Viktor Medrano (vesperto) wrote,
Viktor Medrano
vesperto

Judismo

El Vikipedio

Judismo estas la religio asociita al la judoj. En nia tempo, la ĉefaj branĉoj de judismo estas:

Antaŭ 2000 jaroj, la tri ĉefaj branĉoj estis la Fariseoj, la Sadukeoj kaj la Esenoj, kiuj evoluis sub la dinastio de la Makabeoj. En la 1-a jarcento ankaŭ estis la malgranda sekto de la kristanoj. Laŭ tradicia vidpunkto, la nuntempa judismo devenas de la Fariseoj; tamen, la ligoj inter ili kaj la postaj talmudistoj estas nun ĝenerale rigardataj de historiistoj kiel obskuraj kaj nepruvitaj. La reformisma judismo ĝenerale vidas la bibliajn profetojn, kaj ne la talmudajn rabenojn, kiel la plej sekvindaj gvidantoj de la antikva judismo aŭ antaŭ-judismo. Restas ankaŭ kelkaj miloj da karaitoj, kiuj fojfoje identigas sin kiel sekvantoj de la Sadukeoj, kvankam ilia historia rilato kun ili restas neklara.

La kristanismo naskiĝis kiel ĉefe juda sekto en la unua jarcento; ĝi vidas Jesuon kiel filon de Dion, kaj sin mem kial kulminon de judismo. Mohameto, konsiderita de la islamanoj kiel la fina profeto, prezentis islamon kiel la kulminon de judismo kaj kristanismo. La judismo malakceptas ambaŭ vidpunktojn.

En antikva Israelo, la kulto de YHVH - tutverŝajne tondro-dio en liaj originoj - estis ekskluziva, sed ne necese postulis la ne-ekziston de aliaj dioj - dioj fremdaj kaj espereble malpli potencaj. Pli malfrue, eble post la babilona kaptoperiodo, la israela religio iĝis plene unudia, t.e., postulis la ne-eston de aliaj dioj. La nura Dio estis almenaŭ ekde tiam vidita kiel kreinto de la universo. La kredo je la senkorpeco de Dio establiĝis multe pli malfrue; unu el la ĉefaj kaj plej akraj disputoj inter Maimonides kaj aliaj rabenoj centriĝis sur ĝi. Maimonides, kiu estis forte influita de grekaj kaj arabaj filosofoj, defendis la senkorpecon de Dio, kaj kondamnis kredantojn je sia korpeco al la perdo de la ĉiama vivo. Aliaj ecoj de Dio - lia ĉiopovo, ĉionscio kaj ĉiaesto, ekzemple - establigis sin firme ankaŭ relative malfrue, kvankam ofte estas apogoj (kaj malapogoj) por la eventuale venkinta flanko en la Biblio mem.

Antikva judismo oferis bestojn al Dio en la granda Templo de Jerusalemo. Je la 9-a de avo en la jaro 70 post Kristo, Romio forbrulis la Templon por venki ribelon kontraŭ la imperio. Kun la detruo de la Templo, la Sadukea (sacerdota) partio tre malfortiĝis, kaj la rabenoj kaj sinagogoj kompare iom plifortiĝis. Ne ĉiuj sinagogoj sekvis rabenojn - fakte, preskaŭ ĉiuj sinagogoj trovitaj arkeologie jam estis indentigitaj kiel sinagogoj kiujn la rabenoj de la Talmudo konsideris heretikaj. Pro ĉi tiu kaj aliaj kialoj, multaj historiistoj kredas nun ke la rabenoj de la Talmudo estis verŝajne iom izolita frakcio, kiu akiris potencon sur granda nombro da sinagogoj kaj komunumoj nur post la etabliĝo de la Islamo, kaj la komencoj de oficialaj hierarkiaj rilatoj inter la islama ŝtato kaj la rabenoj.

Maimonides resumis la bazan kredon de la judismo tiel:

  1. Dio ekzistas
  2. Dio estas unu kaj unika
  3. Dio estas senkorpa
  4. Dio estas eterna
  5. Preĝu nur al Dio
  6. La vortoj de la profetoj estas veraj
  7. La plej granda profeto estis Moseo kaj liaj profetaĵoj estas veraj
  8. La Torao estis donita al Moseo
  9. La Torao estas neŝanĝebla
  10. Dio scias kaj kapablas ĉion
  11. Dio punas kaj rekompencas
  12. La Mesio venos kaj regnos
  13. La mortintoj releviĝos

Tradiciaj kristanoj kredas same, krom ke ili diras, ke la Mesio jam venis kiel Jesuo Kristo. Kristanismo ankaŭ aldonis la ideojn de la Triunuo kaj origina peko. La islamano kredas same, krom ke ili diras, ke Mohameto estas la Fina Profeto kaj liaj profetaĵoj – la Korano – estas veraj.

Rimarku ke, laŭ la tradicia rabena judismo (kaj, moderne, laŭ la ortodoksuloj kaj la konservativuloj), la Torao estas ne nur la kvin unuaj libroj ("ĥumaŝ") de la Biblio, sed ankaŭ ĉiuj talmudaj leĝoj ("buŝa Torao"); ankaŭ laŭ la tradicia rabena judismo, ne nur la chumash, sed ankaŭ la leĝoj de la rabenoj estis donitaj al Moseo. La nunaj ne-ortodoksaj branĉoj de la judismo sekvas modernajn historiajn metodojn kaj konkludojn, kaj do malkredas je la dono de la chumash al Moseo, kaj kompreneble ankaŭ je la dono de la leĝoj de la Talmudo al li. Krome, la reformisma judismo ĝenerale malakceptas la Talmudon.

Dum historio, pluraj homoj prezentis sin kiel Mesion, kiel Jakob Frank, Ŝabetai CVI, Simon Bar-Koĥba.

La biblio hebrea ne enhavas la konceptojn de infero kaj paradizo; tamen, ili estis parto de la farizea kredo ĉe la tempo de Jesuo, kaj la kristanismo - kaj poste la islamo - konservis tiujn konceptojn kaj prilaboris ilin. La ortodoksa judismo plejparte ankaŭ konservas la kredon je la infero kaj paradizo; la reformisma kaj rekonstruktionisma judismoj malakceptas ĝin.

Judismo, inter aliaj, praktikas cirkumcidon kaj nelaboradon je sabatoj. La ortodoksa kaj konservativa judismo ankaŭ devigas al manĝado laŭ koŝera leĝaro, dum la reformisma judismo ĝenerale vidas la ritajn leĝojn de manĝado kiel ne plu validajn; kelkaj reformistoj ankoraŭ sekvas la leĝojn pri koŝeraj manĝaĵoj kiel tradiciojn.

Laŭ la Juda Biblio, lando nomita Israelo estis donita al la judoj por ĉiam de Dio. (Tiu ĉi lando ne samas al la nuna ŝtato Israelo, sed estas tiu regiono rekonita kiel Palestino.) La moderna, naciisma formo de tiu kredo estas cionismo.

Post morto ....

Fino de la mondo ...

 

Ĉefaj festoj

 


Tags: spirita
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 0 comments