?

Log in

No account? Create an account

Universitato de Vesperto

ĉe Lulu-insulo sur Fraser-rivero. Esperanto ekde 1887.


Sikismo (Sikhism)
Kastelo Verda
vesperto
http://eo.wikipedia.org/wiki/Sikhismo
«

Sikismo (aŭ evitinde siĥismo) estas unudia religio fondita en la 16-a jarcento en Hindio, en Panĝabo.

La panĝaba vorto sikh signifas disĉiplon. Siko estas tiu, kiu kredas je unu dio kaj je la instruoj de la dek majstroj, tenitaj en la sankta libro de sikismo, Guru Granth Sahib.

Siatempe budaismo kaj ĝajnismo estis inspiritaj de religiaj kaj socia ideoj el la prahindua etoso. Sikismo estas pli nova kaj influita de islamo, iom sinkretisme. Sikismaj kredoj koincidas kun islamo, ekzemple unudiismo, aŭ kun hinduismo, ekzemple pri devoteco (bhakti). Tamen, ĝi ne estas nur mikso de du antaŭaj religioj sed io nova. Sikoj kredas, ke nova dia revelacio igas ĝin prava.
 

Historio

Guru Nanak (1469-1539) estis la fondinto de sikismo, la unua el la dek majstroj de tiu religio. Antaŭ sia morto, li nomumis novan majstron. La lasta kaj deka en la sinsekvo de majstroj, nome Guru Gobind Singh (1666-1708), komencis la ceremonion de sika bapto en 1699, tiel apartigante la sikojn. La unuaj baptitaj sikoj, la kvin amatoj (Panj Pyare) tiam baptis la majstron. Tiel la estro agnoskis la ĉefecon de la komunumo (khalsa).

Iom antaŭ sia morto, la majstro ordonis, ke la sankta libro de sikismo Guru Granth Sahib, estu la spirita aŭtoritato kaj la malspiritan aŭtoritaton havu la sika komunumo (Khalsa Panth). La libron kompilis kaj eldonis la kvina majstro Guru Arjun en 1604. En historio, malmultaj sanktaj libroj estas kompilataj de la kredofondintoj mem. Ĝi estas verkita en panĝaba lingvo kun partoj en bhojpuri kaj urduo.
 

Doktrino kaj moroj

 

Fundamenta doktino

La doktrino de Nanako prezentas sin kiel simplan. La kerna koncepto, kiu koherigas sikismon, estas la rego de ununura dio, kreinto. Nanako nomis tiun dion la "vera nomo", por eviti jam konatajn terminojn pri dio. Li predikis, ke la vera nomo, kvankam multmaniere kaj multloke aperanta, estas eterne unu, ĉiorega kaj ĉiopova dio, transmonda kaj ĉimonda, kreanto kaj detruanto.


Nanako ankaŭ kredis je maya. Kvankam li taksis materiaĵojn realaj kaj esprimoj de la vero de Dio, ili emas konstrui "muron el malvero" ĉirkaŭ tiuj vivantaj en la malspirita sfero de materiaj deziroj. Tio malebligas al ili vidi la veran dion, kiu kreis materion kiel vualon ĉirkaŭ si, tiel ke spiritaj mensuloj, liberaj je deziro, kapablas ĝin travidi.

Mondo estas ekanalize reala ĉar maya sensebligas ĝin, sed finanalize estas malreala ĉar nur dio estas vere reala. Nanako konservis la hinduan instruon pri reenkarniĝo kaj karmo, kaj predikis ne daŭrigi pro egoismo kaj frandemo la ciklon de reenkarniĝo, kiu apartigas de dio.

Oni pensu pri dio, kaj senĉese ripetu ties nomon (Nama Japam), tiel unuiĝonte al li. Savo ne estas eniro en Paradizon post Fina Juĝo, sed unuiĝo kaj ensorbiĝo en dion, la veran nomon.

 

Nomoj

La dua nomo Singh, kiu signifas virleonon, estas tipa ĉe sikoj, kvankam ne ĉiu Singh estas siko. Sikinoj uzas la familinomon Kaur ("leonino"), sed plimulto da regnoj permesas nur la viran Singh. Ekster Hindio, por multaj sikoj ĝi iĝis familinomo:

  • akcidente pro oficistaj konfuzoj inter diversaj nomoj
  • intence por forgesigi familinomon de malalta kasto
  • intence kiel signon de sikeco.

 

Tualeto, vestaro

Sikaj viroj devas ankaŭ porti:

Siko neniam tondu sian hararon, por montri tutvivan serĉon de spiriteco kaj akcepton de diaj donacoj al homoj. La kombilo ordigas la hararon, signante ke oni ne nur akceptu la dian donon sed ankaŭ konservu ĝin. La pantalono simbolas ĉaston kaj unuedzinecon. La braceleto (kara) estas ligo al Dio, ja siko submetiĝu antaŭ neniu krom dio. Kaj per konstanta teno de armo ĉe si sikoj memorigas pri persekutoj kontraŭ sia religio kaj pri la devo defendi malpotenculojn. En moderna socio, tamen, poŝtranĉilo aŭ malgranda ponardo sufiĉas por konservi la simbolon.

Sikaj viroj ĉiam vestas turbanon sur sia longa hararo. La turbano estas malsama ol tiu de islamaj klerikoj.

»
 


Tags:

Ĝajnismo (Jainism)
Kastelo Verda
vesperto
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ĝajnismo
«

Ĝajnismo
estas barata religio, iom pli frua ol la budhismo; tiuj du religioj estas la solaj plu vivantaj el la multaj fruhistoriaj skoloj de la ŝramanismo, kiuj oponis la brahmanismon, kiu siavice poste evoluiĝis al la hinduismo. Tiu tamen estis dumtempe influita de la ĝajnismo, precipe pri la ideo de "ne-perforto" (ahimso); kiel ekzemple tia praktita de Mahatma Gandhi.

La Origino de Ĝajnismo

Kiel la fondinto de la ĝajnismo estas kutime rigardata Mahavira ("granda viro", sanskrite kaj prakrite Mahâvîra). Neniu certas precize kiam li vivis, sed la tradiciaj jaroj estas de -599 ĝis -517) -- pli aĝa samtempano de la Budho Gotama. Mahavira estas el la regiono Biharo, kaj li (same kiel Budho) atingis sian allumiĝon sidante sub arbo. Laŭ la ĝajnismo, Mahavira estas la tirthankara de nia epoko, la 24-a. Tirthankara estas la ĝajnisma koncepto plej proksima al la budhisma budho; la vorto "ĝajnismo" venas el la hinda vorto jaina, sekvanto de jîna, = la venkinto, kiu estas koncepto paralela al la budhisma arahanto.

Kelkaj religihistoriistoj opinias, ke ankaŭ antaŭa tirthankara (la 23-a do), Parŝva, eble vivis dum historia tempo, verŝajne en la 9-a jarcento a.K., kaj kolektis kaj kompilis tekstojn kaj tradiciojn pli antikvajn. Se vere, la ĝajnismo estus kelkajn jarcentojn pli aĝa ol la budhismo.

En la budhisma palilingva kanono - Tripitako - Mahavira aperas kiel konkurencanto sub la nomo Nigantha Nâthaputta, kaj estas tie forte kritikita.



Kredoj de Ĝajnismo

La ĝajnisma simbolo konsistas el svastiko kaj mano.

Pro alispeca karmo-doktrino, la ĝajnismo estas pli ekstrema ol la budhismo pri ne-perforto, kaj provas eviti perfortaĵojn ne nur intencajn sed ankaŭ ne-intencajn. La ĝajnismaj monaĥoj, male al la budhismaj, vivas ege asketisme kaj entuziasme suferigas sin mem. Anoj estas ofte vegetaraj. Kelkaj monaĥoj vestas maskon por ne enspiri insektojn kaj balaas antaŭ sia vojo. En ekstremaj kazoj, monaĥoj suicidas per nemanĝado.

Same kiel la budhismo, la ĝajnismo ekde la komenco evitis la uzon de la lingvo de la kleruloj, sanskrito; ĝia kanono estas verkita en unu el la prakritoj.

Laŭ la ĝajnisma kosmologio, la universo ne estas kreita; ĝi ĉiam ekzistis kaj ĉiam ekzistos, sed ĉiam ŝanĝiĝadas. Pro tio ne estas en ĝi iu Dio, tial oni nomas ĝi ateista, sed tute malsimilas al ordinaraj ateismo, ĉar ĝi ja kredas je senmorteco de animo, reenkorpoiĝo, ktp, iom simile al ia novplatonismo. Male al la ŝivaismanoj, kaj la budhismo, laŭ kiuj la mondo kaj la individuaj animoj estas nur iluzioj, la ĝajnismanoj kredas je la realeco de la substancoj, la materio, kaj, tute malsimila, la spirito. La unua kruda kaj neagiva, la alia ĝiva t.e. animeca, el kiu konsistas la animoj (atman) de tiuj de la plantoj ĝis la plej perfektaj. Tiuj animoj estas nedetrueblaj, individuaj, eternaj. Ĉiaj la formoj detrueblaj kaj malaperontaj plenumiĝadas per eterna nerezistebla forto, kiu estas la rezulto de la antaŭaj agoj de ĉiu estaĵo (Karmo). La animoj vestitaj de supraĵa ŝelo lente evoluas; Per siaj meritoj (Dharmo) (komparu : en kristianismo Sankta Spirito, en antikva Egipto la koncepto de Maat) ili maldikigas iom post iom tiun ŝelon, kaj pograde altiĝas de vegetalo al besteco, poste al la homeco, fina ia dia stato. Senbalasititaj el ĉia materio pere de meditado kaj asketismo (komparu kun la gnostikismo), la animoj iĝas la siddha-ojn kiuj, senlime multaj, interpenetriĝas (ne estas proprasenca Dio, ni memoru), kaj ekposedas la feliĉegon de Nirvano aŭ Mokŝa (=liberiĝo) en ia etera ejo.

Ĉirkaŭ ducent jarojn post Mahavira, la ĝajnismo splitiĝis en du skolojn: la pli liberala svetambara, "blanke vestitaj", kies monaĥoj vestis sin blanke kaj kiu akceptas ankaŭ monaĥinojn, kaj la pli konservema digambara, "ĉiele vestitaj", kie la monaĥoj konservis la kutimo de la praa ĝajnismo esti nudaj kaj kiu havas monaĥojn nur virajn.

La antikvaj helenaj filizofoj ekhavis konon pri ili, okaze de la konker-vajaĝoj de Aleksandro la Granda, ili estis de tiuj nomitaj la "Gymnosophistes" (=la nudaj saĝoj).

Kiel en Albigensismo la devoj de la laikoj estas malpli severaj ol tiuj de la monaĥoj, kiuj lastaj praktikas ekstreman asketismon.

  • La laikoj devas respekti 5 malpermesojn (klasike moralajn) kaj cetere: ne manĝi nokte, esti moderaj, ne sin dediĉi al ĉia senutila agado, mediti plurfoje en la tago, fasti almenaŭ po unu fojon semajne, doni almozojn.
  • La monaĥoj devas praktiki: paciencon, humilecon, rektanimecon, verdiron, memregon, asketismon, seksan abstinecon, senposedon, obeon. Ili devas elporti 22 korpajn aŭ spiritajn malagrablaĵojn, inter ili: malsato, soifo, la insektoj, la nudeco, la insultoj, la incitiĝo pro nekompreno.

En la ĝajnismo, same kiel en la budhismo, pro la idealo de ne-perforto jam frue multaj laikoj preferis vivteni sin per komercado, kaj ne devi rekte ekspluati vivantajn estaĵojn. Tial ili specialiĝis en intelektaj, monaj kaj komercaj profesioj, kio donis al ili, malgraŭ ilia malgranda nombro, grandan influon en la hinduja socio, kaj ofte riĉecon, iom simile al la judoj, sed ne pro elekstera persekuto sed deinterna moralaj malpermesoj. Ankoraŭ hodiaŭ, la ĝajnismanoj estas statistike superreprezentataj en la komerca vivo de Barato.
Pro ilia klero-tradicio kaj zorgemo, la plej fidindaj dokumentoj pri antikva historio de hindio estas ĝajnismaj, ankaŭ ĝajnismaj la plej malnovaj ĝis nun konservitaj hindaj manskribaĵoj.

 

La Ĝajna Universala Preĝo

Jen la baza preĝo, kiu la ĝajnismano diras ĉiutage. Ĉiujn bonajn laboron kaj eventon oni benu per ĉi tiu preĝado saluta.

Namo Arihantanam: Mi riverencas al la allumiĝintaj estaĵoj.
Namo Siddhanam: Mi riverencas al la liberiĝintaj animoj.
Namo Ayariyanam: Mi riverencas al la religiaj gvidantoj.
Namo Uvajjayanam: Mi riverencas al la religiaj instruistoj.
Namo Loe Savva Sahunam: Mi riverencas al ĉiuj asketoj en la mondo.

Eso Panch Namukkaro: Tiuj kvin riverencoj
Savva Pava Panasano: Povas detrui ĉiujn pekojn.
Mangalancha Savvesin: Inter la sanktaj ripetaĵoj
Padhamam Havai Mangalam: Ĉi tio estas la supera.

»

Tags:

Albigensismo (Albigensianism)
Kastelo Verda
vesperto


«

Albigensismo
(1000–1400) estis dualisma religia movado, kiu floris en kio nun estas suda Francio dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj, en la lando kaj epoko de la trobadoroj. La nomo venas el urbo Albi. La katolika eklezio kondamnis ĝin kiel kristanan herezon.

Albigensismo instruis, ke estas du dioj: unu bona dio, kiu kreis la spiritan mondon, kaj unu malbona dio, kiu kreis la materian mondon. Tial io ajn karna estas malbona: nasko, edziĝo, eĉ la sakramentoj. Ĝi instruis, ke la tero estas la infero, ke Jesuo ne estis Dio, ke milito kaj edziĝo estas malbonaj. Anoj praktikis fastegadon kaj volontan malriĉecon. Albigensismo estis la plej populara branĉo de pli larĝa religia movado, katarismo (de la greka, katharos, "pura"), rezulto de maniĥeisma influo en kristanismo. La katolika eklezio fondis la Inkvizicion, la ordenon de la dominikanoj kaj la rozarion por batali kontraŭ ĝi.
 

Doktrino

Albigensismo estis religio dualisma. Laŭ ĝi la universo estas lukto inter du dioj:

Ni estas animoj kreitaj de Dio, loĝintaj en la ĉielo, en paradizo, sed Satano trompis kaj kaptis nin, malliberiginte niajn animojn en korpojn karnajn, metinte nin en lian mondon, la teron, kiu en realo estas la infero. La materia mondo kreita de Satano estas nature korupta, tial homo, en korpo karna, estas nature pekema. Sed por liberigi nin el ĉi tiu infero, Dio sendis al ni Jesuon Kriston.

Jesuo Kristo ne estis Dio mem, sed kreito de Dio. Ĉar li estis perfekta, lia korpo estis ne karna, sed de ĉiela esenco, per kiu li eniris en la orelon de Maria. Liaj naskiĝo kaj suferado estis ŝajnaj kaj ne efektivaj. Li savas nin ne per siaj sango kaj suferado sur la kruco (kiuj estis falsaj), sed sole per siaj ekzemplo kaj instruo.

Nur la ĉielo (paradizo) kaj la tero (infero) ekzistas – ne ekzistas purgatorio. Se oni mortas en peko, oni vivos denove en alia korpo per la transmigrado de la animo; se oni mortas pura kaj sen peko, sia animo reiros al la ĉielo, sed sia korpo ne releviĝos. Ĉiu animo estos savita antaŭ la fino de la mondo.

Laŭ katolika doktrino, por komparo, Dio kreis la teron kaj la ĉielon, la materian kaj la spiritan. La materia mondo, por si mem, estas bona, ĉar ĝi estis kreita de Dio. Peko eniris la mondon ne per la naturo de la mondo, sed per la origina peko de Adamo, la unua homo, kiu ruinigis nian naturon. Satano estas ne dio, sed ribelanta anĝelo. La peko de Adamo kaj Satano ne estis de iliaj naturoj, sed de ago de la volo, de ilia fiereco, kiuj turnis sin kontraŭ Dio. Jesuo ne estas kreito, sed Dio mem, kaj lia korpo estas karna, lia suferado tre reala. Kiu mortas, ties animo iras al la infero, la purgatorio aŭ la paradizo, laŭ ties pekoj, kaj, je la fina tago de la mondo, Jesuo revenos por juĝi la mortintojn kaj la vivantojn, relevinte ĉiujn en karno.

 

Sakramento

Por forlavi la pekon de animo kaj certigi ĉielan postmorton, la albigensoj praktikis ne la katolikajn sakramentojn (kiuj estas koruptaj, ĉar ili uzas materiaĵojn – pano, vino, akvo, oleo, ktp), sed la novan sakramenton de konsoleco (latine, consolamentum) kaj, laŭ neceso, rekonsoleco (reconsolatio). La esenca rito estis la surmetado de manoj. Ĝi ofte estis ricevita sur la mortolito. La preparado por la sakramento estis tempo de studo kaj pentofarado. Infanoj ne povis ricevi la sakramenton.

 

Moralo

Inter la albigensoj estis du klasoj:

  • La perfektuloj, kiuj ricevis la konsolecon, per kiu ili estis purigitaj de ĉiu peko. Ili praktikis severan moralon: ĉar la karno estas malbona, ili ne manĝis viandon (escepte de fiŝo), ne edziĝis kaj evitis seksumadon kaj vivis malriĉe sen posedaĵoj. Ili fastis longe kaj severe, eĉ ĝis morto. Ili staris kontraŭ milito kaj mortpuno. La virinoj ne vojaĝis, kaj la viroj nur duope. La perfektuloj ankaŭ estis konataj kiel la bonaj homoj (france, les bons hommes). Ili estis ĉastaj, pacamaj kaj multe amataj. Kaj estis bruligotaj en la venontaj krucmilito kaj inkviziciado.
  • La kredantoj, la plimulto de albiganoj, kiuj ne ricevis la konsolecon. Ili edziĝis kaj militis, sed praktikis la Dekalogon kaj promesis ricevi la konsolecon iam antaŭ morto.

 

Organizo

La albigensoj estis regataj religie de episkopoj kaj diakonoj, kaj eble papo. Nur la perfektuloj povis esti episkopoj aŭ diakonoj.

 

Historio

 

1000

La deveno de albigensismo estas nekonata – ĝi subite aperis en suda Francio en la 11-a jarcento – sed la rito kaj doktrino estas strange similaj al iuj antikvaj herezoj de la eklezio, ekzemple gnostikismo.

Albigensismo aperis antaŭ 1022 en Okcitanio, kiu nune estas suda Francio, ĉirkaŭ Tuluzo, la centro de la herezo. Okcitanio tiam estis la ekonomia mastro de la okcidenta Mediteraneo kaj estis la plej riĉa, altkultura kaj avangarda regiono de la tiama Okcidento. Feŭdismo ekis malaperi. Religie, la popolo estis tre tolerema kaj la katolika pastraro diboĉa. La ĉefepiskopo de Narbono, diris la papo, havis monujon anstataŭ koro.

La disvastigado de albigensismo estis grada kaj paca: la anoj simple ĉesis iri al preĝejo kaj anstataŭe sekvis al unu el la centoj da perfektuloj. Ĝi ne estis herezo brua kaj ribelema, kiel protestantismo en la 16-a jarcento, sed kvieta kaj paca, kio trompis la Eklezion.

 

1100

Unue la katolika eklezio batalis kontraŭ la herezo per norma eklezia disciplino kaj predikado. Sed la herezo floris tiel, ke dum 1150–1200 ĝi estis organizita kiel kontraŭeklezio, kiu estis subtenata de la eta nobelaro. Laŭ Sankta Dominiko la predikantoj estis tro pompaj por influi homojn kontraŭ la bonaj homoj, kiuj vivis simple kaj malriĉe. Tial Dominiko kaj aliaj monaĥoj vivis kiel la perfektuloj, predikante kaj almozante. Sed eĉ tio ne turnis la koron de la plimulto de la herezuloj. Dominiko, forirante el Francio, avertis, "Nun ni instigos princojn kontraŭ vi kaj multegaj pereos." Bedaŭrinde li pravis. La herezo nun estis herezo de mil urboj kaj unu triono de la loĝantaro de suda Francio.

En 1194 la grafo de Tuluzo, Rajmondo la 6-a, decidis subteni la perfektulojn. Vidinte laman perfektulon kuŝanta en la strato, li diris, "Mi preferas esti ĉi tiu homo ol reĝo aŭ imperiestro." La papo Inocento la 3-a, ekskomunikis lin, sed vane, ĉar suda Francio estis tro tolerema. Rajmondo mortigis la senditon de la papo, ago rara antaŭ la Renesanco.

 

1200

Inocento fariĝinte konvinkita, ke milito estis neevitebla, petis la reĝon de Francio krucmiliti kontraŭ la herezaj princoj de la sudo. La batalo kontraŭ islamo nun turniĝis kontraŭ kristanaj herezuloj. La krucmilito daŭris dum 1209-1229 kaj fariĝis milito de politikaj ambicioj, grandaj masakroj, brulantaj perfektuloj kaj brulantaj vilaĝoj. En Béziers la tuta loĝantaro, albigensoj kaj katolikoj, estis mortigita de la glavo, eĉ tiuj, kiuj estis en la katedralo. "Mortigu ĉiujn. Dio konos siajn" estis la devizo.

En 1213 la milito turniĝis al la favoro de la katolikaj armeoj. La milito estis batalita kastelo post kastelo (ekzemple, la kastelo de Foix, kies bildo staras ĉe la kapo de la artikolo). En 1229 la reĝo fine venkis la sudon, savinte Francion kiel nacion kaj katolikismon kiel eklezion, kaj detruinte Langvedokon kaj Okcitanion kiel nacion kaj albiganismon kiel religion. Se la reĝo kaj papo malvenkis, la Okcidento estus ŝanĝiĝita profunde. Kvankam la katolika eklezio apenaŭ venkis, ĝi ja venkis. En la 16-a jarcento, ĝi ne povos venki kontraŭ protestantismo (kaj inverse), tial protestantismo travivas ĝis nia tempo, albigensismo ne.

Post la milito, la katolika eklezio fondis la Inkvizicion por tute elradikigi la herezon. La inkvizicio kontraŭ la albigensoj, kondukita de la dominikanoj, la ordeno de fratoj fondita de Sankta Dominiko, ne uzis torturon (kiel en la Renesanco), sed la leĝa procedo ne sufiĉe gardis la senkulpajn. La perfektulo estis brulita, kaj la kredanto perdis siajn posedaĵojn kaj devis porti flavan krucon sur sia vesto, dum la resto de sia vivo.

 

1300

Post tempo albigensismo grade velkis, malaperinte en la 14-a jarcento. La lasta katara perfektulo estis brulita en la kastelo de Villerouge-Termenès en la jaro 1321.


»

http://eo.wikipedia.org/wiki/Albigensismo

Tags:

Polpo
Kastelo Verda
vesperto

«
Polpo estas okbraka cefalopodo kiu loĝas en oceano. La brakoj havas po du vicoj da suĉiloj, per kiuj ili povas gustumi, sensi, grimpi kaj kapti predojn. La polpo estas relative inteligenta (duavice el marbestoj post delfeno) kaj ludema, malgraŭ tio ke ĝi havas mallongan vivon de proksimume du jaroj. Ĝia tuta korpo estas mola, krom beko komparebla al tiu de papago. La polpo kapablas ŝprucigi inkosimilan substancon (konsistanta el melanino) por kaŝi sin.
»

http://eo.wikipedia.org/wiki/Polpo

Tags:

Delfenoj
Kastelo Verda
vesperto
«

Delfenoj (Delphinidae) estas familio de maraj kaj riveraj mamuloj el la ordo cetacoj, subordo dentocetacoj. Al la familio apartenas 40 specioj. Delfenoj vivas en ĉiuj maroj.

La vorto delfeno venas de la malnovgreka vorto δελφίς [delFIS] («spirito de la maro»), eble derivita de la greka δελφὐς [delFUS] («utero»).

Delfenoj formas grupon kun kompleksa socia strukturo; ili kunlaboras por la ĉaso aŭ la reciproka defendo. Multaj eksperimentoj montris ilian grandan inteligentecon kaj interalie la kapablecon sin rekoni en spegulo kaj uzi ilojn. Ili havas kompleksan lingvon bazitan sur ultra-sonoj ne aŭdeblaj de homoj.

Estis multaj kazoj, kiam delfeno savis vivon de homo.

Estas notinde, ke narvalo, belugo kaj foceno kvankam similaj al delfenoj, ne apartenas al la sama familio.

»

http://eo.wikipedia.org/wiki/Delfeno


Tags:

Animismo
Kastelo Verda
vesperto


«

Animismo
(latine: anima) estas la kredo je ekzisto de animoj kaj spiritoj, precipe ke movaj malvivantaj objektoj aŭ naturaj fortoj havas animojn.

Laŭ la pli specifa signifo, animismo estas la kredo ke animojn enhavas ĉiuj aŭ multaj objektoj. Tiel, animojn havas bestoj, legomoj, kaj mineraloj, kaj la materialo de la objekto determinas tian kian animon ĝi havas. Ĉi tiaj religioj ofte ne precize distingas inter spirito kaj materio, kaj ĝenerale supozas ke ĉi unuigado de materio kaj spirito ludas gravan rolon en ĉiutaga vivo.

Krom la animoj de estaĵoj aŭ objektoj, ekzistas personiĝintaj animoj, dotitaj de intelekto, volo kaj emocioj similaj al tiuj de la homoj.

Laŭ la ĝenerala signifo, preskaŭ ĉiuj religioj estas bazitaj sur Animismo.

»

http://eo.wikipedia.org/wiki/Animismo