?

Log in

No account? Create an account

Universitato de Vesperto

ĉe Lulu-insulo sur Fraser-rivero. Esperanto ekde 1887.


Ĉu Esperanto estas ne por ĉiuj?
Kastelo Verda
vesperto
Estas evidente, ke Esperanto taŭgas nur kelkajn personecojn kaj ne ĉiujn.  Tio ne signifas, ke Esperanto taŭgas tiun etnon, kaj ne alian etnon.  Temas pri la specifa persono, kiun ĝi taŭgas.
Tags: ,

Viena vetero
Kastelo Verda
vesperto
En Vieno, Aŭstrujo, somersunas ĉe 26,6°C kun humideco de 38%.
Tags:

Mia denaska kulturo, la strangulo
Kastelo Verda
vesperto
Dum la pasintaj du tagoj, mia familio havis el Filipinoj vizitantinon, kiu loĝas nun en provinco Alberto, Kanado.  Eble, ŝi estas preskaŭ mia generacio pli-malpli.  Ŝi nomiĝas Fátima, kiu havas patrinolinie Mindoro-katolikan kaj patrolinie Mindanao-muzulmanan heredaĵojn.  Tamen, ŝia iom ĉineca aspekto ne estas malofta inter filipinanoj.  Ŝi estis dum universitato la dormejanino de mia kuzino Kat.  Estas evidente, ke la Filipina kulturo, en kiu mi kreskis, nun pli kaj pli fremdiĝas al mi.  Mia denaska kulturo estas nun strangulo.  Tamen, multaj aspektoj restas same nun kiel antaŭ pli ol 33 jaroj.  Ekzemple, virinoj el ŝia ekonomia klaso ankoraŭ preferas legi anglalingvajn gazetojn kaj aliajn anglalingvajn literaturojn.
Tags:

AI
Kastelo Verda
vesperto
Mi ofte aŭdas voĉojn sen vizaĝoj.  Ili sonas kiel komponantoj de AI (Artefarita Inteligenteco), sed ili vere estas ne tro inteligentaj.  Ili estas ja maŝinaj...
Tags: ,

Artefarita inteligenteco
Kastelo Verda
vesperto

http://eo.wikipedia.org/wiki/Artefarita_inteligenteco

«Artefarita inteligenteco
[...], mallonge AI, estas kampo de informadiko. Ĝi studas la inteligentecon el teknika vidpunkto.

AI skizas, konstruas aŭ programas maŝinojn, kiuj havu ecojn de inteligenteco, kaj studas iliajn konduton kaj strukturon. Estas filozofia disputo, ĉu el la konduto de tiaj maŝinoj oni rajtas konkludi, ĉu kaj kiugrade aliaj inteligentaj estaĵoj baziĝas sur similaj strukturoj. Alan Turing proponis tiuteme sian faman teston, kiu juĝas inteligentecon nur laŭ la konduto (en konversacio aŭ intervjuo).»

Tags:

Verda Esperanto
Kastelo Verda
vesperto
Doktoro Zamenhof valorizis al tiu lingvo Esperanto la verdan koloron kaj neniun alian...
Tags:

Stokholma vetero, Riĉmonda vetero
Kastelo Verda
vesperto
En Stokholmo, Svedujo, plejparte sunas ĉe 21°C kun humideco ĉe 49%.  Sud-okcidente ventas po 14 km/h.

En Riĉmondo, B.K., Kanado, iom malvarmete pluvetas ĉe 14°C, humidas ĉe 82%, kaj oriente ventas po 21 km/h.
Tags: