Viktor Medrano (vesperto) wrote,
Viktor Medrano
vesperto

Mia denaska kulturo, la strangulo

Dum la pasintaj du tagoj, mia familio havis el Filipinoj vizitantinon, kiu loĝas nun en provinco Alberto, Kanado.  Eble, ŝi estas preskaŭ mia generacio pli-malpli.  Ŝi nomiĝas Fátima, kiu havas patrinolinie Mindoro-katolikan kaj patrolinie Mindanao-muzulmanan heredaĵojn.  Tamen, ŝia iom ĉineca aspekto ne estas malofta inter filipinanoj.  Ŝi estis dum universitato la dormejanino de mia kuzino Kat.  Estas evidente, ke la Filipina kulturo, en kiu mi kreskis, nun pli kaj pli fremdiĝas al mi.  Mia denaska kulturo estas nun strangulo.  Tamen, multaj aspektoj restas same nun kiel antaŭ pli ol 33 jaroj.  Ekzemple, virinoj el ŝia ekonomia klaso ankoraŭ preferas legi anglalingvajn gazetojn kaj aliajn anglalingvajn literaturojn.
Tags: socio
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 0 comments