August 28th, 2009

Kastelo Verda

Tanajura

 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Tanajura

«

kuirarto>Brazila kuirarto.

Tanajura /tana'ĵura/ estas plado farita de frititaj aŭ bakitaj formikoj. Popola plado, ĉefe al infanoj. En Brazilo estas kelkaj specoj da manĝeblaj formikoj. Oni povas manĝi ĝin bakitaj aŭ eĉ krudaj sen salo. Oni povas akompani ĝin per kasavo kaj pingo. Ankaŭ estas en Amazonio karnmanĝantaj formikoj tre grandaj, kiuj estas pli bonaj kuiritaj kun pipro.

»

Kastelo Verda

Medo

http://eo.wikipedia.org/wiki/Medo

«Medo (ruse: медовуха; norvege: Mjød) estas malforta alkohola fermentita trinkaĵo, kiun oni trinkas ĉefe en Orienta Eŭropo (Ruslando, Pollando, Ukrainio) kaj antaŭe ankaŭ en Skandinavio.  Ĝi estas fermentita mielo, kiun oni dilutas per sukera akvo. La trinkaĵo havas flavecan koloron kaj enhavas malmulton da alkoholo. Oni trinkas ĝin dum ĉetablaj festoj kaj ankaŭ dum vintraj jarmarkoj

Kastelo Verda

Astrala korpo

http://eo.wikipedia.org/wiki/Astrala_korpo

«Astrala korpo estas koncepto de kelkaj mistikaj penslineoj aŭ skoloj, paralela al tio de perispirito. Laŭ kelkaj homoj, astrala estas sinonimo anima, nemateria. Ĉio astrala havas pli maldensan kaj pli rapidan vibradon ol la materia.  Post la morto la animo, la spirito aŭ la konscio simple ne malaperus sed transformiĝus en delikata, etera korpo kiu portus ies personecon kaj al la morto de la fizika korpo postvivus. La astrala korpo respegulas la emociojn, sentojn, subkonscion, pensojn, imagojn kaj revojn

Kastelo Verda

Perispirito

http://eo.wikipedia.org/wiki/Perispirito

«Perispirito, laŭ Spiritismo, estas ligilo altenanta la animo al la korpo; meza principo inter la materio kaj spirito; duonmateria envolvaĵo de la spirito. Kiam la animo estas kunigita kun la korpo, dum la vivo, ĝi havas duoblan envolvaĵon: unu estas peza, maldelikata kaj detruebla, kiu estas la korpo; la dua, fluideca, malpeza, nedetruebla, nomata perispirito.

Estas do en la homo tri esencaj partoj: 1.e la animoSpirito, la inteligenta principo, kie loĝas la penso, la volo kaj la morala sento; 2.e la korpo, materia envolvaĵo, kiu metas la Spiriton en rilatoj kun la ekstera mondo; 3.e la perispirito, fluideca, malpeza envolvaĵo, kiu funkcias kiel ligilo inter la Spirito kaj la korpo.

Per helpo de sia perispirito la Spirito agadis sur sian vivantan korpon; ĝi estas ankoraŭ per tiu sama fluido, ke li manifestiĝas kaj agadas sur inertan materion, produktas bruojn, movas tablojn kaj aliajn objektojn, kiujn ili levas, renversas aŭ transportas. Tiu fenomeno havas nenion surprizigan, se oni konsideras, ke inter ni la plej potencaj motoroj troviĝas en la maldensaj kaj eĉ nepeseblaj fluidoj, kiel la aero, la vaporo, la elektro. Ĝi estas ankaŭ per helpo de sia perispirito, ke la Spirito igas la mediumojn skribi, desegni au paroli. Ne havante mem tuŝeblan korpon por materie agi, kiam li volas manifestiĝi, la Spirito uzas la korpon de mediumo, kies organojn li prunteprenas kaj uzas kvazaŭ ili estus lia propra korpo; ĉi tion li faras per la fluideca emanaĵo, kiun li verŝas sur ĝin.»



Kastelo Verda

Centraj pensoj de Budhismo


http://eo.wikipedia.org/wiki/Budhismo

«

La plej centraj pensoj de la budhismo estas la kvar noblaj veroj:

  1. La vero pri la nekontentigo (palie dukkha, sanskrite duhkha); tiu koncepto inkluzivas suferon, sed estas pli vasta.
  2. La vero pri la kaŭzo de la nekontentigo, nome la triobla deziro aŭ soifo: plezurosoifo, iĝosoifo, neniiĝosoifo.
  3. La vero pri la fino de la nekontentigo, nome la fino de ties kaŭzo.
  4. La vero pri la vojo al la fino de la nekontentigo, nome la nobla okera vojo:
    1. ĝusta rigardado,
    2. ĝusta pensado,
    3. ĝusta parolado,
    4. ĝusta agado,
    5. ĝusta vivtenado,
    6. ĝusta strebado,
    7. ĝusta atentado
    8. ĝusta koncentrado.

»


Mi preferas la vorton "Budaismo" anstataŭ "Budhismo".  Ambaŭ estas ĝustaj.