Viktor Medrano (vesperto) wrote,
Viktor Medrano
vesperto

N-ro 625 - Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 625
2016-07-24

SEKVU KIO OKAZAS DUM LA UK DE VIA HEJMO

La 101-a UK estos speciala en pluraj aspektoj, unu el ili estas la eblo sekvi kelkajn el la programeroj ankaŭ ne-ĉeeste.

Unuafoje en la historio de la UK-oj okazos rektaj vivaj retaj elsendoj de pluraj programeroj - kaj de la solenaj malfermo kaj fermo, kaj de la komitatkunsidoj, prelegoj, koncertoj. Ĉiutage estos elsendita iu el la programeroj, kelkfoje eĉ pluraj tage. La listo de tiuj programeroj kun precizaj tempoj kaj reta ligilo por povi spekti ilin troveblas en la retejo: http://www.nitra2016.sk .

Se vi jam pro ajna kialo ne povis veni al la UK ĉi-jare, partoprenu almenaŭ parton de ties programo per tia ĉi reta viva elsendo!
Tags: conlang, esperanto, okazo
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 0 comments