?

Log in

No account? Create an account

Universitato de Vesperto

ĉe Lulu-insulo sur Fraser-rivero. Esperanto ekde 1887.


La Angla
Kastelo Verda
vesperto
Multaj opinias, ke la Angla lingvo similas al la Portugala, sed kun multaj Ĝermanaj vortoj.  Fakte, la Angla estas ja Ĝermana lingvo kun multaj Grek-Latinaj vortoj, kutime pli ol 60%, sed, en scienco aŭ teknologio, pli ol 90%.

En Komputila Scienco, ekzistas vortoj kiel log in, byte, hardware, software, kaj aliaj, kiuj estas Ĝermanaj, sed se oni studas des pli altgrade, ju pli Grek-Latine oni legas.  En aliaj multaj sciencoj kaj matematikoj, la procento da la Grek-Latina pli grandas.
Tags:

Aktoro
Kastelo Verda
vesperto
Mi ĵus malkovris, ke la ĉefa aktoro, Ewan Gordon McGregor, en la filmo The Pillow Book estas la sama kiel en Star Wars.  Li rolas kiel Obi-Wan Kenobi.  Li staras je 1,75 metroj.  Li havas malhele blondan hararon.
Tags:

Sune
Kastelo Verda
vesperto
Ĉi tie estas sune hodiaŭ ĉe 19°C.  En Luksoro, Egiptujo, estas tre varme ĉe 40°C.
Tags: