?

Log in

No account? Create an account

Universitato de Vesperto

ĉe Lulu-insulo sur Fraser-rivero. Esperanto ekde 1887.


(no subject)
Kastelo Verda
vesperto
[eo] Mia malsana amiko DC koleregis al mi pro mia simpla sugesto ke li verku siajn pensojn en blogo (reta taglibro), anstataŭ direktu ilin al specife mi. Multaj retanoj uzas blogojn kiel formon de longdaŭra terapio. Ial antaŭnelonge, li havas multajn konfuzatajn pensojn. Nu, mi rezignu. Nur profesia psikiatro povos helpi lin. Ĉu DC obeos sian estontan doktoron pri medikamento aŭ aliaj terapioj? Mi iom dubas pro lia obstineco. Mi jam perdis kontakton kun li. Ĉiuokaze, mi esperas ĉion bonan por li.

En aliaj novaĵoj, mi aĉetis librojn el najbara librovendejo. Ili estas Enciklopedio de Katolikismo (kun 1349 paĝoj) redaktita de Richard P. McBrien kaj la Itala versio de Dracula verkita de Bram Stoker. Mi interesiĝas pri la enciklopedio precipe pro la historio kaj la arto. Mi konsideras min emanto al Orienta filozofio, sed tio ne limigas min esplori.