September 23rd, 2005

Kastelo Verda

La Inuktituta

[eo] Mi malkovras ke la libroj kiujn mi retmendis kaj kiuj alvenis hieraŭ kaj kiuj temas pri la inuktituta lingvo, parolata en Nunavut, estas ne ĝisdataj. Kvankam la vortaro reeldoniĝis en 1997, ĝi unue eldoniĝis en 1954. La gramatiko unue eldoniĝis en 1919 kaj reeldoniĝis en 1997. Nek la vortaro nek la gramatiko uzas la novan alfabeton romanigitan aŭ la novan silabaron (titirausiq nutaaq), adoptitan en 1976. La vortaro uzas la praalfabeton romanigitan kaj iomete priskribas la prasilabaron. Tamen mi bonvenigas ambaŭ librojn al mia lingva kolekto. Ili donas al mi pli bonan ideon pri la strukturo de la inuktituta.