Viktor Medrano (vesperto) wrote,
Viktor Medrano
vesperto

Kabalo


El Vikipedio

Kabalo (hebree: קַבָּלָה — ricevo, akcepto) estas la doktrino pri la realo.

Enhavo

 

Kabalo, difino de la kabalisto Baal haSulam

Laŭ la senduba aŭtoritatulo pri Kabalo, Baal haSulam, "la scienco Kabalo estas kaŭz-konsekvenca ordo de malsupreniro de Superaj fortoj, subordiĝataj konstantajn kaj absolutajn leĝojn, ligataj inter si kaj direktitaj al malkovro de Supera estranta forto (Kreinto) al homo en ĉi tiu mondo."

 

Ordinara opinio pri Kabalo

Laŭ la ordinara opinio, Kabalo estas mistikfilozofia doktrino, asociata kun judismo. La celo de Kabalo estas spirita perfektiĝo de individuo, kiu donos eblecon al homo kompreni sian antaŭdestinon en la materia kaj en spiritaj mondoj. Konforme al Kabalo, animo enkorpiĝas en la materia mondo ĝis kiam ĝi "ellernos sian instruon" kaj plenumos la funkcion, por kiu ĝi estis kreita. (Estas opiniate, ke ĉiu animo havas iun propran, nur por ĝi specifan specialecon, nome kiun ĝi devas finkonscii). Kiam — per studado de Kabalo — la celo estas atingita, animo ĉesas enkorpiĝi. Tia stato nomiĝas "Gmar Tikun" (hebree: גמר תיקון) — fino de korekto. Nome atingo de tiu stato estas la celo de Kabalo.

Malgraŭ tio, ke ekzistas skribaj tekstoj, uzi ilin preskaŭ ne eblas, ĉar ili intence estas skribitaj per alegoria lingvo kaj aludoj, krom verkoj de Baal haSulam kaj iliaj posteuloj. Scioj pri Kabalo estis transdonataj de instruisto al disĉiplo.

Komence de la XVIa jarcento dank' al granda kabalisto Ari komenciĝis procezo de "scienciĝo" de Kabalo, unu el sekvoj de kiu (en la XXa jarcento kaj niatempe, parte per penoj de Baal haSulam kaj liaj disĉiploj) iĝis apartiĝo de la doktrino de religiaj tradicioj.

 

Kabalistaj libroj

Ĉi tie estas la listo de ĉefaj kabalistaj fontoj, de la plej malnovaj al la plej novaj tiuj.

 

Falsaĵoj ĉirkaŭ Kabalo

Ĉirkaŭ la scienco Kabalo, kiu dum multaj jarcentoj restis malfermita doktrino, aperis granda multo da legendoj kaj falsaĵoj.

Pri tio skribis, ekzemple, Gottfried Leibnitz en sia libro "Hauptschriften zur Grundlegung der Philosophie": "Ĉar homoj ne havis korektan ŝlosilon al la Mistero, la pasio lerni estis, finfine, transformita en ĉiaspecajn bagatelojn kaj kredaĵojn, el kio aperis propraspeca "vulgara kabalo", kiu malproksimas de tiu vera, kaj diversegaj fantazioj sub la falsa nomo "magio", kaj je tio plenas libroj".

 

Kabalistoj

Pli detalan informon legu en la artikolo Kabalisto.

 

Vidu ankaŭ

 

Eksteraj ligiloj



Tags: spirita
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 0 comments