?

Log in

No account? Create an account

Universitato de Vesperto

ĉe Lulu-insulo sur Fraser-rivero. Esperanto ekde 1887.


Parizo de Viktoro
Kastelo Verda
vesperto
[eo] Tiu ĉi rakonto estas pri mia vojaĝo al Parizo en Francujo en la jaro 2004. Mi vojaĝas kune kun mia kuzino Eva Ferrer. Estas mia kvara vojaĝo al Eŭropo, tria al Parizo.

La 1an de Junio, ni flugas de Vankuvero en okcidenta Kanado al Montrealo en orienta Kanado. Tiam, pluvas kaj malvarmas ĉe la flughaveno en Montrealo. El Montrealo, ni flugas al Parizo. Estas laciganta flugo por mi.

La 2an de Junio, ni atingas la Parizan flughavenon kaj ĉi tie la sekureco estas mola. La doganino apenaŭ rigardas mian pasporton. Ŝi ne stampas la pasporton. Ŝi ne rigardas aŭ prenas mian enflugmaŝiniĝan karton. Preni niajn pakaĵojn estas facile.

Ni prenas la antaŭaranĝitan taksion. Eva parolas pri politiko kun la taksiisto. Eble la taksiisto ne tute komprenas ŝian akcenton en la Angla. Mi plejparte silentas. Rigardante siajn ĉirkaŭaĵojn, ŝi komparas Parizon kun Novjorkurbo kaj Ĉikago. Eble estas simple kulturŝoko por ŝi. "Kiel formikoj", ŝi diras. Ekzistas tro da homoj en la stratoj. Ekzistas tro da aŭtomobiloj. Ne sufiĉas aŭtoparkejoj. Mi ne konsentas kun ŝi, ke ili estas "kiel formikoj" ĉar mi spertas pri pli homplenaj urboj kiel pri Honkongo, Tokio, kaj Manilo. Jes, eble ŝi forgesas pri Manilo, kie ŝi loĝis antaŭlonge.

Ni atingas la Hotelon Placo Clichy ĉe 71 Strato de Douai. La ĉambro estas numero 42 sur la kvara etaĝo. La ĉambro estas malgranda, kio estas kutima en Eŭropaj hoteloj. La dulita ĉambro kun banejo kostas kutime po 84 eŭroj por tago. Sed eble ni pagas malpli je rabato.

Eva malsprite forgesas sian manpakaĵon kun siaj medikamentoj ĉe la matenmanĝejo. Bonŝance, ni revenas tien kaj trovas ĝin sur seĝo. Estas alia stranga viro en la ejo.

Mi dormetas. Kaj poste, ni eliras la hotelon. Ni marŝas laŭ la Bulvardo de Clichy. Ni rigardas la faman Moulin Rouge. Ni eniras la restoracion Quick, rapidvorejon, kaj manĝetas. Ni iras al Tati sur la Bulvardo Rochechouart. Tati estas magazeno de malmultekostaĵoj. Mi rigardas la ĉirkaŭaĵojn kaj rimarkas, ke la hotelo estas proksime al seksbutikoj kaj sekskinejoj, speciale ĉirkaŭ la Placo Pigalle. Ĉiuj konstruaĵoj estas kuriozaj antikvaĵoj.

Mi antaŭplanas la celojn por morgaŭ. Eble, ni iros al la Tombejo de Montmartre, la Sankta Koro, la Halo St-Pierre, la Art's Factory, kaj la Galerioj Lafayette.

Ĉe la hotelo, mi pasigas la tempon per legi mian Anglan-Indonezian vortaron ĉar mi lernas la Indonezian. Mi intencas legi librojn de Harry Potter en la Indonezia.

La 3an de Junio, ni vekiĝas frumatene. Ni matenmanĝas ĉe la hotelo. La menuo inkluzivas de pano, marmelado, fromaĝo, kaj teo aŭ kafo, kaj oranĝsuko, kiujn ni remanĝos dum kelkaj sekvantaj matenoj. El la hotelo, ni marŝas al la Tombejo de Montmartre. Ĉi tie, ekzistas multaj antikvaj ŝtonaj muskoplenaj tomboj. Mi fotas plene per mia nova cifereca fotilo. Ni marŝas tra la mistera tombejo. Mi trovas interesan tombon kun la gravuritaj vortoj "Famille G. Medrano, Boum Boum"; evidente temas pri cirkofamilio: La familio Medrano en Eŭropo famiĝis per sia cirko.

Elirante la tombejon, mi rigardas Japanon kun lia multekosta tripieda fotilo kaj mi diras "Bonan matenon!" per la Japana. Li bonmatene salutas min ankaŭ per la Japana.

Ĉe la Strato Caulaincourt, mi rigardas belan Francinon kun longaj panoj. Ŝi akcidente faligas unu panon kaj subite alprenas ĝin inter aliajn panojn en siaj manoj.

Ni piedvagas alte al monteto, kie troviĝas la Kirko St-Pierre-de-Montmartre apud la grandioza Baziliko de la Sankta Koro. Proksime de tiuj estas Placo de Tertre, kie portretartisto ĉasas min por voli desegni mian portreton kun certa prezo, sed mi rifuzas. Poste, ni atingas la Halon St-Pierre, sed ĝi estas fermita. Sube de la monteto, ni iras al la vendejo Champion Market apud la Strato de Martiroj kaj la Bulvardo de Rochechouart. Ni aĉetas manĝoprovizojn. Ĉi tie, mi trovas interesajn ravajn nugatojn, kiujn mi eble pli malfrue aĉetos por hejmdonaco. Revenante al la hotelo, mi manĝas ravan krepon de banano kun sukero ĉe apuda krepejo. La blankula krepisto ne uzas gantojn por trakti la bananojn dum krepfarado. Ĉe la ĉirkaŭaĵoj estas multegaj Mezorientaj brunuloj inter Francaj blankuloj.

Ni marŝas laŭ la Strato d'Amsterdam al la Galerioj Lafayette kaj la Opero Garnier. Lafayette estas multekosta magazeno. Garnier estas impona antikva konstruaĵo.

Mi antaŭplanas la celojn por morgaŭ. Eble, ni iros al la Avenuo de la Elizeaj Kampoj, la Arko de Triumfo, kaj la Turo Ejfelo.

La 4an de Junio, pluvas hodiaŭ. Eble, ni iros al la Muzeo de Luvro anstataŭ la Turo Ejfelo.

Ni iras al la plej proksima metroa eniro de la Placo de Clichy. Ni eliras la stacion Concorde. La metroa sistemo estas facile uzebla kaj rememorigas min pri Tokio. Tra la Ĝardeno de Tuileries, ni marŝadas. Ĝi estas bela loko kun multaj statuoj. Ĉe la Muzeo de Luvro, granda loko, ni marŝadas kaj rigardas interesajn objektojn dum 3,5 horoj de 9.00 atm. al 12.30 ptm. Mi manĝetas ĉi tie longan panon kun kokaĵo (baguette poulet). Se mi loĝus en Parizo, mi vizitus la Luvron ĉiusemajne. Ekzistas multaj rigardaĵoj. Poste, ni iras al la vendejo Luvro de la Antikvaĵoj kaj trovas ĉi tie multekostajn altgradajn antikvaĵojn, kio mi ne antaŭsupozis. Poste, ni metroas. Ni eniras la stacion Palaco Reĝa / Muzeo de Luvro por iri al la Placo de Clichy, nia hejma metroa stacio.

Por ŝpari monon, mi aĉetas ĉe Araba butiko glaciteon aŭ mentoteon je la 1,5-litra plasta botelo po 1,90 eŭroj, anstataŭ el la hotela vendmaŝino je 33-centilitra botelo po 2,00 eŭroj.

Tagmeze, la pluvo haltas.

Mi rimarkas, ke ja ekzistas multaj malsamaj popoloj en Parizo: blankuloj, Araboj, nigruloj, kaj eĉ flavuloj.

La 5an de Junio, la ĉielo bluas. El la metroo, ni eliras la stacion Porte-de-Clignancourt. Ni atingas la Bazaron de Puloj de St-Ouen kaj Clignancourt. Mi aĉetas etan kristalan piramidon kun la Turo Ejfelo gravurita en ĝia centro. Poste, mi devas uzi la elektronikan necesejon sur la strato. Ĝi aspektas kiel arĝenta cilindreskaĵo kun aŭtomata puriga kaj lava sistemo en ĝi. La prezo por uzo estas 0,40 eŭro. Poste, ni eniras la metroan stacion Porte-de-Clignancourt.

Ni eliras la metroan stacion Invalides kaj marŝas okcidenten laŭ la Kajo d'Orsay kaj laŭ la Rivero Sejno. Ni atingas la Turon Ejfelo kaj ĉirkaŭmarŝadas ĝin. Brito alproksimiĝas al Eva kaj demandas ŝin ĉu ŝi havas cigaredan fajrilon. Ŝi neas. Ni marŝas plu kaj rigardas butikaron de antikvaĵoj kaj iras al ĝi. Ĉi tie, mi manĝetas krepon de ŝinko kaj ovaĵo kaj mi trinkas glaciteon. Ni iras al la Muzeo Rodin. La statuoj kaj aliaj artoj imponas min. La muzeo estas antikva konstruaĵo kun ĝardenoj, kie troviĝas kelkaj statuoj fare de Rodin.

Ni atingas la metroan stacion Varenne. Ĉi tie, mi aŭdas Francan familion, gepatrojn kaj geknabojn, parolantajn pri "iu Japano... trista... verkita"; evidente, temas pri Budaismo. Poste, la sekureculoj de la stacio petas ĉiujn eliri la stacion pro la vizito de la Usona Prezidento Bush ĉirkaŭ ĉi tie. Ni devas marŝi plu pasante preter du fermitaj metroaj stacioj ĝis tria stacio, kiu estas malfermita, la stacio Franklin-D.-Roosevelt. De ĉi tie, ni atingas hejmen la stacion Placo de Clichy. Sinjoro Bush ŝuldas de mi unu eŭron por malŝparita metroa bileto.

Ĉe la hotelo, mi uzas la Interreton po 7 eŭroj por horo pro komuniki kun miaj amikoj ĉe la Filipina Uzreta forumo. Ekster la hotelo, mi ĉirkaŭmarŝas kaj malkovras bonajn Ĉinajn restoraciojn en la loko ĉe la Avenuo de Clichy kaj Strato de Clichy. Mi intencas provi ilin pli malfrue. Mi malkovras ankaŭ aliajn pli grandajn butikojn por manĝoprovizoj.

La 6an de Junio, ree la ĉielo bluas. Ni eliras la stacion Rambuteau kaj marŝas laŭ la Strato Quincampoix. Ni atingas la Muzeon Picasso. Hodiaŭ, la enirado estas senpaga. Kiam ni eniras, estas multaj junaj Koreaj studentoj ekstere. La muzeo mem ne havas multajn artobjektojn, sed tiuj, kiuj ekzistas ĉi tie, estas belaj. Ĉe la turisma librovendejo, mi aĉetas la Franclingvajn librojn Promenadoj en la Parizo Malaperita de Leonard Pitt kaj Picasso la Saĝulo kaj la Folulo de Marie-Laure Bernadac kaj Paule du Bouchet.

Ni pasas preter la Centro Georges-Pompidou, modernarta muzeo, kaj ne eniras ĝin ĉar la starvico estas tro longa. Ni marŝas apud la Kirko St-Merri. Ni marŝas laŭ la norda flanko de la Insulo de la Urbo kaj atingas la eksteron de la Kirko de Nia Damo. Estas ĝardeno kaj fontanoj. Freneza turisto banas sin en la akvo de fontano. Ni eniras dum meso. Estas mallume en ĝi. Ni pasigas kelkajn minutojn ene. Ekstere estas subgrunda necesejo, kiu humure postulas po 0,41 eŭro por uzo. Ni eliras kaj marŝas maldekstrume ĉirkaŭ la Insulo St-Louis. Apud la Rivero Sejno ĉe la Kajo de la Tournelle kaj Kajo Montebello estas vendejetoj de uzitaj libroj kaj afiŝoj. Mi aĉetas la sciencfikciaĵon Marsaj Kronikoj verkitan de Ray Bradbury, la Francan tradukon. Ekzistas ankaŭ tre antikvaj libroj el la 19a jarcento ĉi tie.

Ni eniras la stacion Maubert-Mutualité. Ni havas Ĉinan bufedon ĉe la Avenuo de Clichy po 8,50 eŭroj. Finfine, mi manĝas veran manĝaĵon post kelkaj tagoj de pano, pano, kaj pano; kaj krepo, krepo, kaj krepo.

Ĉe la hotelo per la Vindoza komputilo kun strangan Francan klavaro, mi kontrolas retpaĝojn kaj malkovras, ke Orientaziaj signoj aperas kiel nelegeblaj blokoj ĉar la tiparoj ne instaliĝis, sed Esperantaj supersignitaj literoj aperas bone legeblaj.

La 7an de Junio, varmas kaj la ĉielo bluas. Mi iomete rigardas la televidon ĉe la hotela ĉambro. Okazos elektado de la Eŭropunia Parlamento la 13an de Junio. Estas nigrulino, kiu kandidatas por Francujo; ŝi nomiĝas Christiane Taubira de la Radikala Maldekstra Partio.

Ni metroas kaj eliras la stacion Elizeaj Kampoj Clemenceau. Ni marŝas laŭ la Avenuo de la Elizeaj Kampoj. Ni eniras la muzikvendejegon Virgin MegaStore. Sur la dua etaĝo, mi fotas la halon, sed nigra sekureculo avertas min, ke mi ne fotu ĉi tie. Mi diras al li Franclingve, "Je suis désolé" (Mi bedaŭras). Mi serĉas tra la kompaktdiskoj vendataj kaj mi trovas KD-on de la Franca muzikisto Pascal Obispo. Sed ĝi estas tro multekosta, po pli ol 20 eŭroj. Unu eŭro kostas po ĉirkaŭ 1,60 Kanadaj dolaroj hodiaŭ. Mi traserĉas la librojn, inkluzive de sciencfikciaĵoj, ĉe la subgrunda etaĝo kaj mi trovas en la spirita sekcio la Franctradukan libron La Tao de Pooh de Benjamin Hoff; mi interesiĝas, sed mi ne aĉetas.

Post ol mi ŝangas 150 eŭrojn de vojaĝĉekoj al kontanto, ni butikumas por memoraĵoj. Mi aĉetas plastkristalan piramidon, la duan, kun la Turo Ejfelo engravurita. Mi malkovras pli malfrue, ke ĝi kreiĝis en Ĉinujo. Ankaŭ etan metalan Turon Ejfelo mi aĉetas. Poste, ni marŝas plu kaj iras al la Arko de Triumfo. Mi supreniras per la spirala ŝtuparo al la alta teraso. Ĉi tie, mi rigardas sube la verdajn arbojn laŭ la Avenuo de la Elizeaj Kampoj kaj mi fotas.

Ni metroas kaj eniras la stacion Charles de Gaulle Étoile kaj eliras la stacion Anvers. Ni serĉas lokon, kiu nomiĝas Art's Factory, sur 48 Strato d'Orsel, sed ni ne trovas. La Halo St-Pierre estas ree fermita.

Ĉe manĝvendejeto, mi lernas, ke la eŭrocendo nomiĝas "centime" en la Franca. Estas strange, ke mi devas doni 10,06 eŭrojn por aĉeto de 7,46 eŭroj kun 2,60 eŭroj redonataj al mi. La Franca komizino petas min fari tion. En Kanado, oni ne ofte faras malsimplaĵon pri mono en vendejetoj, speciale kiam estas longa starvico malantaŭe de oni. Mi konfuziĝas.

La 8an de Junio, la vetero estas varma kaj T-ĉemizeca. Ni metroas kaj eliras la stacion Tuileries. Ni iras al la Ĝardeno de la Tuileries kaj sidas ĉi tie sub la ombro. Estas kviete. Estas multaj ekzercantoj kaj trotantoj ĉirkaŭe. Mi aŭdas Japane, "Chûgokujin kanâ? Nihonjin kanâ?" (Ĉu Ĉino? Ĉu Japano?). Ni atendas la malfermadon de la apuda Muzeo d'Orsay.

Ni vizitas la muzeon kaj rigardas la artobjektojn kaj verkojn. Poste, ni marŝas laŭ la Bulvardo St-Germain. Ni vidas la faman Kafejon de Flore. Ni pasigas la Kirkon St-Germain-des-Prés. Ni eniras la stacion St-Germain-des-Prés.

En la trajnon, kelkaj blankaj dekkelkjaruloj marŝas, estante spiritismaj; unu el ili tenas en sia mano bastoneton de brulanta incenso.

Ni iras al Ĉina-Taja restoracio sur la Avenuo de Clichy. Ni interiras la starvicon kaj mendas la ekspresmanĝon. Kiam ni preskaŭ finas manĝi, mi aŭdas malantaŭ ni oldan Francinon sakri; ŝi diras Franclingve, "Espèce de salaud!" (Speco de fripono!) ĉar eble ŝi aŭdas nin parolantajn Angle. Kiu vere scias? Eble kontraŭ-Usonaj sentimentoj altiĝas en Francujo pro politiko.

Mi vizitas librovendejon ĉe la Placo de Clichy apud la hotelo. Ĉi tie, mi demandas ĉu ekzistas ajnaj libroj en Esperanto. Estas nenio. Ŝajnas, ke la temo estas tiel nekaptebla ĉi tie kiel en Kanado. Esperantolando esence ekzistas en la Interreto. Mi marŝas revenante al la hotelo kaj Germanino diras "Schön!" (Bela!). Mi bruniĝas sub la suno.

Jam vizitinte kelkajn artmuzeojn, mi malkovras, ke mi mem preferas Azian arton ol Okcidentan. Estas nova revelacio por mi. Sed mi estas ja adoranto de Picasso kaj Monet. En Azia arto estas ja balanco kaj trankvilo, kiuj mankas al Okcidenta arto. Sed mi lante plivalorigas Okcidentan arton.

La Parizanoj ŝajnas al mi iom apartaj, eĉ ne amikecaj, sed ili estas ĝentilaj dirante Franclingve "Pardon!" (Pardonu!) multe en multaj situacioj. Mi pli komprenas la Francan karakteron.

La 9an de Junio, varmas kaj la ĉielo bluas. Ĉe la hotela televido, mi rigardas Francajn muzikvideojn. Ili estas freŝaj. Mi alkutimiĝas al la rigardado de ĉi tiuj muzikvideoj ĉiumatene.

Glaciteo nomiĝas "ice tea" en Francujo, ne "thé glacé" kiel en la Kanada Franca. Oni mendas je "Lipton Ice Tea" kaj ne "Lipton Thé glacé".

Ni manĝas ĉe Makdonaldo ĉi-matene ĉar ni laciĝas pri krescentpanoj kaj aliaj panoj, la "kontinentaj matenmanĝoj" dum la 2a al la 8a de Junio.

Ni metroas kaj eliras la stacion Esplanade de la Défense. La metroo estas homplena en la formikeca aŭ sardineca mateno.

Ni vizitas la modernan distrikton de la urbo, La Défense. La loko estas spacoeraa kontrasto al la antikvaĵoj de la ceteraj de la urbo. Se ĉi tiu estus Manilo, ni troviĝus en la distrikto de Makati. Mi komparas.

Ĉe La Défense, ni vidas la Grandan Arkon, gigantan kuban konstruaĵon, kiu estas kava en la centro. Mi havas bonan senton pri ĝi. Ĝi imponas min pli ol la Turo Ejfelo.

Benkoj estas raraj en ĉi tiu loko. La seĝoj apud la kafejoj estas kunpagaj. Se oni volus sidi, oni devus pagi. Tia situacio ekzistas en la halo CNIT.

Parizo ne montras tiom da teknologiaĵoj kiom en Tokio. Ĉi tie, oni ankoraŭ aĉetas metroajn biletojn el realaj homoj, ne el maŝinoj kiel en Tokio. En Tokio, ekzistas larĝaj altgradteknologiaj ekranegoj sur konstruaĵoj eĉ antaŭ pli ol dek jaroj. La Pariza teknologio estas plejparte kaŝata. Sed la modernaj metalaj necesejoj sur la stratoj estas fakte evidento de altgrada teknologio.

Ni metroas kaj eniras la stacion La Défense. Ĉe la Strato de Douai, apud nia hotelo, estas Ĉina restoracio, kie ni manĝas. Mi trovas bonan Interretbutikon sur la Strato Biot apud la hotelo. Ĉi tie, oni pagas nur po 2,50 eŭroj por horo. Ĉe la hotelo, Interretuzo kostas po 7 eŭroj. Ĉe la butiko en Biot, la maŝinoj montras Orientaziajn signojn kaj Esperantajn literojn bone legeblaj, kvankam la titoloj sur la retpaĝoj montras fojfoje demandosignojn. La komizino kaj komizo estas Hindoj.

Mi vere uzas la Francan lingvon ĉi tie. La lingvo sentiĝas de mi pli reala dum mi estas nun en Parizo.

Mi malkovras, ke la Parizanoj estas ja ĝentilaj dirante la vortojn "Merci!" (Dankon!) kaj "Bonjour!" (Bonan tagon!) inter ili.

Multaj publikaj necesejoj estas kunpagaj (po 0,40 eŭro), sed kelkaj estas senpagaj.

Mi iras al Champion Market pro aĉeti nugatojn. Dum mi revenas al la hotelo, sur la Bulvardo de Clichy, du blankaj mezaĝulinoj alproksimiĝante preterpasas kaj unu el ili vidas mian flavan T-ĉemizon, dirante Franclingve "Combien ça?" (Kiom kostas tiu?). Mi ne scias ĉu ŝi aludas al mia kaŝata, sed subtile videbla, monsako sub la T-ĉemizo.

La 10an de Junio, varmas kaj la ĉielo bluas. Mi ŝatas manĝi ĉe MakDonaldo ree ĉi-matene ĉar krepo kostas po 2,00 al 2,50 eŭroj, sed MakDonalda Ovaĵa MakMafino kostas nur po 1,70 eŭroj kaj estas pli pleniganta. La komizino estas la sama juna nigrulino kiel hieraŭ.

"Deux Egg McMuffins." (Du Ovaĵaj MakMafinoj.)
"Un Jus d'Orange. Moyen." (Unu oranĝsuko. Meza.)
"Sur place?" (Ĉu ĉi-loke?)

"Oui, je mange ici." (Jes, mi manĝas ĉi tie.)

Ni metroas kaj eniras la stacion Cluny-La Sorbonne. Ni vizitas la Latinan Kvartalon, lokon de intelektuloj. Ni marŝas laŭ la Bulvardo St-Michel. Estas multaj librovendejoj. Ni eniras librovendejojn.

"Avez-vous des livres sur l'Espéranto?"
(Ĉu vi havas librojn pri Esperanto?)

"Est-ce qu'il y a un livre sur l'Espéranto?"
(Ĉu ekzistas libro pri Esperanto?)

"Non. Malheureusement." (Ne. Malfeliĉe.)

Sed pli malfrue, mi demandas aliloke kaj trovas Franclingvan libron pri Esperanto, sed ĝi estas tro baza. Ĝi apartenas al la serio "Que sais-je" (Kion scias mi). Ĝi estas verkita de Pierre Janton kaj estas la sola libro pri Esperanto, kiun mi trovas ĉi tie. Mi ne aĉetas ĝin.

Ni vizitas la Ĝardenon de Luksemburgo. Ni sidas sur benkoj sub la ombroj de multaj belaj arboj. Estas tre bela parko. Poste, ni eniras la metroan stacion Luksemburgo.

Ree ni manĝas ĉe la Ĉina restoracio sur la Strato de Douai apud la hotelo. Mi iras al vendejoj. La prezoj de 1,5-litra "Lipton Ice Tea" (Liptona Glaciteo) aŭ "Volvic Thé vert Menthe" (Volvika Verda Mentoteo) varias multe en la sama areo. Ĉe la Strato Biot, Volvika Verda Mentoteo kostas po 1,69 eŭroj. Sur la botelo estas skribita "el la ekstraktoj naturaj de mento de Maroko". Poste, mi aĉetas du metalajn platojn kun antikvaj reklamoj kiel memoraĵojn.

Pluvas dum kelkaj minutoj ĉirkaŭ 5.00 ptm. Poste, sunbrilas ree. Ĉe librovendejo sur 7-9-11 Placo de Clichy 75017 Parizo, mi aĉetas Franclingvan libron Vagabondaĵoj Literaturaj en Parizo de Jean-Paul Caracalla.

La 11an de Junio, estas iomete nube kaj malvarmete. Ne estas MakMafinoj por la matenmanĝo, sed estas BigMako kaj oranĝsuko. Ni metroas kaj eliras la stacion Ménilmontant. Ni marŝas tra la kurioza najbarejo de Ménilmontant. Franco avertas min pri mia fotilo kaj ŝtelistoj. Ni atingas la Parkon de Belleville, altan kvietan lokon. Poste, ni trairas la multetnan kvartalon de Belleville kun ĝiaj okupataj vendejoj. Ĉi tie multaj Araboj, Afrikanoj, kaj Judoj troviĝas kun siaj vendejoj flankon al flanko.

Mi vidas multajn ge-Afrikanojn vestatajn per tradiciaj buntaj kostumoj. La Afrikaninoj havas brilkolorajn turbanojn. Mi sentas, ke estas maloportune por foti ilin.

Poste, ni atingas la grandan Parkon de Buttes-Chaumont, kiu estas alta kaj antikva. Estas multaj geknaboj ĉi tie. Ni metroas kaj eniras la stacion Laumière. Ni manĝas en Hinda restoracio por tagmanĝo ĉe la Strato Biot. Mi manĝas Karean Fiŝon.

La 12an de Junio, malvarmetas kaj la ĉielo bluas. Por matenmanĝo estas du MakMafinoj. Ĉi-foje la komizino estas juna blankulino kun nigra haro, eble Arabino. Ni metroas. En la trajno, estas stranga incidento, en kiu Japana turisto faras strangan bruon apud iu nigrulego. Mi ne tute komprenas ĉu la jako de Japano estas ŝtelita aŭ kio. Ni eliras la stacion Porte de Vanves.

Ni atingas la Bazaron de la Porte de Vanves, kie vendiĝas multaj objektoj, inkluzive de antikvaĵoj. Mi aĉetas du antikvajn librojn Verkoj de Béranger de la jaro 1853 po 10 eŭroj kaj Baedeker Parizo kaj Ĝiaj Ĉirkaŭaĵoj de la jaro 1911 po 20 eŭroj. Ni metroas kaj eniras la stacion Porte de Vanves. Ni tagmanĝas en la Japana restoracio Naoko ĉe la Strato Biot. Eva akiras stomakan malsanon ĉar ŝi estas nature sentiva al strangaj manĝaĵoj.

Mi rimarkas, ke ge-Parizanoj estas plejparte sveltaj pro ekzerco de marŝado eble.

Post niaj marŝadoj, plejparte da tagoj, mi vizitas la Librovendejon de Parizo ĉe la Placo de Clichy kaj traserĉas la imponan varion da Franclingvaj libroj, inkluzive de filozofiaj, artaj, sciencfikciaj, kaj klasikaj.

Ŝajnas, ke la esprimo "Espèce de salaud!" (Speco de fripono!) estas kutima kaj ĉiea.

Mi manĝas bananan krepon kaj mi pensas, ke la Hinda krepisto preterprezpostulas min po 3,00 eŭroj por unu krepo, sed mi eraras pri tio. Li pensas, ke mi estas Japano kaj diras "Hai!" (Jes!).

Mi trovas alian Interretbutikon ĉe la Avenuo de Clichy. La uzado kostas po 2,50 eŭroj por horo. La komizoj ŝajnas Araboj. Unu el ili humure diras al mi, ke eble mia amikino (Franclingve "ta copine") estas oldulo, kio probable signifas la Interreton aŭ alian.

La 13an de Junio, estas nube kaj malvarmete. Mi manĝas du MakMafinojn por matenmanĝo. Ni metroas kaj eliras la stacion Respubliko. Ni marŝas norden laŭ la Kanalo St-Martin. Mi vidas interesan politikan afiŝon, sur kiu skribiĝas "La estonteco de Eŭropo estas Eŭrazio." La kanalo estas tre longa. Ni atingas la Kanalon de l'Ourcq kaj la Parkon de la Villette. La parko aspektas postmoderna. Ni vidas la belegan konstruaĵon La Géode, kiu estas arĝenta polura globo. Ni aŭdas sonorilon, kiu faras metalajn klin-klon-sonojn. Estas alia postmoderna konstruaĵo, parto de la Urbo de Sciencoj kaj Industrio. Ni metroas kaj eniras la stacion Porte de Pantin.

Ni tagmanĝas ĉe Ĉina restoracio sur la Strato de Douai. Mi vizitas la Interretbutikon ĉe la Avenuo de Clichy. Mi rimarkas, ke la Orientaziaj signoj aperas kiel nelegeblaj blokoj, sed Esperantaj literoj aperas bone legeblaj.

Por vespermanĝo, mi havas bananan krepon.

La 14an de Junio, malvarmetas kaj la ĉielo bluas. Estas unu MakMafino por matenmanĝo. Ni marŝas laŭ la Strato Lepic al la alta najbarejo Montmartre ree. Ni vizitas la Placon de Tertre kaj la Bazilikon de la Sankta Koro. Mi aĉetas la trian plastkristalan piramidon kun la Turo Ejfelo engravurita. Ĉi-foje ĝi inkluzivas de engravurita koro. Mi aĉetas tri metalajn platojn kun antikvaj reklamoj supozatajn esti po 16 eŭroj por la tuto, sed la komizino donas ilin al mi por la tuto po 8 aŭ 6 eŭroj. Ni atingas la antikvan najbarejon de la Abatinoj. Ni tagmanĝas ĉe Ĉina restoracio sur la Strato de la Abatinoj.

Mi atingas la Librovendejon de Parizo ĉe la Placo de Clichy kaj aĉetas la Franclingvan libron Monet de Christophe Heinrich po 6,99 eŭroj.

La pasintajn 3an kaj 7an, kaj hodiaŭan 14an de Junio, ni estas sur la Montmartre.

Mi pensas, ke plejparte Parizanoj estas bonaj homoj, kiuj estas helpdonemaj kiam oni demandas. (Mi iomete parolas la Francan.)

Ni verspermanĝas Grekajn Sandviĉojn el la Turka restoracio sur la Avenuo de Clichy. Ni kunportas ilin al la hotelo. La matriarka komizino-posedanto diras al ni, ke estas la sama prezo (Franclingve "C'est la même") por manĝi en la restoracio, sed ni decidas manĝi ekstere.

Ĉe la hotelo, mi rigardas Eŭropuniajn politikojn pri elektoj en la Franclingva televido.

La 15an de Junio, varmas kaj la ĉielo bluas. Mi matenmanĝas ŝinkan krepon. De la Placo de Clichy, ni marŝas al la Bulvardo de Courcelles. Sur la vojo, mi vidas politikan reklamafiŝon pri Esperanto. Sur ĝi skribiĝas Franclingve "Eŭropo - Demokratio - Esperanto - Dua lingvo por ĉiuj". Ni atingas la Parkon Monceau, kvietan lokon, ĉirkaŭ kies eniro mi vidas aron da homoj, kiuj aspektas Filipinanoj. En la parko estas skulptartoj kaj ruinoj. Apud la parko estas la Strato Murillo, kie estas altgradaj multekostaj antikvaj bienaj apartamentoj.

Revenante al la hotelo, ni tagmanĝas ĉe Ĉina restoracio sur la Bulvardo de Batignolles. Ekzistas Ĉina restoracio en preskaŭ ĉiu najbarejo.

La 16an de Junio, estas nube kaj malvarmete. Por matenmanĝo estas du MakMafinoj. Ni metroas kaj eliras la stacion Rambuteau. Ni atingas la Centron Georges-Pompidou, modernartan muzeon. En ĝi estas multaj strangaj artverkoj, kelkajn el kiuj mi ŝatas. Sed mi mem povus verki pli bone ol kelkaj artistoj, kiuj ne multe imponas min. Ni eliras la muzeon kaj marŝas laŭ la Strato Rambuteau kaj la Strato de Francs-Bourgeois. Ni iras al la Placo de la Vosges, kie estas parko kun multaj homoj sidantaj sur la gazono. Ni sidas sur benko dum kelkaj minutoj. Poste, ni metroas kaj eniras la stacion Bastille.

En la trajno, juna nigrulo sidas kun sia amiko, juna blonda blankulo. Ili parolas Ĝermanan lingvon, eble la Svedan aŭ la Nederlandan. La nigrulo demandas min Franclingve pri direktoj. Mi sentas min pli Eŭropeca. Mi konsciiĝas, ke "esti Eŭropano" ne vere signifas, ke oni estas blankulo. Kelkaj aliaj neblankuloj antaŭe demandis min pri direktoj en la urbo ĉar eble mi aspektas Parizano, kvankam mi kunportas malnovan grandan grizan sakon, kiu harmonias kun la antikvaj konstruaĵoj. Eble mi aspektas studento.

Sur la Strato Biot, ni tagmanĝas ĉe kurioza Taja-Ĉina restoracio. Ni renkontas viglan junan Ĉinan kelneron, kiu diras al ni, ke li ne lernis la Ĉinan kaj parolas nur la Francan kaj iomete la Anglan. Li naskiĝis en Francujo.

Poste, Franca junulino, kiu estas komizino ĉe vendejo, donas al mi grandan rabaton por du 1,5-litraj boteloj de Volvika Verda Mentoteo.

Ni vespermanĝas ene (Franclingve "sur place") ĉe la Turka restoracio sur la Avenuo de Clichy.

La 17an de Junio, malvarmetas kaj la ĉielo bluas. Estas longa atendo por du MakMafinoj antaŭ la matenmanĝo. Ni metroas kaj eliras la stacion Bercy. Ni longtempe marŝas laŭ la Rivero Sejno. Estas moderna areo de la urbo. Ni vizitas la modernan Parkon de Bercy. Kiam ni sidas sur benko, juna Franco demandas min pri la tempo, dirantan, ke estas 11.10 atm. Poste, ni vidas la eksteron de la Nacia Biblioteko, formita kiel kvar gigantaj malfermitaj starantaj libroj. Ni trapasas la Ĝardenon de Plantoj. Ni eniras la Moskeon de Parizo. Mi trinkas varman mentoteon en ĝia Arabeska salono. Interese, Eva trinkas ordinaran eferveskaĵon Koka-Kolo. Ni metroas kaj eniras la stacion Gare d'Austerlitz. La trajno estas homplena ĉirkaŭ 2.00 ptm. Aro da ebriaj Britaj olduloj faras ŝajne feliĉan bruon en la trajno.

Ni tagmanĝas ĉe la Ĉina restoracio sur la Strato de Douai. Glaciteo kaj rizo aŭ nudeloj kun selektita entreo de kokaĵo, bovaĵo, fiŝaĵo, kaj alia kostas po ĉirkaŭ 10,00 eŭroj por la tuto. Por Kanadanoj, ĝi estas multekosta.

Mi vespermanĝas frititan kokaĵon ĉe Euro Fried Chicken sur la Avenuo de Clichy.

La 18an de Junio, malvarmetas kaj la ĉielo bluas. Ni ne matenmanĝas. Ni marŝas laŭ la Strato de Clichy al la Kovritaj Trairejoj (Franclingve "Passages Couverts"), kie mi aĉetas antikvan poŝtkarton de la jaro 1910.

Ni manĝas ĉe Ĉina restoracio sur la Strato de Faubourg-Montmartre. La Franclingva akcento de la Ĉina komizino estas tiel malfacile por kompreni. Ŝi ne parolas la Anglan, eĉ kiam mi petas ŝin. Eble ŝi ne scipovas la Anglan lingvon.

La tagmezon, nubiĝas kaj restas malvarmete.

Ni vespermanĝas ĉe Ĉina restoracio sur la Avenuo de Clichy. La komizino donas al mi grandan pladon de karea rizo kaj satea kokaĵo. Ŝi ne ĝenas sin pesi la pladon, kiu kostas po nur 6,00 eŭroj.

Mi vizitas la librovendejon sur la Placo de Clichy. Komizo ludas kaŝu-kaj-trovu-on kun mi. Rigardante apud la librobretoj kie mi antaŭe staris, li diras al alia komizo, ke mi malaperis al nenio (Franclingve "néanti").

La 19an de Junio, pluvas kaj malvarmetas. Pro la pluvo, ni nuligas nian planon reiri al la Bazaro de la Porte de Vanves. Por matenmanĝo estas ŝinka krepo. Ni marŝas al la najbarejo Nova Ateno. Ni iras al la Placo José Rizal, kie estas plene da Filipinanoj, kiuj festas pri la naskiĝdatreveno de José Rizal, nacia Filipina heroo. La Filipina Konsulo estas ĉi tie. Kiam ni alproksimiĝas al la homplenon, ili kantadas la Filipinan Nacian Himnon kaj la Francan Nacian Himnon. Estas amuze, ke la cetero de la diskutoj estas per la Angla lingvo. Ni estas en Francujo kaj ili estas Filipinanoj. Kial ne estas per la Franca, aŭ per la Filipina? Estas strange.

La tagmezon, estas nube, sed sune. Ni tagmanĝas Grekajn Sandviĉojn ĉe la Turka restoracio sur la Avenuo de Clichy.

Ĉe la apuda librovendejo sur la Placo de Clichy, mi aĉetas la dikan libron Parizo 500 Fotoj de Maurice Subervie po 30,00 eŭroj.

La 20an de Junio, estas nube kaj malvarmete. Ni sidas en krepejo sur la Bulvardo de Clichy kaj mi matenmanĝas ŝinkan krepon. Ni revizitas la Tombejon de Montmartre kaj la homplenan Placon de Tertre. Estas nia kvara fojo sur la alteta Montmartre.

Ni tagmanĝas en Japana restoracio Takasaki sur la Bulvardo de Clichy.

Ni vespermanĝas en Ĉina restoracio sur la Strato de Douai.

La 21an de Junio, estas nia lasta tago en Parizo. Mi lasas skatolon da Turkaj ĵeleoj por la ĉambristino. Ni prenas nian antaŭaranĝitan taksion al la flughaveno. Ni flugas al Kanado.

Mia aeroflugo kostas po 1314,50 Kanadaj dolaroj. La hotelo kostas po 2792,00 Kanadaj dolaroj por du personoj. Miaj memoraĵoj kaj manĝoj kostas po meznombre 34,66 eŭroj por tago; estas entute 658,57 eŭroj aŭ ĉirkaŭ 1053,71 Kanadaj dolaroj. Unu eŭro kostas po 1,60 Kanadaj dolaroj. La tuta elspezo estas do ĉirkaŭ 3764,21 Kanadaj dolaroj, ekskluzive de la antaŭaĉetitaj cifereca fotilo kaj nova pakaĵujo.

Kopirajto © 2007 de Victor Medrano
Tags:

Meksiko de Viktoro
Kastelo Verda
vesperto
[eo] Tiu ĉi rakonto estas pri mia vojaĝo al Kankuno en Meksiko dum du semajnoj en Septembro de la jaro 1992. Mi vojaĝas kune kun mia amiko kaj kunlaboristo Franko Gee, kiu estas Ĉina Okcidentulo. Estas mia unua vojaĝo al Meksiko.

Ni prenas la flugmaŝinon el Vankuvero en Kanado kaj haltas en Kalgario en la provinco Alberto. Poste, ni flugas al la flughaveno en Kankuno, Meksiko.

Ĉe la Kankuna flughaveno, la buso de la Klubo Med atendas nin. Ni prenas la buson al la Klubo Med, granda ludejo kaj vizitejo. Mi sentas la aeron pli humida kaj varma.

La ĉambro estas Opera 15 apud la blanksabla marbordo, kie estas iomete roka tie. La palmoj estas ĉieaj. La ĝardenistoj estas malaltaj ge-Meksikanoj, kiuj aspektas indiĝenaj, eble de Majaa sango. Kelkaj Meksikanoj diras, ke ni du estas Meksikanoj, sed eble ili scias, ke ni estas Azianoj. Plejparte da vizitantoj estas junaj blankaj Eŭropanoj kaj Usonanoj. Kelke da vizitantoj estas mezaĝuloj. Malmulte da vizitantoj estas Azianoj ĉar eble aliaj el ili estas en aliaj hoteloj. La Klubo Med estas Eŭropa firmao kun internacia stabo.

La Klubo Med troviĝas en la Hotelzono, kie multaj hoteloj enlinie staras laŭ la ĉefa vojo. La apuda hotelo estas rozkolora. Estas kelkaj pajltegmentaj kabanoj sur la marbordo, kiujn la Meksikanoj nomas "palapas".

La manĝoj matenaj, tagaj, kaj vesperaj estas grandaj bufedoj, en kiuj unufoje mi provas ranajn krurojn. La manĝaĵoj estas tre variaj kaj ravaj. Mi plenigas mian stomakon maksimume. Dum unu manĝo, ni sidas kun mezaĝa blanka policano el Novjorkurbo. Li sonas melankolia pro laboro eble. Estas bone, ke li elektas iri al Meksiko.

Ĉiutage estas sportoj por ni. Ni provas veli, sed la boato kelkfoje falas. Ni provas marplonĝi kun skuboaparato. Estas timige. Ni altrapide akvoskias apud marĉejo kun krokodiloj. Mi perdas unu lenson el mia paro da kontaktlensoj. Ni provas ankaŭ ventsurfadon. Mi kaj la surftabulo iras tro for de la marbordo, ke la sunbrunigita Izraela instruisto devas tiregi min revenante al la sekura zono per motorboato. El la sportoj, mia preferata estas snorkeli kaj do mi povas vidi la biologion en la akvo, la buntajn fiŝojn, koralojn, kaj plantojn. La sablo ĉe la sportzono estas pulvora kaj blanka, ne roka. La Karibea akvo estas lazura kaj varma por bani.

Ni vidas kaj salutas blankan mezaĝan Kanadaninon, tute solan, kiu faras nenion ĉiutage, sed legi libron sur la sablo. Estas bone por ŝi.

Dum ni marŝas laŭ la marbordo hotelon al hotelo, ni vidas neston da keloniaj ovoj elkoviĝi en la sablo. La keloniidoj iras al la akvo.

Estas multaj grandaj igvanoj sur rokaj lokoj. Mi fotas ilin.

Ni partoprenas ekskursojn ekster la Klubo Med. La 14an de Septembro, ni ekskursas al Tulumo, Majaa templosituo. Ĝi staras sur alta klifo apud la marbordo, ŝajnante ekstermonda. Ni vizitas aliajn ruinojn laŭ la marbordo.

Poste, ni iras al Xel-Ha (Ŝel-Ha), korala naĝejo, kie ni snorkelas. Estas buntaj fiŝoj. La akvo varmas.

La 15an de Septembro, ni vizitas la urbon de Kankuno, la "Poto da Serpentoj" en la Majaa lingvo. Ni iras al moderna butikaro. Ni vizitas la bazarojn ekstere. Mi aĉetas tradician kovrilon multekoste por donaco al mia patrino kaj mi aĉetas skulptojn kaj aliajn objektojn por mi. La komizoj estas agresemaj. Unu el ili, mestizo, minacas min, dirante, "Mi mortigu vin se vi aĉetos el alia". Mi ne scias ĉu li estas serioza aŭ humura.

Antaŭ unu ekskurso, kiam oni eniras buson, Eŭropa multlingva gvidantino aŭdas onian nomon. Mi diras je "Med-ra-no" kaj ŝi ripetas mian nomon per la ĝusta Hispana prononco de "Me-dra-no". Estas iom strange.

Dum la Tago de la Ekvinokso, ni prenas etan flugmaŝinon al Ĉiĉen-Itza, la fama loko de antikva Majaa piramido en la centro de la tropika ĝangalo. Estas la Piramido de la Kukulkano. Ekzistas ankaŭ antikva observatorio. Aliloke, ekzistas konstruaĵo, kiu nomiĝas "La Monaĥinejo" ĉar, laŭ pratempaj Hispanoj, ĝiaj multaj ĉambretoj similas al monaĥinejo.

Oni supozas, ke tiun tagon ombro de serpento irus suben laŭ la ŝtuparo de la Piramido de la Kukulkano. Sed tiun tagon estas nube kaj la ĉielo estas griza. La Kukulkano estas la Birdserpenta Dio.

Ĉirkaŭ la situo, mi aŭdas surbendigitajn eksplikojn laŭte per la Hispana kaj la Majaa. Nia turisma gvidanto estas Majao kaj persone eksplikas per la Angla pri la ĉirkaŭaĵojn. En muzeo, mi aĉetas feltan afiŝon kun Majaaj glifoj pri mia naskiĝdato je la Majaa kalendaro. La glifojn komputilo skribas.

Ĉe la Klubo Med, la noktoj estas festoj. Oni dancu kaj ludu. Estas organizitaj ludoj, kiujn hotelaj ludestroj kuraĝigas al vizitantoj partopreni. Mi ne ŝatas unuafoje, sed pli malfrue partoprenas.

Dumnokte, mi preferas marŝi laŭ la marbordo sub la nigra ĉielo, aŭdante la molajn ondetojn de la maro, kiam estas preskaŭ neniu ekstere. Estas stranga alimonda sento.

Mi renkontas virinojn. Unu el ili estas multlingva blonda Svisgermanino, kiu ŝatas dumnokte danci sur la sabloj, kaj la alia estas svelta Japanino, kiu ŝatas rideti. Franko estas tro timema pri tiaj aferoj.

Kiel memoraĵojn, mi aĉetas librojn el la kluba vendejo. Estas Majaa Gramatiko de Alfred M. Tozzer kaj Skiza Vortaro de Majaaj Glifoj de William Gates. Apud la sabloj, Usonano vidas min legantan la librojn kaj diras, ke "kia profunda" mi estas.

Kopirajto © 2007 de Victor Medrano
Tags:

Indonezio de Viktoro
Kastelo Verda
vesperto
[eo] Tiu ĉi rakonto estas pri mia vojaĝo al Bali-insulo en Indonezio dum tri semajnoj en Februaro kaj Marto de la jaro 1999. Mi vojaĝas tute sole. Estas mia unua vojaĝo al Indonezio.

Mi prenas flugmaŝinon el Vankuvero en Kanado al Singapuro. Singapuron, kiu estas ĝardena kosmopolita urbo kun bonaj manĝaĵoj, mi admiras dum tri tagoj. La trinkaĵo rozlakto, kiu ĉi tie nomiĝas "bandung", tre plaĉas al mi. La Malajziaj desertoj, kiel glaciaj ŝiraĵoj kun faboj aŭ kun durianfrukto aŭ kun ruĝaj-verdaj rizpastaj gutetoj, tre plaĉas al mi. Ankaŭ la rava Malajzia spicita supo plaĉas al mi. Ankaŭ la kareaj loligoj en varmega metala poto kun blanka rizo estas ravaj. La hotelĉambra televido amuzas min. Mi ŝatas multlingvan Singapuron. Poste, mi flugas al Bali-insulo en Indonezio.

El la Balia flughaveno, mi taksias al mia hotelo, Holiday Inn Balihai, apud Tuban-plaĝo en la vilaĝo de Kuta, kiu troviĝas en la suda parto de la insulo. La plaĝo tie ĉi estas bona, sed ne estas tiel bona kiel en la vilaĝo de Nusa Dua, kiu troviĝas pli sude ol Kuta.

La indiĝena lingvo sur Balio estas la Balia, kiu estas Aŭstronezia lingvo kiel la Indonezia, la nacia lingvo. Ankaŭ mia gepatra lingvo, la Tagaloga aŭ la Filipina, estas Aŭstronezia lingvo. Ankaŭ la Havaja kaj la Samoa estas Aŭstroneziaj lingvoj. La Indonezia tre similas al la Malajzia, ankaŭ kiu estas Aŭstronezia lingvo. Ĉiuj Balianoj lernas la Indonezian en lernejo. Aliaj Indonezianoj el aliaj insuloj venas al Balio por vivi, tiel ke la Indonezia lingvo gravas por interkomuniki. Aldonendas, ke ĉar ĉi tiu insulo estas turisma loko, la loka eduksistemo apogas la lernadon de la Angla. Mi aŭdas ĉi tie Balianoj, kiuj parolas ankaŭ la Japanan. Multaj Aŭstralianoj kaj Japanoj vizitas Balion.

Ĉe mia hotelo, ĉiutage mi manĝas preskaŭ tute sole en la hotelrestoracio. Mia preferata estas la ĉumi-ĉumi-o, kiu estas kareaj loligoj en varmega argila poto kun blanka rizo. Unuokaze post manĝo, mi petas la fakturon Anglalingve per "bill" kaj la Indonezia kelnero demandas min ĉu mi volas bieron (Angle "beer" kaj Indonezie "bir"). Unuafoje, mi ne scias ĉu mi devas aldoni trinkmonon post la prezo aŭ ĝi inkluzivas. Mi demandas Franclingve alian turiston, mezaĝan Francon, pri tio kaj li diras al mi, ke estas ne devige. La prezo estas inkluziva. Mi timas embarason.

Mi pasigas la tempon apud la naĝejo kaj la plaĝo. Ĉi tie oni povas mendi freŝan kokoson en la verda ŝelo. Tion mi faras fojfoje, sed malfeliĉe ili havas malmulton da blanka karno. Mi renkontas junan trinkservanton, kiu nomiĝas Made Budi Artawan, kiu parolas la Anglan relative bone. Pli malfrue, li enkondukas min al la vilaĝo de Kuta ekster la hotelo. Li diras al mi, ke aliaj hotelvizitantoj donis al li muzikdiskojn kaj aliajn objektojn. Ni iras al moderna butikaro. Mi iras al la librovendejo kaj serĉas libron pri la Balia lingvo, sed estas nenio. Preskaŭ ĉiuj libroj estas en la Indonezia. (Ekzistas kelkaj Anglalingvaj libroj por turistoj.) Tiam ĉi, mi interesiĝas multe pri la Balia ĉar ĝi havas ekzotikan antikvan alfabeton, sed mi malpli interesiĝas pri la Indonezia ĉar ĝi skribiĝas per la Roma alfabeto. Tamen, kiam mi revenos al Kanado, mi ekbruligos mian intereson pri la Indonezia.

Revenante al la hotelo, Budi kaj mi vidas fruktvendejon kun oldulino, kiu vendas la fruktojn "salak" aŭ serpentfruktojn. Ili tiel nomiĝas ĉar ili havas haŭton kiel skvaman brunan serpenton. Mi aĉetas unu sakon da ili. Dum la mona interŝanĝo, mi iom nervoziĝas kaj pensas, ke io estas miskalkulita. Sed eble mi malpravas. Mi ne alkutimiĝas al la Indonezia mono. Poste, ni iras al trinkejo kaj mi havas avokadan trinkon. Budi avertas min pri la alta kolesterolnivelo de la avokado. Poste, mi revenas al la hotelo. Kaj Budi revenas hejmen. Li diras al mi, ke kiam mi revenos al Balio, mi kunportu mian amikinon.

Ĉe la hotelo, mi malstreĉas min. La hotelĉambra televido montras multlingvajn fremdajn programojn por la gastoj.

Mi fojfoje uzas Interretbutikon en la vilaĝa butikaro. Pli malfrue, la Interretbutiko de mia hotelo establiĝas. Tie ĉi, mi renkontas mezaĝan Indonezian komizon, komputiliston, kiu volas, ke mi kontaktu lin kiam mi revenos al Kanado pri ebla okupado kaj migrado por li. Mi kompatas.

Iuj tagoj ĉirkaŭ la hotelo, kelkaj Indonezianoj ĉasas min pro vendi lignajn varojn, kiel primitivajn statuojn de indiĝenaj homoj. Kelkaj el ili estas junaj, eble dekkelkjaraĝaj. Fojfoje, ili kriegas je "Kanado! Kanado!" al mi ĉar mi antaŭe prezentis min, kiel Kanadanon. Unu el ili havas ruĝan-blondan hararon, sed brunan haŭton. Mi scias, ke tiu kondiĉo estas natura inter kelkaj Malajo-Polinezianoj. Kelkaj gevendistoj estas mezaĝaj virinoj, kiuj estas tre agresemaj pri vendi kaj finfine konvinkas min aĉeti la brunajn statuojn, kiuj eble estas magiaj. Ĉe la plaĝo dum stranga horo, iu junulo konvinkas min aĉeti oleopentraĵojn, kiujn mi ne tro ŝatas ĉar ili estas de la Okcidenta stilo. Tamen, mi kompatas.

En la hotelvendejo, mi traserĉas la varojn. La Indonezia komizino parolas al mi pri religio, specife pri Budaismo. Ŝi konvinkas min aĉeti tablomatojn por donaco al mia patrino, kiu antaŭpetis ilin de mi. Pli malfrue, en la vilaĝa bazaro, mi trovas pli belajn similaĵojn malpli kostajn. En la bazaro, mi aĉetas primitivajn pistilon kaj pistujeton por donaco al mia najbaro, mia frato, kiu antaŭpetis ilin de mi. Por mia unujaraĝa nevino, mi aĉetas brilkoloran batikan kostumon. Mi aĉetas aliajn objektojn por miaj aliaj familianoj en Kanado kaj magian statuon por mia Ĉina intelekta amiko Donaldo en Kanado. Mi aĉetas metalan sonorilon kaj aliajn memoraĵojn por mi mem.

Mi partoprenas ekskursojn al aliaj lokoj sur Balio. Mi vizitas la Balian Birdan Parkon, kiu havas multajn birdojn kaj aliajn bestojn, kiel reptiliojn. Mi fotas florojn, kiuj nomiĝas "Birdoj de Paradizo". Ili estas plejparte brilruĝaj kun flavaj partoj.

Mi rigardas la sunsubiron apud Tanah Lot, antikva Hindua templo sur insuleto tre proksime de la plaĝo. Tie ĉi, junulo, kiu nomiĝas Wayan kaj vendas poŝtkartojn, ŝatas amikiĝi kun fremduloj, kiel kun mi.

Poste, mi piedvagas tra la grandioza Hindua templosituo de Besakih sub pluvo. Besakih troviĝas sur alta grundo. Ĉe la norda parto de la insulo, mi vizitas la plaĝon de Lovina, kie la sabloj estas nigraj pro vulkanismo. Mi iras al la arta vilaĝo Ubud, kie ekzistas bazaro plena da indiĝenaj artoj. La vojoj, kiujn la buso trairas kaj zigzagetas, estas montaraj, kio fojfoje naŭzigas min. Mi vidas terasajn rizkampojn ĉie. Mi vidas belajn virinojn portantajn objektojn sur siaj kapoj. Eble la objektoj estas korboj aŭ potoj aŭ aliaj. Mi rigardas tradiciajn dancojn en teatro. Mi vidas multajn bestojn, kiel timigajn vespertojn kaj petolajn simiojn.

Mi decidas, ke kiam mi revenos al Balio, mi loĝos en la vilaĝo Ubud kaj troviĝos inter artistoj.

Kopirajto © 2007 de Victor Medrano
Tags:

Hajkoj | Haiku
Kastelo Verda
vesperto
[eo][en]

la drako kaŝas
en subtera kaverno
la brilan lunon

(the dragon hides
in an underground cave
the shining moon)

flosanta urbo
inter la blankaj nuboj
kamparo sube

(a floating city
among the white clouds
fields below)

je la krepusko
piedspuroj riveren
altaj bambuoj

(at twilight
footprints riverbound
tall bamboos)

la tondro frapas
super purpuraj montoj
tremanta vito

(the thunder strikes
above purple mountains
a trembling vine)

Aperas tie
du sunoj en la ĉiel'--
brila tagmezo.

(Appear there
two suns in the sky--
bright noon.).

Malnova libro
polviĝas, malaperas:
verdaj folioj.

(Old book
turns-to-dust, disappears:
green leaves.)

La ora luno
supreniras ĝentile--
anaso kvakas.

(The golden moon
ascends gently--
duck quacks.)

Blanka cigneto
flotas serene tie--
la kalma akvo.

(White swanlet
floats serenely there--
the calm water.)

Verda insulo,
marbordaj kokosarboj--
ondoj ritmas.

(Green island,
seaside coconut-trees--
waves rhythm.)

Maje Greklandon--
tiuj antikvaj temploj
nun atendas min.

(In May, Greece--
those antique temples
now await me.)

La kafejo en
la centro de Parizo:
taso en mano.

(The café at
the center of Paris:
cup in hand.)

Teo en taso--
ia tropika herbo
de fora lando.

(Tea in cup--
some-kind-of tropical herb
from faraway land.)

Sviseskaj montoj
for de la plaĉa domo--
malvarma vento.

(Swiss-like mountains
far from the pleasant house--
cold wind.)

Malnovaj libroj
en la biblioteko--
tiu kastelo.

(Old books
in the library--
that castle.)

Lingvoj en Filipinoj
Kastelo Verda
vesperto

Persista adreso: purl.oclc.org/net/filipino


My Tagalog Spiel
Kastelo Verda
vesperto
[tl][en]

"Hindî kaalamán kundî imahinasyón
ang tunay na sagisag ng intelihénsiyá"
ang sabi ni Albert Einstein.

My Spiel

Tagalog is my native tongue from a land of coconut trees and woven baskets, the Philippines. There are lots of resources nowadays to learn it. See below the section on Recommended Resources for good dictionaries.

A good guideline on orthography and grammar is given in Apendiks V or page 167 of [ATIE] in Tagalog. It tells of how to aesthetically spell words borrowed from Spanish and English. Examples:

kongklusyon
konggresman
iskwad
nyutral
blakbord
drayber
detatsment
tsekpoynt
pridyider
satelayt
anawnser
etc.

In the Wish List are also books for sale available online; it is not meant to be an exhaustive list and I will update this once in a while.

My Notes

I wrote a history and grammar description of Tagalog using Esperanto as the metalanguage. If you can read Esperanto, then this essay is useful for you. It is called "Lingvoj en Filipinoj" (Languages in the Philippines).

Recommended Resources

[ALMA] Almario, Virgilio S. UP Diksiyonaryong Filipino. Philippines: Anvil Publishing Inc., 2001.

[ATIE] Atienza, Monico M. Kilusang Pambansa-Demokratiko sa Wika. Lunsod Quezon, Pilipinas: UP Sentro ng Wikang Filipino, 1992.

[ENRI] Enriquez, Maria Rosario & M. Jacobo Enriquez. New Handy English Webster's Dictionary: English-Tagalog Tagalog-English. Philippines: Philippine Book Company, 1986.

Wish List

Amazon has many books. You can search for yourself using the key phrase 'Tagalog grammar'.

Learn Online

Tagalog Seasite is where comprehensive lessons about Tagalog are found. It is an award-winning site. In Christopher Sundita's Salitâ Blog, he explains Tagalog verbs with a historical perspective.