Viktor Medrano (vesperto) wrote,
Viktor Medrano
vesperto

Unuiĝinta Reĝlando

El Vikipedio

  
Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Eŭropo

 


United Kingdom of Great Britain
and Northern Ireland
Unuiĝinta Reĝlando de
Granda Britio kaj Nord-Irlando
La flago de Britio La blazono de Britio
Nacia himno: God Save the Queen
Nacia devizo: Dieu et mon droit (fr)
(Dio kaj mia rajto)'
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Londono
Ĉefa(j) lingvo(j) Angla
Plej ofta(j) religio(j) Anglikanoj (45,4%), Katolikoj (15,1%), Ateistoj (34,4%), Islamanoj (1,7%), aliaj (3,4%)
Areo
 % de akvo
244.820 km²
1,34%
Loĝantaro 60.209.500 (2005)
Loĝdenso 243/km²

 

Horzono UTC
(somere +1)
Interreta domajno .uk
Telefona kodo 44
Politiko
Politika sistemo Konstitua monarĥio
Ŝtatestro Reĝino Elizabeto la 2-a (ekde 1952)
Ĉefministro Gordon Brown
Nacia tago 5-a de novembro
Sendependiĝo Starigita en 1801
Ekonomio
Valuto Brita pundo (GBP)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Asocio de Britio

La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime mallongigas al BritioBritujo) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo.

La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno.

En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando.

La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono. La simbola regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a, sed la efektivan politikan potencon havas la parlamento. La nuntempa ĉefministro estas Gordon Brown, kaj la registaro estas de la Brita Laborista Partio.

Pro sia mara potenco kaj sia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj (escepte de Antarkto). Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations).

Enhavo

Tags: vojaĝo
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 0 comments