?

Log in

No account? Create an account

Universitato de Vesperto

ĉe Lulu-insulo sur Fraser-rivero. Esperanto ekde 1887.


(no subject)
Kastelo Verda
vesperto
[eo] Mia amiko havas ian psikan problemon kaj mi konsilis lin vidi doktoron. Mi provos akompani lin. Li havas grandan timon, kvazaŭan paranojon. Ŝajnas ke iel temas pri lia patro dum familia historio, sed mi ne ekzakte scias la kialon. Mi suspektas ke li multe suferis parolan insulton de li. Aldonendas ke kvankam li agnoskas neniun propran religion, li iel identiĝas kun Kristanismo, kio estas strange ĉar li malmulte scias pri ĝi. Aldonendas ke li estas alte parolema kaj maldekstracerbumema. Mi provas iel helpi lin per ia ajn vojo.