November 29th, 2005

Kastelo Verda

(no subject)

[eo] Nu, mi akompanis mian malsanan hezitantan amikon DC al doktoro kaj li akiros direkton al estonta psika specialisto. La specialisto baldaŭ diagnozos lian kazon. De nun, ĉio dependos al DC mem. Li sinregade devos rendevui kiom ajn da fojoj kun la specialisto. Neniu povos kontroli lian prenadon de medikamento se la specialisto preskribos. Mi jam faris tion kion mi povis fari.

Ni vespermanĝis ĉe restoracio. Ĉiu okazo kiam ni interparolas ŝajnas ŝtormo da emocioj, kiuj pli kaj pli sentiĝas kiel laboro.