?

Log in

No account? Create an account

Universitato de Vesperto

ĉe Lulu-insulo sur Fraser-rivero. Esperanto ekde 1887.


Aŭstronezia Dissemiĝo
Kastelo Verda
vesperto

[eo]

La nacia lingvo de Filipinoj, la Tagaloga (Filipina), apartenas al la Malajo-Polinezia subfamilio de la Aŭstronezia lingvofamilio. 'Aŭstronezio' signifas Sudajn Insulojn. La Aŭstronezia dissemiĝo komenciĝis ĉirkaŭ 4000 a.K., kiam kelkaj koloniistoj kun ekonomio agrikultura translokiĝis el la Azia ĉeftereno tra la Formosa Markolo al Tajvano. Ili parolis la lingvon 'Proto-Aŭstronezian' (PAN). Ĉirkaŭ 3000 a.K., la koloniistoj atingis la insularon Filipinan. Ĉirkaŭ 2500 a.K., ili disvastiĝis tra la insularo Indonezia suden al Timoro kaj okcidenten al Nov-Gvineo. Ĉirkaŭ 1200 a.K., ili dissemiĝis orienten al okcidenta Polinezio, sudorienten al la Fiĝiaj, Samoaj, Nov-Kaledoniaj, kaj Tongaj insuloj, samtempe okcidenten al Madagaskaro apud Afriko. Ĉirkaŭ 200 a.K., ili atingis centran Polinezion. Orientan Polinezion, inkluzive de Havajo kaj Pask-Insulo ('Rapa-Nui'), ili koloniis ĉirkaŭ 300-400 p.K., kaj Nov-Zelandon ĉirkaŭ 800 p.K. Tra la jarcentoj, ilia lingvo, PAN, evoluis al multmultaj variantoj.

La dissemiĝo tre imponis. La marveturistoj devis havi la sciencon signifan pri la steloj kaj la maroj pro siaj sukcesoj. Kompreneble, ilia kuirscienco estis bonega.

Pri la Aŭstroneziaj lingvidoj, ekzistas klaraj rilatoj:

EsperantoPANTajvanaTagalogaIndoneziaFiĝiaSamoaPask-Insula
orelocalingacalingataingatelingadalingatalingataringa
okulomacamacamatamatamatamatamata

Fonto: Bellwood, Peter. "The Austronesian Dispersal and the Origin of Languages". Scientific American, julio de 1991, p. 88-93.
Tags: ,