?

Log in

No account? Create an account

Universitato de Vesperto

ĉe Lulu-insulo sur Fraser-rivero. Esperanto ekde 1887.


La Tera futuro, la Okcidenta planedo
Kastelo Verda
vesperto
Mi konjektas, ke la futuro de la Tero estos plejparte Okcidenta, kiel nuntempe.  Aliaj ne-Okcidentaj kulturoj aŭ pli asimiliĝos al Okcidentaj kulturoj aŭ periferiiĝos en plejparte Okcidenta mondo.  Tio signifas, ke estos pli da sama.  Eble, kelkaj aspektoj de ne-Okcidentaj kulturoj populariĝos, kiel kred-sistemoj kaj tiel plu, sed aliaj ĉefaj aspektoj de la monda kulturo estos plejparte Okcidentaj.

La konjekto pri futura mondo regata de ne-Okcidenta kulturo, kiel ekzemple de Ĉinujo, estas la kvazaŭseksa fantazio de la blanka viro.  Li fantazias esti dominota de iu Orienta virino.  Eble, alia povo anstataŭ Ĉinujo plifortiĝos, kiel Barato, sed tiu kulturo estos plejparte Okcidentaspekta.

Ĉiuokaze, eble la koncepto "Okcidenta" sinonimas al "Hind-eŭropa" (anglalingve, "Indo-European").  La mondo estos, kaj restos, plejparte "Hind-eŭropa".  The Earth will be, as it is now, mainly an Indo-European planet.


Tags:

Lulu-insula vetero
Kastelo Verda
vesperto
Estas pli varmete hodiaŭ ĉe Lulu-insulo sur Fraser-rivero ĉe 19°C.  Parte nubas.  Humidas ĉe 64%.  Nord-okcidente ventas po 11 km/h.
Tags: