September 22nd, 2005

Kastelo Verda

Fobioj

[eo] La popolo ĉirkaŭ mi havas multajn timojn aŭ fobiojn, fobiojn pri aĝado, morto, teknologio, matematiko, fremduloj, kaj tiel plu. Kelkaj havas malsekurecon pri sekso. Ĉu li aŭ ŝi ne estas dezirinda de la alia sekso, aŭ de la sama sekso? Psikologoj scias dum multaj jaroj ke ĉiu persono estas esence ambaŭseksema de variantaj gradoj depende de la persono. Tiuj kiuj ne povas akcepti ĉi tiun fakton estas multe konfuzataj, malsekuraj, eble pro konfliktantaj religiaj kredoj aŭ pro mensa malmatureco. La temo restas tabua en ĉi tiu socio pro la multego da nesciencemuloj.