malako; kaj okcidente kun la Golfo de Martabano kaj la Golfo de Bengala.
Ĉefaj montaroj estas montaro Asamo (la Blua Monto, de 2170 m), montaro Arakan-Jomao inter riveroj Brahmaputro kaj Iravadio, montaro Shan-Jomao, inter riveroj Iravadio kaj Salvino, kiu altiĝas ĝis 3200 m kaj montaro Tanen-taŭng-gji inter riveroj Mekongo kaj Salvino, (Lai-pang-ngoun, 2460 m).
[redakti] Historio
En pratempoj tiu regiono estis loĝata de du migrantaj fluoj. Unu venis el nordo de Hindio tra Siamo (Tajlando) kaj konsistis el triboj de arja raso kiuj okupis la zonojn poste konatajn kiel Laoso, Kamboĝo, Siamo, Koĉinĉino kaj centra kaj suda Annamoj.
La dua de tiuj migrofluoj konsistis el mongoloj, kiuj venis el sudo de Ĉinio, setliĝis en Tonkino kaj translokiĝis poste pli suden okupante la nordon de Annamo kaj fondante la Annaman Imperion. Tiuj Annamanoj intermiksiĝis kun la praloĝantaro ĝis ties sorbado.
La ĉina dinastio regis Annamon kiel vasaloj de la Ĉiela Imperio ĝis 257 a.K.. De 257 a.K. ĝis 110 a.K. el Annama Imperio estis regata de du indiĝenaj dinastioj, ambaŭ feŭdaliĝitaj al Ĉinio.
Sed ekde la jaro 110 a.K. ĝis la 930 p.K, Ĉinio okupis Annamon kaj ĝi estis administrata de ĉinaj guberniestroj escepte la regadon de du efemeraj lokaj dinastioj.
Tiuj teritorioj estis regataj ankaŭ de la dinastio Kmera (arjoj), sed, laŭ ĉinaj arkivoj, ili estis iliaj vasaloj ĝis 1296. La dekadenco de la Kmera Imperio devas esti atribuita al malplifortigo de la arja elemento kaŭzita de intergeedziĝo kun ĉirkaŭaj rasoj kaj flavaj kaj malajaj.
Dua indiko de la dekadenco Kmera estis elstarigo de la Regno de la Ciampoj sude kaj centre de Annamo. En tiu epoko, la annama influo estis kontraŭstarita de Kmeroj kaj Ciampoj, sed poste ili kuniĝis por lukti kontraŭ la reĝo de Kamboĝo kiu estis venkita de tiu koalicio en 1658 kiu vasaligis lin.
Tio okazigis intercivitanan militon en la teritorio de Kamboĝo, kio permesis la intervenon de Annamo en 1675, kiu starigis vasalan reĝon en Odongo kaj alian en Sajgono.
Nova ribelo en la zono en 1689, permesis, ke Annamo elstarigu proprajn registojn en novaj regionoj, kiuj apartenis al la familia Nguyen.
En la lasta jardekoj de la 18a jarcento okazis grava insurekcio provokita de Tay Shon Thong Tac (la Milito de la Grandaj Okcidentaj Montoj). Tiu ribelo rifuĝigis en Ĉinio la lastan el la membroj de la familio Nguyen. Sed poste, la heredanto, Nguyen-an, atingis francan helpon kaj konkeris Sajgonon en 1789 kaj Hue en 1801. En 1802 li eniris en Ke-so (Hanojo) ĉefurbo de Tonkino, kaj deklaris sin mem Imperiestro laŭ la nomo de Gia-long.
Posedante ĉiujn teritoriojn de Hindoĉinio, escepte Laoson, Gia-long dediĉis sian tutan energion al ordigo de la lando. Al li ŝuldas la duoninsulo altan nombron de kanaloj kaj vojoj, ĉefe gravan vojon kiu ekas en Sajgono, trapasas Annamon kaj Tonkinon, trapasante Hue kaj Hanojon, kaj finas en Lang-song, en la landlimo kun Ĉinio. En 1820 Minh-mang sukcedis sian patron Gia-long, sed tiu malamis elstare la eŭropanojn. Dum lia reĝado (1820-1841), Siamo forprenis Kamboĝon el Annamo, kio kialis francan intervenon.
[redakti] Franckolonia Erao (1858-1954): Franca Hindoĉinio (1887-1954)
Laŭ preteksto de defendo de la hindoĉina katolikaro kontraŭ subpremo farita de Minh-mang, la francoj konkeris Sajgonon kaj ties ĉirkaŭaĵojn en 1859, Kamboĝon en 1863, Koĉinĉinon en 1867, Annamon kaj Tonkinon en 1883 kaj fine Laoson, starigante unu el la koloniaj reĝimoj pli perfortemaj en la historio. Iu ajn ribelsigno estis sovaĝe forpremita.
Franca Hindoĉinio formiĝis oktobre 1887 per Annamo, Tonkino, Koĉinĉino kaj la Respubliko Kmero; Laoso estis aligita en 1893. La federacio daŭris ĝis 1954. La ĉefurbo de Hindoĉinio estis Hanojo. Ĝi estis estrata de imperiestroj, sed la veran povon havis Francio.
Septembre de 1940, dum la Dua Mondmilito, Francio (kiu ĵus estis konkerita de nazia Germanio) konsentis la petojn de Japanio havi militan aliron en Tonkinon.
Tio permesis al Japanio plibonan alirvojon al Ĉinio en la Milito Ĉino-Japana, kontraŭ la armeo de Chiang Kai-shek. Sed tio estis ankaŭ parto de la strategio de Japanio por kontrolado de la Pacifiko al kio multe helpis la sukceso de ties aliancano Germanio kiu venkis la pacifikan armeon de Nederlando kaj Francio. La japanoj pluhavis la francajn burokracion kaj ĉefecon en Hindoĉinio.
La 9a de marto de 1945 dum Francio entute estis jam sub konkero de aliancanoj, Germanio reeniris kaj Usono antaŭeniris en la Pacifiko, Japanio decidis preni la tutan kompletan povon de Hindoĉinio. La japanoj pluhavis tiun povon ĝis la novaĵoj de ties kapitulaco alvenis en aŭgusto, post kiam la atombomboj falis sur Hiroŝimo kaj Nagasako.
Post la milito, Francio klopodis reestabliĝi en la regiono, sed okazis konflikto kun Viet Minh, organizaĵo de naciistaj komunistoj vjetnamaj sub rego de Ho Chi Minh, kiu edukiĝis politike en Francio. Dum la Dua Mondmilito, Usono estis apoganta la Viet Minh sed nur pro ties rezistado kontraŭ la japanoj; tiu grupo kontrolis la landon, ĉar la francoj estis foririntaj en 1945. Post persvadi la imperiestron Bao Dai abdiki je sia nomo, la 2a de septembro 1945, Ho Chi Minh -kiel prezidento– deklaris la sendependecon de la Demokrata Respubliko de Vjetnamio. Sed antaŭ la fino de septembro, armeo brita, franca kaj barata, restarigis la francan kontrolon. Ekis tiam amaraj luktoj. En 1950, Minh Ho deklaris denove la sendependecon de la Demokrata Respubliko de Vjetnamo, kiu estis agnoskata de la komunistaj registaroj de Ĉinio kaj de Sovetunio.
La lukto daŭris ĝis marto de 1954, kiam la Viet Minh venkis definitive kontrau la franca armeo en la batalo de Dien-Bien-Phu. Tio kialis la partigo de Vietnamjo en norda parto, sub kontrolo de Viet Minh, kaj suda parto, kio nomiĝis Respubliko de Vietnamjo, kiu ĝuis la apogon de Usono, Britio kaj Francio. La okazaĵoj de 1954 markis ankaŭ la finon de la franca regado en la regiono, kaj la komencon de la grava interveno de Usono rilate sudan Vjetnamon kio okazigis la gravega konflikto de la dua duono de la 20a jarcento nome Vjetnama milito.
Partigo estis akceptata en la Konferenco de Ĝenevo, kie Usono, Sovetunio, Britio, Francio kaj Ĉinio interparolis ankaŭ pri specifaj konfliktoj pri la Korea milito. Dum tiu konferenco Francio forlasis ĉiun ajn klopodon reklamacii la teritorion de Hindoĉina duoninsulo. Poste, la vjetnama milito okazos inter 1964 kaj 1975 sur la teritorioj de Sud-Vjetnamo kaj ĉe la limregionoj de Kamboĝo kaj Laoso. En Nord-Vjetnamio okazos ĉefe aera bombardado.
[redakti] Esperanto en Hindoĉinujo
Hindoĉinujo. Laŭ UEA1928 la unua E-isto en Anamo estis J. Ferra en 1897, en Tonkino Lt. Prévost en 1900 (en Kŭang Jen). Pioniroj en Koŝinĉino: f-inoj Felicidad kaj Maria Paz Zamora (Saigon, 1902), prof. D. Venturini (Saigon) kaj prof. L. Barlet (Mytho, 1903) kaj M. Carrere (Giadinh, 1904). Laŭ la ICK-raporto 1929 "en Anamo franca kuracisto d-ro Domec klopodas sukcese enradikigi E-n. En la lando tre ofte la E-istoj estas eksterlandanoj, restantaj nur dum certa tempo." "En Anamo indiĝena gazeto favore akceptis prop. artikolojn." (1930) La gazeto) "France Indochine" kaj "Bao Dong Phap" publikigis artikolojn pri E, dank' al A. Guerineau en Vientiane." (1931.} "Sub la gvidado de Guerineats en Hanoi fondiĝis EG en Tonkino (72 membroj) la grupo aranĝis kurson kun i. a. 47 anamlingvaj lernantoj, el kiuj 19 partoprenis en ekzameno pri lernado. La kurson faris Huynh-Ba-Duong." (1933.) UEA-del. estis en 1933 en Hanoi. I. ŜIRJAEV.
[redakti] Vidu ankaŭ
El Vikipedio
Tradiciaj japanaj dolĉaĵoj (japane: 和菓子, wagashi) estas produktitaj el naturaj plantaj ingrediencoj. La vorto wagashi signifas japana dolĉaĵo: wa (和), japana, kaj gashi (菓子), dolĉaĵo. La nomo de klasikaj wagashi estas kutime nomo de natura belaĵo aŭ vorto el klasika belarto. Dolĉaĵoj faritaj el aliaj ingrediencoj aŭ devenaj el Okinavo, Ĉinio, Usono aŭ Eŭropo ne estas nomitaj wagashi, sed ekzemple Yogashi (洋菓子).
Enhavo[kaŝi] |
[redakti] Ingrediencoj
Japanaj dolĉaĵoj estas faritaj nur el naturaj plantaj ingrediencoj, baze el
[redakti] Gustumado
Oni manĝas japanajn dolĉaĵojn dum la japana teceremonio, ĉar la amara gusto de la verda matcha-teo estas mildigita de la dolĉa gusto de la japanaj dolĉaĵoj.
Gustumo de japanaj dolĉaĵoj estas tuta arto kaj plezuro al la kvin sensoj de la homo:
- vido: la okuloj vidas la kolorojn kaj formon de la dolĉaĵo
- flaro: la nazo flaras la delikatan parfumon
- tuŝo: la fingroj kaj la lango sentas la molecon
- gusto: la lango malkovras la guston de la dolĉaĵo
- aŭdo: la oreloj aŭdas la nomon de la japanaj dolĉaĵoj (nomo de printempa wagashi estas ekzemple to-zakura, vaporaj horizontoj de florantaj ĉerizujoj, tiu de aŭtuna ekzemple kozue no aki, aŭtuna paletro)
[redakti] Historio
[redakti] Ĵomon-epoko
En malnova Japanio homoj ŝajne manĝis fruktojn kaj nuksojn kiel dolĉaĵojn aldone al cerealoj kiel rizo, tritiko kaj milio. Arkeologia elfosaĵo el la Ĵomon-epoko montris kuiritajn kuketojn faritajn el kaŝtanfaruno.
Laŭ Kojiki, imperiestro Suinin postulis de Tajima-mori venigi tokijiku-no-kagu-no-konomi (登岐士玖能迦玖能木實, speco de oranĝo) el la eterna lando. Ĉirkaŭ 10 jarojn poste, kiam li portis ilin al Japanio, Suinin jam mortis. Li plendadis, ĉar li ne povis realigi sian mision kaj memmortigis sin.[1] Tradicie, Tajima-mori estas konsiderata kami (spirito), sankta patrono de dolĉaĵistoj.
Antaŭ la enkonduko de sukero dum la 16-a jarcento japanaj dolĉaĵoj estis dolĉigitaj per Mizuame, Suikazura aŭ freŝaj aŭ sekigitaj fruktoj. Taglibroj kaj notoj ekde la Ĵomon-epoko montras kiom alte oni estimis sekigitajn fruktojn, kiel kaki-fruktojn aŭ sekvinberojn de sovaĝaj vitoj. Ankoraŭ hodiaŭ la dolĉeco de la sekigita kaki-frukto estas gvidilo por la atinginda dolĉeco de japanaj dolĉaĵoj.
[redakti] Edo-epoko
Dum la Edo-epoko produktado de kansukero disvastiĝis en Okinavo kaj malaltkvalita bruna sukero kiel ankaŭ altrafinita blanka sukero disponebliĝis ĉie. Speciala sukero, wasanbon estas produktata de tiam kaj daŭre utilas al nura fabrikado de japanaj dolĉaĵoj. Inter samurajoj japanaj dolĉaĵoj estis kutima kaj ŝatata donaco (kiel hodiaŭ ekzemple botelo da vino).
[redakti] Nuntempe
Japanaj dolĉaĵoj estas servitaj dum japana teceremonio. Prezento de bona sezona dolĉaĵo montras bonan tradician edukadon. Japanaj dolĉaĵoj estas ankaŭ ŝatata memoraĵo, kiun oni hejmenportas post turismado aŭ vizito de sanktejo.
[redakti] Kategorioj
Distingeblas kvar kategorioj de japanaj dolĉaĵoj:
- ĵeleoj (yokan)
- dolĉaĵoj (higashi (干菓子), mulditaj pecoj el sukera kaj rizfaruna pastaĵo)
- rizkukoj (manju, buloj boligitaj vapore)
- bakitaj kuketoj (yakigashi, monaka, speco de sandviĉetoj enhavantaj fabojn)
[redakti] Specoj
- Anmitsu, ĵelekuboj (kanten) kun fruktoj
- Amanattou, sekigitaj sukeritaj kuiritaj azuki-faboj
- Arare, rizkuketoj ankaŭ ofte maldolĉaj
- Daifuku, mochi enhavanta anko-n
- Dango, malgranda mochi ofte sur pikilo
- Ginbo, simila al sekigita kaki-frukto
- Hanabiramochi, plata ruĝblanka mochi enhavanta anko-n kaj lapon
- Higashi, seka dolĉaĵo
- Imagawayaki, kuketo enhavanta anko-paston
- Kaitenyaki, anko ĉirkaŭita de pasto
- Kusa mochi, mochi kun artemizio enhavanta anko-n
- Kuri kinton, dolĉa miksaĵo el kuiritaj kaj kaĉigitaj kaŝtanoj
- Manju, anko-kuketoj boligitaj vapore en multaj formoj kiel persikoj, kunikloj, ...
- Matsunoyuki, neĝo sur pinio, mochi en formo de pinio
- Monaka, anko inter du dolĉaj rizvafloj
- Namagashi, dolĉaĵo kun fruktĵeleo aŭ anko
- Oshiruko, varma dolĉa supo el azuki-faboj kun mochi
- Sakuramochi, mochi volvita en ĉerizfolio
- Senbei, rizkuketoj dolĉaj aŭ maldolĉaj
- Taiyaki, anko ĉirkaŭita de pasto en formo de fiŝo
- Uiro, vaporboligita kuketo simila al mochi
- Yakigashi
- Yokan, eble la plej malnova wagashi, bloko de sukerita anko malmoligita per kanten
- Zenzai, varma dolĉa dika supo el azuki-pasto
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Made in Tokyo, belaj fotoj de wagashi (france)
- Japanaj dolĉaĵoj (france)
- Japana wagashi-asocio (japane)
- Wa-Gasi, blogo pri wagashi (japane)
- Toraya, maljuna wagashi-isto el la 16-a jarcento (angle)
- Toraya: detalaj informoj pri wagashi (france)
- Referencoj
- ↑ Chamberlain, B.H. (1882-1919) The Kojiki - translated by Basil Hall Chamberlain Public Domain (Published before copyright): SECT. LXXIV.--EMPEROR SUI-NIN.
El Vikipedio
| República del Perú | |
| Perua Respubliko | |
| Nacia himno: Himno Nacional del Perú Nacia Himno de Peruo | |
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Limo |
| Oficiala(j) lingvo(j) | hispana |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | keĉua ajmara |
| Plej ofta(j) religio(j) | katolikismo (85%) protestantismo (11%) |
| Areo % de akvo | 1.285.220 km² 8,8% |
| Loĝantaro | 28.220.764 (2007) |
| Loĝdenso | 22/km²
|
| Horzono | UTC-5 |
| Interreta domajno | .pe |
| Landokodo | PE |
| Telefona kodo | 51 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Prezidenta respubliko |
| Ŝtatestro | Alan García |
| Nacia tago | 28-a de julio |
| Sendependiĝo disde Hispanio | 28-a de julio 1821 |
| Ekonomio | |
| Valuto | nova suno (PEN) |
| MEP - Suma - Pokapa | laŭ 2007 $208,0 miliardo $ 7.410 |
Peruo (hispane: Perú, keĉue kaj ajmare: Piruw) estas lando en Sud-Ameriko, ĉe Pacifiko.
Enhavo |
Ĝeneralaj informoj
- Urboj: Arekipo (Arequipa, 900.000), Trujillo (833.000), Kusko (Cusco, 300.000).
- Rasa konsisto: mestizoj 50%, indianoj 33%, kreoloj (eŭropdevenaj) 17%.
- Kredantoj: katolikoj (85%).
- Eksporto: kupro, fero, zinko, nafto, kafo, kotono, sukero, fiŝo.
- Heredaĵo: Limo historia centro, urbo Kusko, ruinoj de Maĉu Pikĉu.
- Esperanto-movado Historio de Esperanto en Peruo
Historio
En praaj tempoj ekzistis diversaj antaŭinkaaj kulturoj, inter kiuj ĉavina, ĉimua, moĉika, nazka, tiŭanaka kaj aliaj.
Ĉirkaŭ la 14-a jarcento formiĝis la Inkaa imperio, kiu etendiĝis ne nur en la nuna Peruo sed ankaŭ en granda parto de la najbaraj landoj. Ĝia ĉefurbo estis Kusko, en la perua montaro.
Komence de la 15-a jarcento alvenis malgrandaj trupoj de hispanaj konkerantoj, estrataj de Francisco Pizarro, kiuj profitis de la dividoj en la imperio por subigi ĝin.
La konkero kreis la Vicreĝujo de Peruo, kiu ampleksis la plejmulton de la tiam konata Sudameriko, apartenanta al la Hispana Imperio.
La sendependeco estis prokalmita de la generalo José de San Martín en 1821, kaj firmigita de Simón Bolívar en 1824. La decida batalo okazis en Ajakuĉo (Ayacucho) je la 9-a de decembro de 1824, kie estis venkita la reĝista armeo de Hispanio.
De tiam komencis la respublika vivo, plejparte malpaca. Fine de la 19-a jarcento okazis la Milito de la Pacifiko, kun Ĉilio, kiu finiĝis en 1883 per la perdo de parto de la perua teritorio.
La nuntempa periodo karakteriziĝis per sinsekvo de militistaj puĉoj, kun granda malstabileco. Post grava krizo en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, en la 90-aj komenciĝis periodo pli demokrata, sed kun ankoraŭa malstabileco pro la epizodoj de koruptado (prezidentoj Alan García kaj Alberto Fujimori).
En jaro 2006 okazis (unua voĉdono la 9-an de aprilo) nova prezidenta baloto. La plej rimarkindaj kandidatoj estis: Lourdes Flores, Ollanta Humala kaj Alan García. La du lastaj konfrontiĝis en la dua balotado, la 4-an de junio, en kiu venkis Alan García, kiu ree fariĝos prezidento de la lando post antaŭa oficado en la 90-aj jaroj.
Administra divido
Peruo estas dividita en 25 departementoj. La departementoj de Peruo estas:
Vidu ankaŭ
El Vikipedio
|
| United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland | |
| Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando | |
| Nacia himno: God Save the Queen | |
| Nacia devizo: Dieu et mon droit (fr) (Dio kaj mia rajto)' | |
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Londono |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | Angla |
| Plej ofta(j) religio(j) | Anglikanoj (45,4%), Katolikoj (15,1%), Ateistoj (34,4%), Islamanoj (1,7%), aliaj (3,4%) |
| Areo % de akvo | 244.820 km² 1,34% |
| Loĝantaro | 60.209.500 (2005) |
| Loĝdenso | 243/km²
|
| Horzono | UTC (somere +1) |
| Interreta domajno | .uk |
| Telefona kodo | 44 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Konstitua monarĥio |
| Ŝtatestro | Reĝino Elizabeto la 2-a (ekde 1952) |
| Ĉefministro | Gordon Brown |
| Nacia tago | 5-a de novembro |
| Sendependiĝo | Starigita en 1801 |
| Ekonomio | |
| Valuto | Brita pundo (GBP) |
| Esperanto-movado | |
| Landa E-asocio | Esperanto-Asocio de Britio |
La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime mallongigas al Britio aŭ Britujo) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo.
La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno.
En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando.
La insulo Britio mem (Great Britain aŭ Britain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono. La simbola regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a, sed la efektivan politikan potencon havas la parlamento. La nuntempa ĉefministro estas Gordon Brown, kaj la registaro estas de la Brita Laborista Partio.
Pro sia mara potenco kaj sia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj (escepte de Antarkto). Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations).
Enhavo
El Vikipedio
En psikologio ...
- Projekcio (psikologio) estas defendmekanismo, dum kiu propraj sentoj kaj deziroj estas atribuataj al alia persono.
Un article de Wikipédia, l'encyclopédie libre.
La projection désigne un mécanisme de défense introduit par Freud dans le langage de la psychanalyse.
Le terme est devenu très général en psychologie et en psychiatrie. Il désigne l'opération mentale (généralement inconsciente) par laquelle une personne place sur quelqu'un d'autre ses propres sentiments, dans le but de se sortir d'une situation émotionnelle vécue comme intolérable par elle. La personne n'a généralement pas conscience d'appliquer ce mécanisme, justement car elle n'accepte pas les sentiments, ou sensations, qu'elle "projette" sur l'autre. Il s'agit donc généralement de sentiments négatifs, ou en tous cas, perçus comme tels.
La projection peut apparaître aussi dans les cas de psychoses paranoïaque (délire paranoïaque) ou schizophrénique (hallucination, délire). Le "langage intérieur" du malade est alors identifié par celui-ci comme étant "une voix" venue du dehors, extérieur à lui-même. Il s'agit d'un mécanisme psychotique mettant en œuvre un processus primaire.
La projection chez Freud
Tout au long de la construction théorique de ce concept, Freud a engagé le terme de projection afin de décrire un processus aperçu dans plusieurs pathologies psychiatriques (paranoïa), mais aussi dans le fonctionnement névrotique normal.
Tout d'abord utilisé pour décrire le délire paranoïaque, la projection fut explicité dans des termes névrotiques pathologiques (phobie), mais également normal (phénomène de superstition ; jalousie projective).
Enfin Freud reconnut à la projection un rôle important dans le transfert.
Dans l'analyse qu'il propose des écrits de Daniel Paul Schreber, Freud indique trois temps du mécanisme défensif projectif de la psychose paranoïaque:
Elle se fonde dans le cas Schreber sur un sentiment de nature homosexuel:
- Je l'aime mais cette pensée m'est insupportable car comment aimer un homme?
- Je le déteste puisqu'il m'amène à éprouver ce sentiment inacceptable. Mais cette hostilité éprouvée est également inacceptable.
- Donc, il me persécute et parce qu'il m'inflige de telles souffrances, je puis le haïr.
Un article de Wikipédia, l'encyclopédie libre.
Les neuroleptiques ou antipsychotiques sont des médicaments à effet neurobiologique, utilisés entre autres dans le traitement de certaines affections du système nerveux central — les psychoses telle que la schizophrénie et certains autres syndromes comportant des hallucinations, du délire et de l'agitation psychomotrice —, tout particulièrement au niveau de la transmission synaptique (notamment pour les neurotransmetteurs comme la dopamine) ; certains, comme les benzamides (l'amisulpride, par exemple) sont des inhibiteurs de la transmission dopaminergique dans le cerveau.
Les buts de la recherche induite par les médicaments dit "neuroleptiques" est de diminuer leurs effets secondaires. symptômes psychotiques, que l'on classe aujourd'hui en deux grandes catégories :
- symptômes positifs ou productifs : hallucinations, délire, agitation, angoisse.
- symptômes négatifs ou déficitaires : autisme (retrait du monde extérieur compensé par une prédominance de la vie intérieure), repli affectif, apragmatisme.
Ces deux catégories de symptômes peuvent être associées, dans les cas les plus complexes. En général, les symptômes positifs répondent mieux aux neuroleptiques que les symptômes négatifs.
