Viktor Medrano (vesperto) wrote,
Viktor Medrano
vesperto

Filipina Esperantisto

«
Filipina Esperantisto. Lando, kiu montras plej bone, ke la disvastigo de la Esperanto-movado dependas ĉefe de certaj personoj, estas la Filipinaj Insuloj. Estis armea ĥirurgisto d-ro H. W. Yemans, kiu fondis en julio 1907 la Filipinan Esperanto-Asocion (FEA) kaj eldonis en la sama monato "Philippines Esperanto Circular". Jam en aŭgusto ĝi fariĝis Filipina Esperantisto. Vol. 1.: aŭg. 1907 ĝis julio 1908, 12 kajeroj 4xIV+2xVIII+6xXII+236 p. Vol. 2.: aŭg. 1903 ĝis julio 1909, 7 kajeroj (11 n-roj.) 2xIV+136. Kiam Yemans post eksterlanda vojaĝo devis returni en la Usonan armeon, Filipina Esperantisto endormiĝis. Paul Tarnow.
»
http://eo.wikipedia.org/wiki/Filipina_Esperantisto

Viktoro:  Estis iom stranga la nomo "FEA" (Filipina Esperanto-Asocio) ĉar la vorto "fea" por hispanaparolantoj signifas "malbela".  Esperanto ne estas malbela.  Mi suspektas, ke tio estis sabotaĵo kontraŭ la Esperanto-movado ekde la jaro 1907.  La vorto "fea" en Esperanto estas adjektivo pri fabela homforma estaĵo kun magia povo.

Tags: conlang, pinoy, socio
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 0 comments