[eo] Tiu ĉi rakonto estas pri mia vojaĝo al Parizo en Francujo en la jaro 2004. Mi vojaĝas kune kun mia kuzino Eva Ferrer. Estas mia kvara vojaĝo al Eŭropo, tria al Parizo.
La 1an de Junio, ni flugas de Vankuvero en okcidenta Kanado al Montrealo en orienta Kanado. Tiam, pluvas kaj malvarmas ĉe la flughaveno en Montrealo. El Montrealo, ni flugas al Parizo. Estas laciganta flugo por mi.
La 2an de Junio, ni atingas la Parizan flughavenon kaj ĉi tie la sekureco estas mola. La doganino apenaŭ rigardas mian pasporton. Ŝi ne stampas la pasporton. Ŝi ne rigardas aŭ prenas mian enflugmaŝiniĝan karton. Preni niajn pakaĵojn estas facile.
Ni prenas la antaŭaranĝitan taksion. Eva parolas pri politiko kun la taksiisto. Eble la taksiisto ne tute komprenas ŝian akcenton en la Angla. Mi plejparte silentas. Rigardante siajn ĉirkaŭaĵojn, ŝi komparas Parizon kun Novjorkurbo kaj Ĉikago. Eble estas simple kulturŝoko por ŝi. "Kiel formikoj", ŝi diras. Ekzistas tro da homoj en la stratoj. Ekzistas tro da aŭtomobiloj. Ne sufiĉas aŭtoparkejoj. Mi ne konsentas kun ŝi, ke ili estas "kiel formikoj" ĉar mi spertas pri pli homplenaj urboj kiel pri Honkongo, Tokio, kaj Manilo. Jes, eble ŝi forgesas pri Manilo, kie ŝi loĝis antaŭlonge.
Ni atingas la Hotelon Placo Clichy ĉe 71 Strato de Douai. La ĉambro estas numero 42 sur la kvara etaĝo. La ĉambro estas malgranda, kio estas kutima en Eŭropaj hoteloj. La dulita ĉambro kun banejo kostas kutime po 84 eŭroj por tago. Sed eble ni pagas malpli je rabato.
Eva malsprite forgesas sian manpakaĵon kun siaj medikamentoj ĉe la matenmanĝejo. Bonŝance, ni revenas tien kaj trovas ĝin sur seĝo. Estas alia stranga viro en la ejo.
Mi dormetas. Kaj poste, ni eliras la hotelon. Ni marŝas laŭ la Bulvardo de Clichy. Ni rigardas la faman Moulin Rouge. Ni eniras la restoracion Quick, rapidvorejon, kaj manĝetas. Ni iras al Tati sur la Bulvardo Rochechouart. Tati estas magazeno de malmultekostaĵoj. Mi rigardas la ĉirkaŭaĵojn kaj rimarkas, ke la hotelo estas proksime al seksbutikoj kaj sekskinejoj, speciale ĉirkaŭ la Placo Pigalle. Ĉiuj konstruaĵoj estas kuriozaj antikvaĵoj.
Mi antaŭplanas la celojn por morgaŭ. Eble, ni iros al la Tombejo de Montmartre, la Sankta Koro, la Halo St-Pierre, la Art's Factory, kaj la Galerioj Lafayette.
Ĉe la hotelo, mi pasigas la tempon per legi mian Anglan-Indonezian vortaron ĉar mi lernas la Indonezian. Mi intencas legi librojn de Harry Potter en la Indonezia.
La 3an de Junio, ni vekiĝas frumatene. Ni matenmanĝas ĉe la hotelo. La menuo inkluzivas de pano, marmelado, fromaĝo, kaj teo aŭ kafo, kaj oranĝsuko, kiujn ni remanĝos dum kelkaj sekvantaj matenoj. El la hotelo, ni marŝas al la Tombejo de Montmartre. Ĉi tie, ekzistas multaj antikvaj ŝtonaj muskoplenaj tomboj. Mi fotas plene per mia nova cifereca fotilo. Ni marŝas tra la mistera tombejo. Mi trovas interesan tombon kun la gravuritaj vortoj "Famille G. Medrano, Boum Boum"; evidente temas pri cirkofamilio: La familio Medrano en Eŭropo famiĝis per sia cirko.
Elirante la tombejon, mi rigardas Japanon kun lia multekosta tripieda fotilo kaj mi diras "Bonan matenon!" per la Japana. Li bonmatene salutas min ankaŭ per la Japana.
Ĉe la Strato Caulaincourt, mi rigardas belan Francinon kun longaj panoj. Ŝi akcidente faligas unu panon kaj subite alprenas ĝin inter aliajn panojn en siaj manoj.
Ni piedvagas alte al monteto, kie troviĝas la Kirko St-Pierre-de-Montmartre apud la grandioza Baziliko de la Sankta Koro. Proksime de tiuj estas Placo de Tertre, kie portretartisto ĉasas min por voli desegni mian portreton kun certa prezo, sed mi rifuzas. Poste, ni atingas la Halon St-Pierre, sed ĝi estas fermita. Sube de la monteto, ni iras al la vendejo Champion Market apud la Strato de Martiroj kaj la Bulvardo de Rochechouart. Ni aĉetas manĝoprovizojn. Ĉi tie, mi trovas interesajn ravajn nugatojn, kiujn mi eble pli malfrue aĉetos por hejmdonaco. Revenante al la hotelo, mi manĝas ravan krepon de banano kun sukero ĉe apuda krepejo. La blankula krepisto ne uzas gantojn por trakti la bananojn dum krepfarado. Ĉe la ĉirkaŭaĵoj estas multegaj Mezorientaj brunuloj inter Francaj blankuloj.
Ni marŝas laŭ la Strato d'Amsterdam al la Galerioj Lafayette kaj la Opero Garnier. Lafayette estas multekosta magazeno. Garnier estas impona antikva konstruaĵo.
Mi antaŭplanas la celojn por morgaŭ. Eble, ni iros al la Avenuo de la Elizeaj Kampoj, la Arko de Triumfo, kaj la Turo Ejfelo.
La 4an de Junio, pluvas hodiaŭ. Eble, ni iros al la Muzeo de Luvro anstataŭ la Turo Ejfelo.
Ni iras al la plej proksima metroa eniro de la Placo de Clichy. Ni eliras la stacion Concorde. La metroa sistemo estas facile uzebla kaj rememorigas min pri Tokio. Tra la Ĝardeno de Tuileries, ni marŝadas. Ĝi estas bela loko kun multaj statuoj. Ĉe la Muzeo de Luvro, granda loko, ni marŝadas kaj rigardas interesajn objektojn dum 3,5 horoj de 9.00 atm. al 12.30 ptm. Mi manĝetas ĉi tie longan panon kun kokaĵo (baguette poulet). Se mi loĝus en Parizo, mi vizitus la Luvron ĉiusemajne. Ekzistas multaj rigardaĵoj. Poste, ni iras al la vendejo Luvro de la Antikvaĵoj kaj trovas ĉi tie multekostajn altgradajn antikvaĵojn, kio mi ne antaŭsupozis. Poste, ni metroas. Ni eniras la stacion Palaco Reĝa / Muzeo de Luvro por iri al la Placo de Clichy, nia hejma metroa stacio.
Por ŝpari monon, mi aĉetas ĉe Araba butiko glaciteon aŭ mentoteon je la 1,5-litra plasta botelo po 1,90 eŭroj, anstataŭ el la hotela vendmaŝino je 33-centilitra botelo po 2,00 eŭroj.
Tagmeze, la pluvo haltas.
Mi rimarkas, ke ja ekzistas multaj malsamaj popoloj en Parizo: blankuloj, Araboj, nigruloj, kaj eĉ flavuloj.
La 5an de Junio, la ĉielo bluas. El la metroo, ni eliras la stacion Porte-de-Clignancourt. Ni atingas la Bazaron de Puloj de St-Ouen kaj Clignancourt. Mi aĉetas etan kristalan piramidon kun la Turo Ejfelo gravurita en ĝia centro. Poste, mi devas uzi la elektronikan necesejon sur la strato. Ĝi aspektas kiel arĝenta cilindreskaĵo kun aŭtomata puriga kaj lava sistemo en ĝi. La prezo por uzo estas 0,40 eŭro. Poste, ni eniras la metroan stacion Porte-de-Clignancourt.
Ni eliras la metroan stacion Invalides kaj marŝas okcidenten laŭ la Kajo d'Orsay kaj laŭ la Rivero Sejno. Ni atingas la Turon Ejfelo kaj ĉirkaŭmarŝadas ĝin. Brito alproksimiĝas al Eva kaj demandas ŝin ĉu ŝi havas cigaredan fajrilon. Ŝi neas. Ni marŝas plu kaj rigardas butikaron de antikvaĵoj kaj iras al ĝi. Ĉi tie, mi manĝetas krepon de ŝinko kaj ovaĵo kaj mi trinkas glaciteon. Ni iras al la Muzeo Rodin. La statuoj kaj aliaj artoj imponas min. La muzeo estas antikva konstruaĵo kun ĝardenoj, kie troviĝas kelkaj statuoj fare de Rodin.
Ni atingas la metroan stacion Varenne. Ĉi tie, mi aŭdas Francan familion, gepatrojn kaj geknabojn, parolantajn pri "iu Japano... trista... verkita"; evidente, temas pri Budaismo. Poste, la sekureculoj de la stacio petas ĉiujn eliri la stacion pro la vizito de la Usona Prezidento Bush ĉirkaŭ ĉi tie. Ni devas marŝi plu pasante preter du fermitaj metroaj stacioj ĝis tria stacio, kiu estas malfermita, la stacio Franklin-D.-Roosevelt. De ĉi tie, ni atingas hejmen la stacion Placo de Clichy. Sinjoro Bush ŝuldas de mi unu eŭron por malŝparita metroa bileto.
Ĉe la hotelo, mi uzas la Interreton po 7 eŭroj por horo pro komuniki kun miaj amikoj ĉe la Filipina Uzreta forumo. Ekster la hotelo, mi ĉirkaŭmarŝas kaj malkovras bonajn Ĉinajn restoraciojn en la loko ĉe la Avenuo de Clichy kaj Strato de Clichy. Mi intencas provi ilin pli malfrue. Mi malkovras ankaŭ aliajn pli grandajn butikojn por manĝoprovizoj.
La 6an de Junio, ree la ĉielo bluas. Ni eliras la stacion Rambuteau kaj marŝas laŭ la Strato Quincampoix. Ni atingas la Muzeon Picasso. Hodiaŭ, la enirado estas senpaga. Kiam ni eniras, estas multaj junaj Koreaj studentoj ekstere. La muzeo mem ne havas multajn artobjektojn, sed tiuj, kiuj ekzistas ĉi tie, estas belaj. Ĉe la turisma librovendejo, mi aĉetas la Franclingvajn librojn Promenadoj en la Parizo Malaperita de Leonard Pitt kaj Picasso la Saĝulo kaj la Folulo de Marie-Laure Bernadac kaj Paule du Bouchet.
Ni pasas preter la Centro Georges-Pompidou, modernarta muzeo, kaj ne eniras ĝin ĉar la starvico estas tro longa. Ni marŝas apud la Kirko St-Merri. Ni marŝas laŭ la norda flanko de la Insulo de la Urbo kaj atingas la eksteron de la Kirko de Nia Damo. Estas ĝardeno kaj fontanoj. Freneza turisto banas sin en la akvo de fontano. Ni eniras dum meso. Estas mallume en ĝi. Ni pasigas kelkajn minutojn ene. Ekstere estas subgrunda necesejo, kiu humure postulas po 0,41 eŭro por uzo. Ni eliras kaj marŝas maldekstrume ĉirkaŭ la Insulo St-Louis. Apud la Rivero Sejno ĉe la Kajo de la Tournelle kaj Kajo Montebello estas vendejetoj de uzitaj libroj kaj afiŝoj. Mi aĉetas la sciencfikciaĵon Marsaj Kronikoj verkitan de Ray Bradbury, la Francan tradukon. Ekzistas ankaŭ tre antikvaj libroj el la 19a jarcento ĉi tie.
Ni eniras la stacion Maubert-Mutualité. Ni havas Ĉinan bufedon ĉe la Avenuo de Clichy po 8,50 eŭroj. Finfine, mi manĝas veran manĝaĵon post kelkaj tagoj de pano, pano, kaj pano; kaj krepo, krepo, kaj krepo.
Ĉe la hotelo per la Vindoza komputilo kun strangan Francan klavaro, mi kontrolas retpaĝojn kaj malkovras, ke Orientaziaj signoj aperas kiel nelegeblaj blokoj ĉar la tiparoj ne instaliĝis, sed Esperantaj supersignitaj literoj aperas bone legeblaj.
La 7an de Junio, varmas kaj la ĉielo bluas. Mi iomete rigardas la televidon ĉe la hotela ĉambro. Okazos elektado de la Eŭropunia Parlamento la 13an de Junio. Estas nigrulino, kiu kandidatas por Francujo; ŝi nomiĝas Christiane Taubira de la Radikala Maldekstra Partio.
Ni metroas kaj eliras la stacion Elizeaj Kampoj Clemenceau. Ni marŝas laŭ la Avenuo de la Elizeaj Kampoj. Ni eniras la muzikvendejegon Virgin MegaStore. Sur la dua etaĝo, mi fotas la halon, sed nigra sekureculo avertas min, ke mi ne fotu ĉi tie. Mi diras al li Franclingve, "Je suis désolé" (Mi bedaŭras). Mi serĉas tra la kompaktdiskoj vendataj kaj mi trovas KD-on de la Franca muzikisto Pascal Obispo. Sed ĝi estas tro multekosta, po pli ol 20 eŭroj. Unu eŭro kostas po ĉirkaŭ 1,60 Kanadaj dolaroj hodiaŭ. Mi traserĉas la librojn, inkluzive de sciencfikciaĵoj, ĉe la subgrunda etaĝo kaj mi trovas en la spirita sekcio la Franctradukan libron La Tao de Pooh de Benjamin Hoff; mi interesiĝas, sed mi ne aĉetas.
Post ol mi ŝangas 150 eŭrojn de vojaĝĉekoj al kontanto, ni butikumas por memoraĵoj. Mi aĉetas plastkristalan piramidon, la duan, kun la Turo Ejfelo engravurita. Mi malkovras pli malfrue, ke ĝi kreiĝis en Ĉinujo. Ankaŭ etan metalan Turon Ejfelo mi aĉetas. Poste, ni marŝas plu kaj iras al la Arko de Triumfo. Mi supreniras per la spirala ŝtuparo al la alta teraso. Ĉi tie, mi rigardas sube la verdajn arbojn laŭ la Avenuo de la Elizeaj Kampoj kaj mi fotas.
Ni metroas kaj eniras la stacion Charles de Gaulle Étoile kaj eliras la stacion Anvers. Ni serĉas lokon, kiu nomiĝas Art's Factory, sur 48 Strato d'Orsel, sed ni ne trovas. La Halo St-Pierre estas ree fermita.
Ĉe manĝvendejeto, mi lernas, ke la eŭrocendo nomiĝas "centime" en la Franca. Estas strange, ke mi devas doni 10,06 eŭrojn por aĉeto de 7,46 eŭroj kun 2,60 eŭroj redonataj al mi. La Franca komizino petas min fari tion. En Kanado, oni ne ofte faras malsimplaĵon pri mono en vendejetoj, speciale kiam estas longa starvico malantaŭe de oni. Mi konfuziĝas.
La 8an de Junio, la vetero estas varma kaj T-ĉemizeca. Ni metroas kaj eliras la stacion Tuileries. Ni iras al la Ĝardeno de la Tuileries kaj sidas ĉi tie sub la ombro. Estas kviete. Estas multaj ekzercantoj kaj trotantoj ĉirkaŭe. Mi aŭdas Japane, "Chûgokujin kanâ? Nihonjin kanâ?" (Ĉu Ĉino? Ĉu Japano?). Ni atendas la malfermadon de la apuda Muzeo d'Orsay.
Ni vizitas la muzeon kaj rigardas la artobjektojn kaj verkojn. Poste, ni marŝas laŭ la Bulvardo St-Germain. Ni vidas la faman Kafejon de Flore. Ni pasigas la Kirkon St-Germain-des-Prés. Ni eniras la stacion St-Germain-des-Prés.
En la trajnon, kelkaj blankaj dekkelkjaruloj marŝas, estante spiritismaj; unu el ili tenas en sia mano bastoneton de brulanta incenso.
Ni iras al Ĉina-Taja restoracio sur la Avenuo de Clichy. Ni interiras la starvicon kaj mendas la ekspresmanĝon. Kiam ni preskaŭ finas manĝi, mi aŭdas malantaŭ ni oldan Francinon sakri; ŝi diras Franclingve, "Espèce de salaud!" (Speco de fripono!) ĉar eble ŝi aŭdas nin parolantajn Angle. Kiu vere scias? Eble kontraŭ-Usonaj sentimentoj altiĝas en Francujo pro politiko.
Mi vizitas librovendejon ĉe la Placo de Clichy apud la hotelo. Ĉi tie, mi demandas ĉu ekzistas ajnaj libroj en Esperanto. Estas nenio. Ŝajnas, ke la temo estas tiel nekaptebla ĉi tie kiel en Kanado. Esperantolando esence ekzistas en la Interreto. Mi marŝas revenante al la hotelo kaj Germanino diras "Schön!" (Bela!). Mi bruniĝas sub la suno.
Jam vizitinte kelkajn artmuzeojn, mi malkovras, ke mi mem preferas Azian arton ol Okcidentan. Estas nova revelacio por mi. Sed mi estas ja adoranto de Picasso kaj Monet. En Azia arto estas ja balanco kaj trankvilo, kiuj mankas al Okcidenta arto. Sed mi lante plivalorigas Okcidentan arton.
La Parizanoj ŝajnas al mi iom apartaj, eĉ ne amikecaj, sed ili estas ĝentilaj dirante Franclingve "Pardon!" (Pardonu!) multe en multaj situacioj. Mi pli komprenas la Francan karakteron.
La 9an de Junio, varmas kaj la ĉielo bluas. Ĉe la hotela televido, mi rigardas Francajn muzikvideojn. Ili estas freŝaj. Mi alkutimiĝas al la rigardado de ĉi tiuj muzikvideoj ĉiumatene.
Glaciteo nomiĝas "ice tea" en Francujo, ne "thé glacé" kiel en la Kanada Franca. Oni mendas je "Lipton Ice Tea" kaj ne "Lipton Thé glacé".
Ni manĝas ĉe Makdonaldo ĉi-matene ĉar ni laciĝas pri krescentpanoj kaj aliaj panoj, la "kontinentaj matenmanĝoj" dum la 2a al la 8a de Junio.
Ni metroas kaj eliras la stacion Esplanade de la Défense. La metroo estas homplena en la formikeca aŭ sardineca mateno.
Ni vizitas la modernan distrikton de la urbo, La Défense. La loko estas spacoeraa kontrasto al la antikvaĵoj de la ceteraj de la urbo. Se ĉi tiu estus Manilo, ni troviĝus en la distrikto de Makati. Mi komparas.
Ĉe La Défense, ni vidas la Grandan Arkon, gigantan kuban konstruaĵon, kiu estas kava en la centro. Mi havas bonan senton pri ĝi. Ĝi imponas min pli ol la Turo Ejfelo.
Benkoj estas raraj en ĉi tiu loko. La seĝoj apud la kafejoj estas kunpagaj. Se oni volus sidi, oni devus pagi. Tia situacio ekzistas en la halo CNIT.
Parizo ne montras tiom da teknologiaĵoj kiom en Tokio. Ĉi tie, oni ankoraŭ aĉetas metroajn biletojn el realaj homoj, ne el maŝinoj kiel en Tokio. En Tokio, ekzistas larĝaj altgradteknologiaj ekranegoj sur konstruaĵoj eĉ antaŭ pli ol dek jaroj. La Pariza teknologio estas plejparte kaŝata. Sed la modernaj metalaj necesejoj sur la stratoj estas fakte evidento de altgrada teknologio.
Ni metroas kaj eniras la stacion La Défense. Ĉe la Strato de Douai, apud nia hotelo, estas Ĉina restoracio, kie ni manĝas. Mi trovas bonan Interretbutikon sur la Strato Biot apud la hotelo. Ĉi tie, oni pagas nur po 2,50 eŭroj por horo. Ĉe la hotelo, Interretuzo kostas po 7 eŭroj. Ĉe la butiko en Biot, la maŝinoj montras Orientaziajn signojn kaj Esperantajn literojn bone legeblaj, kvankam la titoloj sur la retpaĝoj montras fojfoje demandosignojn. La komizino kaj komizo estas Hindoj.
Mi vere uzas la Francan lingvon ĉi tie. La lingvo sentiĝas de mi pli reala dum mi estas nun en Parizo.
Mi malkovras, ke la Parizanoj estas ja ĝentilaj dirante la vortojn "Merci!" (Dankon!) kaj "Bonjour!" (Bonan tagon!) inter ili.
Multaj publikaj necesejoj estas kunpagaj (po 0,40 eŭro), sed kelkaj estas senpagaj.
Mi iras al Champion Market pro aĉeti nugatojn. Dum mi revenas al la hotelo, sur la Bulvardo de Clichy, du blankaj mezaĝulinoj alproksimiĝante preterpasas kaj unu el ili vidas mian flavan T-ĉemizon, dirante Franclingve "Combien ça?" (Kiom kostas tiu?). Mi ne scias ĉu ŝi aludas al mia kaŝata, sed subtile videbla, monsako sub la T-ĉemizo.
La 10an de Junio, varmas kaj la ĉielo bluas. Mi ŝatas manĝi ĉe MakDonaldo ree ĉi-matene ĉar krepo kostas po 2,00 al 2,50 eŭroj, sed MakDonalda Ovaĵa MakMafino kostas nur po 1,70 eŭroj kaj estas pli pleniganta. La komizino estas la sama juna nigrulino kiel hieraŭ.
"Deux Egg McMuffins." (Du Ovaĵaj MakMafinoj.)
"Un Jus d'Orange. Moyen." (Unu oranĝsuko. Meza.)
"Sur place?" (Ĉu ĉi-loke?)
"Oui, je mange ici." (Jes, mi manĝas ĉi tie.)
Ni metroas kaj eniras la stacion Cluny-La Sorbonne. Ni vizitas la Latinan Kvartalon, lokon de intelektuloj. Ni marŝas laŭ la Bulvardo St-Michel. Estas multaj librovendejoj. Ni eniras librovendejojn.
"Avez-vous des livres sur l'Espéranto?"
(Ĉu vi havas librojn pri Esperanto?)
"Est-ce qu'il y a un livre sur l'Espéranto?"
(Ĉu ekzistas libro pri Esperanto?)
"Non. Malheureusement." (Ne. Malfeliĉe.)
Sed pli malfrue, mi demandas aliloke kaj trovas Franclingvan libron pri Esperanto, sed ĝi estas tro baza. Ĝi apartenas al la serio "Que sais-je" (Kion scias mi). Ĝi estas verkita de Pierre Janton kaj estas la nura libro pri Esperanto, kiun mi trovas ĉi tie. Mi ne aĉetas ĝin.
Ni vizitas la Ĝardenon de Luksemburgo. Ni sidas sur benkoj sub la ombroj de multaj belaj arboj. Estas tre bela parko. Poste, ni eniras la metroan stacion Luksemburgo.
Ree ni manĝas ĉe la Ĉina restoracio sur la Strato de Douai apud la hotelo. Mi iras al vendejoj. La prezoj de 1,5-litra "Lipton Ice Tea" (Liptona Glaciteo) aŭ "Volvic Thé vert Menthe" (Volvika Verda Mentoteo) varias multe en la sama areo. Ĉe la Strato Biot, Volvika Verda Mentoteo kostas po 1,69 eŭroj. Sur la botelo estas skribita "el la ekstraktoj naturaj de mento de Maroko". Poste, mi aĉetas du metalajn platojn kun antikvaj reklamoj kiel memoraĵojn.
Pluvas dum kelkaj minutoj ĉirkaŭ 5.00 ptm. Poste, sunbrilas ree. Ĉe librovendejo sur 7-9-11 Placo de Clichy 75017 Parizo, mi aĉetas Franclingvan libron Vagabondaĵoj Literaturaj en Parizo de Jean-Paul Caracalla.
La 11an de Junio, estas iomete nube kaj malvarmete. Ne estas MakMafinoj por la matenmanĝo, sed estas BigMako kaj oranĝsuko. Ni metroas kaj eliras la stacion Ménilmontant. Ni marŝas tra la kurioza najbarejo de Ménilmontant. Franco avertas min pri mia fotilo kaj ŝtelistoj. Ni atingas la Parkon de Belleville, altan kvietan lokon. Poste, ni trairas la multetnan kvartalon de Belleville kun ĝiaj okupataj vendejoj. Ĉi tie multaj Araboj, Afrikanoj, kaj Judoj troviĝas kun siaj vendejoj flankon al flanko.
Mi vidas multajn ge-Afrikanojn vestatajn per tradiciaj buntaj kostumoj. La Afrikaninoj havas brilkolorajn turbanojn. Mi sentas, ke estas maloportune por foti ilin.
Poste, ni atingas la grandan Parkon de Buttes-Chaumont, kiu estas alta kaj antikva. Estas multaj geknaboj ĉi tie. Ni metroas kaj eniras la stacion Laumière. Ni manĝas en Hinda restoracio por tagmanĝo ĉe la Strato Biot. Mi manĝas Karean Fiŝon.
La 12an de Junio, malvarmetas kaj la ĉielo bluas. Por matenmanĝo estas du MakMafinoj. Ĉi-foje la komizino estas juna blankulino kun nigra haro, eble Arabino. Ni metroas. En la trajno, estas stranga incidento, en kiu Japana turisto faras strangan bruon apud iu nigrulego. Mi ne tute komprenas ĉu la jako de Japano estas ŝtelita aŭ kio. Ni eliras la stacion Porte de Vanves.
Ni atingas la Bazaron de la Porte de Vanves, kie vendiĝas multaj objektoj, inkluzive de antikvaĵoj. Mi aĉetas du antikvajn librojn Verkoj de Béranger de la jaro 1853 po 10 eŭroj kaj Baedeker Parizo kaj Ĝiaj Ĉirkaŭaĵoj de la jaro 1911 po 20 eŭroj. Ni metroas kaj eniras la stacion Porte de Vanves. Ni tagmanĝas en la Japana restoracio Naoko ĉe la Strato Biot. Eva akiras stomakan malsanon ĉar ŝi estas nature sentiva al strangaj manĝaĵoj.
Mi rimarkas, ke ge-Parizanoj estas plejparte sveltaj pro ekzerco de marŝado eble.
Post niaj marŝadoj, plejparte da tagoj, mi vizitas la Librovendejon de Parizo ĉe la Placo de Clichy kaj traserĉas la imponan varion da Franclingvaj libroj, inkluzive de filozofiaj, artaj, sciencfikciaj, kaj klasikaj.
Ŝajnas, ke la esprimo "Espèce de salaud!" (Speco de fripono!) estas kutima kaj ĉiea.
Mi manĝas bananan krepon kaj mi pensas, ke la Hinda krepisto preterprezpostulas min po 3,00 eŭroj por unu krepo, sed mi eraras pri tio. Li pensas, ke mi estas Japano kaj diras "Hai!" (Jes!).
Mi trovas alian Interretbutikon ĉe la Avenuo de Clichy. La uzado kostas po 2,50 eŭroj por horo. La komizoj ŝajnas Araboj. Unu el ili humure diras al mi, ke eble mia amikino (Franclingve "ta copine") estas oldulo, kio probable signifas la Interreton aŭ alian.
La 13an de Junio, estas nube kaj malvarmete. Mi manĝas du MakMafinojn por matenmanĝo. Ni metroas kaj eliras la stacion Respubliko. Ni marŝas norden laŭ la Kanalo St-Martin. Mi vidas interesan politikan afiŝon, sur kiu skribiĝas "La estonteco de Eŭropo estas Eŭrazio." La kanalo estas tre longa. Ni atingas la Kanalon de l'Ourcq kaj la Parkon de la Villette. La parko aspektas postmoderna. Ni vidas la belegan konstruaĵon La Géode, kiu estas arĝenta polura globo. Ni aŭdas sonorilon, kiu faras metalajn klin-klon-sonojn. Estas alia postmoderna konstruaĵo, parto de la Urbo de Sciencoj kaj Industrio. Ni metroas kaj eniras la stacion Porte de Pantin.
Ni tagmanĝas ĉe Ĉina restoracio sur la Strato de Douai. Mi vizitas la Interretbutikon ĉe la Avenuo de Clichy. Mi rimarkas, ke la Orientaziaj signoj aperas kiel nelegeblaj blokoj, sed Esperantaj literoj aperas bone legeblaj.
Por vespermanĝo, mi havas bananan krepon.
La 14an de Junio, malvarmetas kaj la ĉielo bluas. Estas unu MakMafino por matenmanĝo. Ni marŝas laŭ la Strato Lepic al la alta najbarejo Montmartre ree. Ni vizitas la Placon de Tertre kaj la Bazilikon de la Sankta Koro. Mi aĉetas la trian plastkristalan piramidon kun la Turo Ejfelo engravurita. Ĉi-foje ĝi inkluzivas de engravurita koro. Mi aĉetas tri metalajn platojn kun antikvaj reklamoj supozatajn esti po 16 eŭroj por la tuto, sed la komizino donas ilin al mi por la tuto po 8 aŭ 6 eŭroj. Ni atingas la antikvan najbarejon de la Abatinoj. Ni tagmanĝas ĉe Ĉina restoracio sur la Strato de la Abatinoj.
Mi atingas la Librovendejon de Parizo ĉe la Placo de Clichy kaj aĉetas la Franclingvan libron Monet de Christophe Heinrich po 6,99 eŭroj.
La pasintajn 3an kaj 7an, kaj hodiaŭan 14an de Junio, ni estas sur la Montmartre.
Mi pensas, ke plejparte Parizanoj estas bonaj homoj, kiuj estas helpdonemaj kiam oni demandas. (Mi iomete parolas la Francan.)
Ni verspermanĝas Grekajn Sandviĉojn el la Turka restoracio sur la Avenuo de Clichy. Ni kunportas ilin al la hotelo. La matriarka komizino-posedanto diras al ni, ke estas la sama prezo (Franclingve "C'est la même") por manĝi en la restoracio, sed ni decidas manĝi ekstere.
Ĉe la hotelo, mi rigardas Eŭropuniajn politikojn pri elektoj en la Franclingva televido.
La 15an de Junio, varmas kaj la ĉielo bluas. Mi matenmanĝas ŝinkan krepon. De la Placo de Clichy, ni marŝas al la Bulvardo de Courcelles. Sur la vojo, mi vidas politikan reklamafiŝon pri Esperanto. Sur ĝi skribiĝas Franclingve "Eŭropo - Demokratio - Esperanto - Dua lingvo por ĉiuj". Ni atingas la Parkon Monceau, kvietan lokon, ĉirkaŭ kies eniro mi vidas aron da homoj, kiuj aspektas Filipinanoj. En la parko estas skulptartoj kaj ruinoj. Apud la parko estas la Strato Murillo, kie estas altgradaj multekostaj antikvaj bienaj apartamentoj.
Revenante al la hotelo, ni tagmanĝas ĉe Ĉina restoracio sur la Bulvardo de Batignolles. Ekzistas Ĉina restoracio en preskaŭ ĉiu najbarejo.
La 16an de Junio, estas nube kaj malvarmete. Por matenmanĝo estas du MakMafinoj. Ni metroas kaj eliras la stacion Rambuteau. Ni atingas la Centron Georges-Pompidou, modernartan muzeon. En ĝi estas multaj strangaj artverkoj, kelkajn el kiuj mi ŝatas. Sed mi mem povus verki pli bone ol kelkaj artistoj, kiuj ne multe imponas min. Ni eliras la muzeon kaj marŝas laŭ la Strato Rambuteau kaj la Strato de Francs-Bourgeois. Ni iras al la Placo de la Vosges, kie estas parko kun multaj homoj sidantaj sur la gazono. Ni sidas sur benko dum kelkaj minutoj. Poste, ni metroas kaj eniras la stacion Bastille.
En la trajno, juna nigrulo sidas kun sia amiko, juna blonda blankulo. Ili parolas Ĝermanan lingvon, eble la Svedan aŭ la Nederlandan. La nigrulo demandas min Franclingve pri direktoj. Mi sentas min pli Eŭropeca. Mi konsciiĝas, ke "esti Eŭropano" ne vere signifas, ke oni estas blankulo. Kelkaj aliaj neblankuloj antaŭe demandis min pri direktoj en la urbo ĉar eble mi aspektas Parizano, kvankam mi kunportas malnovan grandan grizan sakon, kiu harmonias kun la antikvaj konstruaĵoj. Eble mi aspektas studento.
Sur la Strato Biot, ni tagmanĝas ĉe kurioza Taja-Ĉina restoracio. Ni renkontas viglan junan Ĉinan kelneron, kiu diras al ni, ke li ne lernis la Ĉinan kaj parolas nur la Francan kaj iomete la Anglan. Li naskiĝis en Francujo.
Poste, Franca junulino, kiu estas komizino ĉe vendejo, donas al mi grandan rabaton por du 1,5-litraj boteloj de Volvika Verda Mentoteo.
Ni vespermanĝas ene (Franclingve "sur place") ĉe la Turka restoracio sur la Avenuo de Clichy.
La 17an de Junio, malvarmetas kaj la ĉielo bluas. Estas longa atendo por du MakMafinoj antaŭ la matenmanĝo. Ni metroas kaj eliras la stacion Bercy. Ni longtempe marŝas laŭ la Rivero Sejno. Estas moderna areo de la urbo. Ni vizitas la modernan Parkon de Bercy. Kiam ni sidas sur benko, juna Franco demandas min pri la tempo, dirantan, ke estas 11.10 atm. Poste, ni vidas la eksteron de la Nacia Biblioteko, formita kiel kvar gigantaj malfermitaj starantaj libroj. Ni trapasas la Ĝardenon de Plantoj. Ni eniras la Moskeon de Parizo. Mi trinkas varman mentoteon en ĝia Arabeska salono. Interese, Eva trinkas ordinaran eferveskaĵon Koka-Kolo. Ni metroas kaj eniras la stacion Gare d'Austerlitz. La trajno estas homplena ĉirkaŭ 2.00 ptm. Aro da ebriaj Britaj olduloj faras ŝajne feliĉan bruon en la trajno.
Ni tagmanĝas ĉe la Ĉina restoracio sur la Strato de Douai. Glaciteo kaj rizo aŭ nudeloj kun selektita entreo de kokaĵo, bovaĵo, fiŝaĵo, kaj alia kostas po ĉirkaŭ 10,00 eŭroj por la tuto. Por Kanadanoj, ĝi estas multekosta.
Mi vespermanĝas frititan kokaĵon ĉe Euro Fried Chicken sur la Avenuo de Clichy.
La 18an de Junio, malvarmetas kaj la ĉielo bluas. Ni ne matenmanĝas. Ni marŝas laŭ la Strato de Clichy al la Kovritaj Trairejoj (Franclingve "Passages Couverts"), kie mi aĉetas antikvan poŝtkarton de la jaro 1910.
Ni manĝas ĉe Ĉina restoracio sur la Strato de Faubourg-Montmartre. La Franclingva akcento de la Ĉina komizino estas tiel malfacile por kompreni. Ŝi ne parolas la Anglan, eĉ kiam mi petas ŝin. Eble ŝi ne scipovas la Anglan lingvon.
La tagmezon, nubiĝas kaj restas malvarmete.
Ni vespermanĝas ĉe Ĉina restoracio sur la Avenuo de Clichy. La komizino donas al mi grandan pladon de karea rizo kaj satea kokaĵo. Ŝi ne ĝenas sin pesi la pladon, kiu kostas po nur 6,00 eŭroj.
Mi vizitas la librovendejon sur la Placo de Clichy. Komizo ludas kaŝu-kaj-trovu-on kun mi. Rigardante apud la librobretoj kie mi antaŭe staris, li diras al alia komizo, ke mi malaperis al nenio (Franclingve "néanti").
La 19an de Junio, pluvas kaj malvarmetas. Pro la pluvo, ni nuligas nian planon reiri al la Bazaro de la Porte de Vanves. Por matenmanĝo estas ŝinka krepo. Ni marŝas al la najbarejo Nova Ateno. Ni iras al la Placo José Rizal, kie estas plene da Filipinanoj, kiuj festas pri la naskiĝdatreveno de José Rizal, nacia Filipina heroo. La Filipina Konsulo estas ĉi tie. Kiam ni alproksimiĝas al la homplenon, ili kantadas la Filipinan Nacian Himnon kaj la Francan Nacian Himnon. Estas amuze, ke la cetero de la diskutoj estas per la Angla lingvo. Ni estas en Francujo kaj ili estas Filipinanoj. Kial ne estas per la Franca, aŭ per la Filipina? Estas strange.
La tagmezon, estas nube, sed sune. Ni tagmanĝas Grekajn Sandviĉojn ĉe la Turka restoracio sur la Avenuo de Clichy.
Ĉe la apuda librovendejo sur la Placo de Clichy, mi aĉetas la dikan libron Parizo 500 Fotoj de Maurice Subervie po 30,00 eŭroj.
La 20an de Junio, estas nube kaj malvarmete. Ni sidas en krepejo sur la Bulvardo de Clichy kaj mi matenmanĝas ŝinkan krepon. Ni revizitas la Tombejon de Montmartre kaj la homplenan Placon de Tertre. Estas nia kvara fojo sur la alteta Montmartre.
Ni tagmanĝas en Japana restoracio Takasaki sur la Bulvardo de Clichy.
Ni vespermanĝas en Ĉina restoracio sur la Strato de Douai.
La 21an de Junio, estas nia lasta tago en Parizo. Mi lasas skatolon da Turkaj ĵeleoj por la ĉambristino. Ni prenas nian antaŭaranĝitan taksion al la flughaveno. Ni flugas al Kanado.
Mia aeroflugo kostas po 1314,50 Kanadaj dolaroj. La hotelo kostas po 2792,00 Kanadaj dolaroj por du personoj. Miaj memoraĵoj kaj manĝoj kostas po meznombre 34,66 eŭroj por tago; estas entute 658,57 eŭroj aŭ ĉirkaŭ 1053,71 Kanadaj dolaroj. Unu eŭro kostas po 1,60 Kanadaj dolaroj. La tuta elspezo estas do ĉirkaŭ 3764,21 Kanadaj dolaroj, ekskluzive de la antaŭaĉetitaj cifereca fotilo kaj nova pakaĵujo.
Kopirajto © 2007 de Victor Medrano
|
Pri la Blogo
Ĉi tiu blogo uzas la lingvon Esperanto kaj ankaŭ aliajn lingvojn markitajn per ISO 639:
[jbo] Lojban [ia] Interlingua [eo] Esperanto [en] English [tl] Tagalog
marto 2008
|
Parizo de Viktoro
Meksiko de Viktoro
[eo] Tiu ĉi rakonto estas pri mia vojaĝo al Kankuno en Meksiko dum du semajnoj en Septembro de la jaro 1992. Mi vojaĝas kune kun mia amiko kaj kunlaboristo Franko Gee, kiu estas Ĉina Okcidentulo. Estas mia unua vojaĝo al Meksiko. Indonezio de Viktoro
[eo] Tiu ĉi rakonto estas pri mia vojaĝo al Bali-insulo en Indonezio dum tri semajnoj en Februaro kaj Marto de la jaro 1999. Mi vojaĝas tute sole. Estas mia unua vojaĝo al Indonezio. Hajkoj | Haiku
[eo][en] Tagalog Industry Standard
[tl][en] Lingvoj en Filipinoj
[eo]
GramatikoLa Tagaloga gramatiko estas morfologie pli malsimpla ol la Indonezia, ĝia kuza lingvo. La verbo ŝanĝiĝas al multaj formoj, depende de la tempo kaj la fokuso. La Tagaloga frazstrukturo estas kutime de VSO (Verbo-Subjekto-Objekto) kiel "Nag-aral ang batà ng aghám" (Studis la junulo sciencon), sed aliaj frazstukturoj eblas, tipe VOS kaj SVO. [VSO] Bumilí ang nanay ng isdâ. [VOS] Bumilí ng isdâ ang nanay. [SVO] Ang nanay ay bumilí ng isdâ. FokusoLa "fokuso" en la frazo ludas gravan rolon en la Tagaloga kaj la verbo ŝangiĝas laŭ tiu. La fokuso povas esti sur la aktoro, objekto, loko, profitanto, aŭ instrumento. La fokusa indikilo estas "ang" kaj la malfokusa indikilo estas "ng" prononcata "nang" /naN/. La plej oftaj fokusoj estas la aktoro kaj la objekto. "Ang" kaj "ng" povas esti tradukataj kiel "la", sed tiu ne estas preciza. "Nagsulát ang batà ng aklát." [aktoro] "Sinulat ng batà ang aklát." [objekto] "Sinulatan ng batà ang aklát." [loko] "Ipinagsulat ng batà ang iná." [profitanto] "Ipinangsulat ng batà ang lapis." [instrumento] Verba Konjugacio por "Skribi" (Sulat)
Verba Konjugacio por "Manĝi" (Kain)
Stataj PriskribojEstas interese rimarki, ke frazoj, kiuj ampleksas statajn priskribojn, estas esence sentempaj. Aldonitaj adverboj povus indiki la tempon. Adjektivo povas agi kiel pseŭdoverbo. "Malakí ang punò." "Ang punò ay malakí." "Noón malakí ang punò." "Ang punò ay malakí ngayón." "Berde ang ibon." Pronomoj
"Kinain ko ang litsón." "Kumain siyá ng isdâ." "Kinain niyá ang isdâ." "Kinain nilá ang litsón." "Kumain kayó ng isdâ." Por montri ĝentilecon al dua singulara persono, kiu estas pli aĝa aŭ respektata, la uzo de la dua plurala persono pli taŭgas (kayó / ninyó). La malfokusaj pronomoj ankaŭ povas esprimi la posesivon (postsubstantivan). "Kumain kayó ng isdâ nilá." "Kinain ko ang isdâ mo." La dua singulara persono ka estas uzata nur post verbo aŭ pseŭdoverbo, kvankam la alia plena formo ikáw povas esti uzata antaŭ aŭ post verbo aŭ pseŭdoverbo. "Kumain ikáw ng suman nilá." "Ikáw ay kumain ng suman nilá." "Kumain ka ng suman nilá." "Magandá ka." "Ikáw ay magandá."
"Kumain kayó ng kaniláng suman sa atin." "Kinain ko ang iyong suman dahil sa kanilá." "Kinain namin ang iyong suman para sa kanilá." Fonologio
La akcento en la Tagaloga, malsame kiel en la Indonezia, estas neregula. Akcentaj indikiloj kiel supersignoj estas nedevigaj, plej ofte ne uzataj. Bonaj vortaroj devas havi la supersignojn. Estas tri supersignoj uzataj: [0] Kiam ne estas supersigno [malumay], la akcento estas antaŭlasta: [1] La dekstrakorna supersigno [mabilís] indikas simplan akcenton sur la vokalo: [2] La maldekstrakorna supersigno [malumì] estas uzata vortfine kaj indikas ke la akcento estas antaŭlasta kaj la lasta vokalo finiĝas per glotŝtopo /?/: [3] La cirkumfleksa supersigno [maragsâ] estas uzata vortfine kaj indikas ke la akcento estas lasta kaj la lasta vokalo finiĝas per glotŝtopo /?/: Inter vokaloj kaj antaŭ vortkomencaj vokaloj, oni kutime metas glotŝtopon /?/: Ekzemplo de kompletaj frazoj per la Tagaloga sekvas:
La vorto "ng" estas ofta mallongiĝo prononcata "nang" /naN/ kaj estas la ergativa indikilo. La vorto "mga" estas ofta mallongiĝo prononcata "mangá" /ma'Na/ kaj estas la plurala indikilo. Historio
La Konstitucio de 1973 do deklaris, ke la Nacia Asembleo devus evoluigi kaj adopti komunan nacian lingvon nomotan "Filipino" kun "F", supozeble bazotan sur Pilipino kun "P". La Konstitucio de 1987 deklaris, ke la nacia lingvo de Filipinoj estas Filipino, evoluanta kaj riĉigata je la bazo de ekzistantaj Filipinaj kaj aliaj lingvoj. Kielmaniere Filipino kaj Pilipino malsamas? Filipino [1] havas pli da fonemoj aŭ literoj; [2] havas malsaman sistemon de ortografio; [3] havas pli da pruntvortoj el la Angla; [4] havas malsaman gramatikon. La aktuala Manila Tagaloga estas la bazo de Filipino. Estas oportune, ke en Esperanto oni povus uzi la vorton "Filipina" kiel sinoniman ĝeneralan vorton al la Tagaloga, Pilipino, kaj Filipino. La malsameco de tiuj tri montras politikan tendencon. Multaj lingvistoj opinias, ke ĉiuj tri estas esence la sama lingvo.
Kopirajto © 2001-2007 Lasta modifo je 2007.05.07 |
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
