Viktor Medrano (vesperto) wrote,
Viktor Medrano
vesperto

Isaac Asimov

El Vikipedio

Isaac Asimov
Isaac Asimov
Rusdevena Usona verkisto
Naskiĝo 2-a de januaro 1920 (?)
Petroviĉi, Smolenska, Sovetunio
Morto 6-a de aprilo 1992
Nov-Jorko, Nov-Jorkio, Usono
Portalo pri Homoj

Isaac ASIMOV (ĉ. 2-a de januaro, 19206-a de aprilo, 1992) [AJ-zak AZ-i-maf], IFA: / /ˈaɪzək ˈæzɪˌmɑv//, originale Исаак Озимов tamen nun transkribita en la rusan lingvon kiel Айзек Азимов) estis rus-devena usona verkisto de sciencfikcio kaj sciencfakto. Kvankam li verkis centojn da libroj pri scienco por laikoj, lia famo devenas de liaj noveloj kaj romanoj pri robotoj, la serio Foundation (historio pri la estonta galaksio), kaj la novelo Nightfall ("Noktiĝo").

Asimov naskiĝis en la Rusio de Lenino, sed plenaĝiĝis kaj plejparte loĝis en Novjorko.

Lia sciencfikcio estis plejparte verkita inter la jaroj 1939 kaj 1957, kaj inter 1982 kaj 1992. Dum aliaj periodoj li precipe skribis por popularigi sciencon. Asimov laboris kiel profesoro de bioĥemio ĉe la Universitato de Boston inter 1949 kaj 1958, esplorante pri nukleacido, sed post 1958 li laboris sole kiel aŭtoro. Asimov verkis ĉirkaŭ 500 librojn.

El liaj libroj pri scienco, la majstra verko estas Asimov's New Guide to Science ("La Nova Gvidlibro al Scienco de Asimov", 1984).

La robotoj de Asimov, por vivi paceme en homa socio, devas obei tri leĝojn:

Tri leĝoj de robotiko
  1. Roboto ne difektigu homon aŭ, per senagado, lasu homon difektiĝi.
  2. Roboto devas obei ordonon donita al ĝi de homo, krom se la ordono kontraŭdiras la Unuan Leĝon.
  3. Roboto devas gardi sian ekzistecon, krom se tio kontraŭas la Unuan aŭ Duan Leĝojn. -- Manlibro de Robotiko, 56-a eldono, 2058 p.K.

La sciencfikcio de Asimov skize kaj hazarde priskribas la venontajn 23 mil jarojn da historio. La historio konsistas el tri epokoj:

  • 1998-11584 p.K.: La disvolviĝo de robotoj kaj kosmovojaĝo. Robotoj fariĝas anoj de homa socio. La galaksio estas koloniigita.
    • 1998-2052: I, Robot
    • 3421: The Caves of Steel
    • 3422: The Naked Sun
    • 3424: The Robots of Dawn
    • 3624: Robots and Empire
    • 4850: The Stars, Like Dust
    • 11129: The Currents of Space
  • 11584-23652 p.K. (0-12068 GE): La epoko de la Galaksia Imperio
    • 12411: Pebble in the Sky
    • 23604: Prelude to Foundation
  • 23652-24954 p.K. (0-1302 FE): La Fondaĵo: dum la disfalo de la Galaksia Imperio, psikohistoriisto Hari Seldon semis la fondon de nova imperio sur la planedo Terminus. Spite de liaj formuloj, historio montriĝas alie…
    • 23731-812: Foundation
    • 23847-963: Foundation and Empire
    • 23968-029: Second Foundation
    • 24150: Foundation's Edge
    • 24150: Foundation and Earth
Tags: socio
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 0 comments