Viktor Medrano (vesperto) wrote,
Viktor Medrano
vesperto

Spirita, Spiritual

Mi kreskas en Filipinoj ĝis mi aĝas 10 jarojn.
Mi iras al privata lernejo, La Salle, kiu estas
Romkatolika institucio. Mi lernas preĝi per
rozario, diri "Saluton, Maria", kaj fari
multajn supraĵajn aferojn pri la religio. Sed
ĉar mi estas juna, tio ne pli profundiĝas.
Kiam mi estas 10-jaraĝa, mia familio kaj mi
translokiĝas al Kanado. Ĉirkaŭ la aĝo de 12
jaroj, mi jam emas al Animismo-Budaismo,
kio montriĝas per miaj argilaj verkoj,
inkluzive de skulptaĵo de bizono, kaj per
aliaj artverkoj, inkluzive de verda bokalo
surmetita kaj ĉirkaŭita de tri flugantaj
birdoj.
Baldaŭ, miaj gepatroj asociiĝas kun Filipinaj
eksterpatrujuloj, kiuj konvertiĝis al
Protestantaj religioj, tipe Baptista. Miaj
gepatroj konvertiĝas al Baptistoj kiam mi estas
en mezlernejo. Baldaŭ, ekzistas premo por
konformiĝi. Kiel mi estas "bona knabo" ĉitiutempe,
mi iru al Protestantaj preĝejoj, al
ambaŭ Baptistaj kaj Pentekostaj preĝejoj,
kune kun ili. Sed neniom da la prelegoj
inspiras min. La tuta Kristana doktrino pri
antropomorfisma persona dio ŝajnas stranga
al mi, aŭ ne alloga. Mi opinias, ke dio ne
estus homeca aŭ personeca. Mi ankaŭ
opinias, ke ĉiopova dio ne havus la egoisman
bezonon esti adorata de ĝiaj kreitaĵoj, sed esti
admirata estus pli bone. Ĉiuokaze, ĉitiutempe,
mia mentoro, el Star Trek, estas
sinjoro Spock, la logika scienca menso. Estas
preskaŭ tute science tra mezlernejaj kaj
universitataj jaroj. Mi ne konvertiĝas al
Protestantismo.
Revolucio okazas en mia menso post
universitato kiam mi postenas en Tokio pro
labori kiel programara inĝeniero. Subtilaj
Orientaj aferoj afekcias min. Mi havas plene
da ŝancoj viziti Ŝintoajn sanktejojn kaj
Budaismajn templojn. Mi pli interesiĝas pri
Orienta filozofio.
Mi komencas pli da studoj pri Budaismo post
kiam mi revenas al Kanado. La filozofio pli
taŭgas mian vivmanieron. Mi lernas pri la
tielnomataj Kvar Noblaj Veroj, kiuj centriĝas
sur la ideo, ke, unue, ekzisto estas plene da
suferado (dukkha); due, suferado venas el
dezirado; trie, suferado povas finiĝi; kaj
kvare, ekzistas metodologio por fini
suferadon. Ĝi ŝajnas realeca religio. Mi
malkovras, ke dum Kristanismo estas bazata
sur savado pro pekoj , Budaismo estas bazata
sur savado pro suferado. Ĝi intrigas min.
Dukkha per la Palia aŭ duhka per la
Sanskrita havas larĝan gamon da signifoj;
krom suferado, ĝi povus signifi ankaŭ
mildan agacadon, malkontenton, kaj tiel plu.
Sukha, per la Palia, estas la malo de ĝi...
Budaismo havas ankaŭ la ideon pri
malkonstanteco, aniccā per la Palia aŭ
anityā per la Sanskrita; "ĉiuj formiĝoj estas
malkonstantaj"—"sabbe sankhārā aniccā" per
la Palia. Oni malfeliĉiĝas kiam onia
favorita aparato detruiĝas, interrilatoj
finiĝas, dorlotbesto mortas, dolĉa antikva
domo malkonstruiĝas, kaj tiel plu. Tiel estas
la malkonstanteco de vivo. Kiam mi akceptas
ĉi tiun doktrinon, mi pli saniĝas apartiĝi de
aĵoj kaj aferoj.
Majtrejo (Sanskrite Maitreya, Palie Metteyya,
Ĉine 弥勒佛 Mí Lè Fó, Japane 未来仏 Miroku)
estas la venonta Budao.
Alia ĝenerala Budaisma koncepto estas
sūnyatā per la Sanskrita aŭ suññatā per la
Palia; ĝi estas la nuleco de ĉiuj aferoj. Nenio
ekzistas esence. La Kora Sutro diras, ke
"formo estas nuleco, nuleco estas formo".
Dume, samsāra estas la malo de nirvāna.
Samsāra, senĉesa vagado, estas la mondo en
kiu oni nun vivas, la mondo de iluzio, aŭ
eble la spiraloj da renaskiĝoj. Per Budaismo,
oni provas eskapi samsāra-n por atingi la
lastan celon, la malekziston de avareco,
malamo, kaj iluzio; ĉi tiu celo nomiĝas
nirvāna per la Sanskrita aŭ nibbāna per la
Palia. Ĉi tiu atingo estas unu formo de
iluminiĝo. En la Zen-sekto de Budaismo,
oni aŭdas pri alia, kiu nomiĝas satori (悟り)
per la Japana. Ĝi estas subita abrupta evento
atingebla en onia vivo; estas io kiel la plej
brila ideo, kiun oni povas havi, sed sen la
ideo; oni ne povas esprimi ĝin per vortoj.
Zeno estas vere malsama kompare al aliaj
Budaismaj sektoj ĉar gi evitas vortcentran
pensadon. Zeno estas Budaismo pasinte
influita de Taoismo.
La "koano" estas Zena paradoksa pensa
ekzerco pri nesolvebla problemo per racieco
kaj per intelekto. Laŭ tiu religia tradicio,
per tio, oni forigu la limon inter la konscia
kaj la nekonscia en la psiko, ĉar ĝi subite
iluminas la menson. Fama koano estas: "Du
manoj aplaŭdas kaj ekzistas sono; kio estas la
sono per unu mano?". Tio estas parola
tradicio el la Zenisto, Hakuin Ekaku (1686-
1769). Koano estas Japane Romlitere kōan,
kaj Ĉine gōng-àn (公案), kaj Koree gong'an, kaj
Vjetname công án.
La plej centraj pensoj de Budaismo estas la
Kvar Noblaj Veroj:
1.La vero pri la nekontentigo (Palie
dukkha, Sanskrite duhkha); tiu koncepto
inkluzivas suferon, sed estas pli vasta.
2.La vero pri la kaŭzo de la nekontentigo,
nome la triobla deziro aŭ soifo—
plezurosoifo, iĝosoifo, neniiĝosoifo.
3.La vero pri la fino de la nekontentigo,
nome la fino de ties kaŭzo.
4.La vero pri la vojo al la fino de la
nekontentigo, nome la Nobla Okopa Vojo:
1.ĝusta rigardado
2.ĝusta pensado,
3.ĝusta parolado,
4.ĝusta agado,
5.ĝusta vivtenado,
6.ĝusta strebado,
7.ĝusta atentado,
8.ĝusta koncentrado.
Scivoleme, mi legas pri Hinduismo pro
kompari kun Budaismo. En politeisma
Hinduismo, ekzistas ĉioampleksa dio, kiu
nomiĝas Brahmā, kiu estas la Kreanto, parto
de la Triopo, kiu inkluzivas de Viŝnu, la
Konservanto; kaj de Ŝiva, la Detruanto. Krom
tiu Triopo, ekzistas en Hinduismo panteono
da multmultaj gedioj. Rigortraktite
Budaismo kontraŭe agnoskas nenian Mastran
Dion, personigitan kune kun homecaj
atributoj: ĵaluzeco, pardonemeco, afableco,
kolereco, kaj tiel plu. Budaismo konsentas,
ke ĝi mem ne povas plene ekspliki tiun, kiu
la dio estas, aŭ tiujn, kiuj la dioj estas, kaj ĝi
ne penas fari tiel. Budaismo estas ne
diocentra. Tamen, multaj laikaj Budaistoj ja
adoras gediojn. Eĉ la Budaisma Vortaro de
Nyānatiloka mencias la koncepton pri la
nava-sattāvāsa, la 9 loĝejoj da estaĵoj, el kiuj
kelkaj estas ja gedioj...
Inter Hinduoj, ekzistas polemiko pri la
koncepto de "Multaj-Dioj-Kiel-Unu".
Alivorte, ĉu la multmultaj gedioj ja estas
“enkarniĝoj” de la sama Dio aŭ ĉu la gedioj
ja estas vere malsamaj entoj? Tio dependas de
la individua Hinduo...
En Hinduismo, ekzistas kredo pri Ātman, la
Eterna Animo aŭ Memo, kiu estas esence la
sama kiel la ĉiea Fundamenta Realo,
Brahman, kiun oni ne devas konfuzi per
Brahmā. Budaismo kontraŭe havas kredon
pri Anātman, la Ne-memo, la Senmemeco,
aŭ la Memo kiel Iluzio. Ĉi tiu centra
Budaisma doktrino, Anātman per la
Sanskrita aŭ Anattā per la Palia, instruas,
ke "nek en korpaj kaj mensaj fenomenoj, nek
ekster ili, povas troviĝi iu ajn afero, kiu en
la fundamenta senco povus esti rigardata kiel
mem-ekzistanta reala ego-ento, animo, aŭ
ajna alia restanta substanco"—per Budaisma
Vortaro de Nyānatiloka. Budaismo instruas,
ke ĉiu havas senĉesan "fluon de konscio", ne
vere animon.
Ĵainismo, alia Orienta religio, havas tion,
kio estas la bonega koncepto pri
Anekāntavāda, malabsolutismo aŭ
multpunkteco; ĝi signifas, ke oni povas fari
nenian pretendon pri absoluta vero; ĉiuj
veroj dependas sur variaj perspektivoj kaj, do,
ĉiu scio estas parta. Ekzistas klasika tradicia
rakonto pri blindaj homoj tuŝantaj elefanton
kaj provantaj priskribi tion, kio ĝi estas. Ĉiu
homo donas malsaman priskribon depende
sur tio, kion li tuŝis: sur la rostro, la flanko,
la dentego, kaj tiel plu. Ĉiuj estas validaj,
sed neniu povas difini la tutan elefanton. Ĉi
tiu paradigmo rememorigas pri la Hinduisma
Ātman, la Eterna Memo, kaj pri la Budaisma
Anātman, la Ne-memo. La Ĵainoj kredas, ke
la perspektivo pri la konstanta memo kaj la
perspektivo pri la malkonstanta memo estas
malsamaj, sed egale validaj; ambaŭ povas esti
veraj simultane.
La Hinduoj disiĝas al du grupoj: al la
personistoj kaj al la nepersonistoj. La
nepersonistoj kredas, ke Dio estas nepersona
ento kiel Brahman, kaj la personistoj kredas,
ke Dio estas persona ento en la ĉefa formo de
Kriŝna. Ĉinoj nomas la nepersonan enton
Tiāndì (天地) aŭ Ĉielo-kaj-Tero, la Universo.
Nu, el Ĉinujo estas Taoismo, la Filozofio de
la Kvin Elementoj: de Akvo, Fajro, Ligno,
Metalo, kaj Tero, kiuj simboliĝas orde per la
koloroj Nigro-Bluo, Ruĝo, Verdo-Bluo,
Blanko, kaj Flavo. Taoismo estas ĉarma
filozofio. La Tao estas ia speco de
trapenetranta forto en la universo, ekzistante
en ĉiuj aferoj. Ĝi ekvilibrigas la mallumon
Jino kaj la lumon Jango. La Tao ne estas
Mastra Dio, sed ja ekzistas panteonon da
multaj dioj en Taoismo. Taoismo instruas la
ideon de wúwéi aŭ "ne fari", de ne esti
reagema, de esti pli pasiva al psikosociaj
mediaj fortoj, de "fleksiĝi laŭ la vento", kaj de
"ne lukti kontraŭ la fluo".
Ekzistas kelkaj skoloj de Taoismo. Kvankam
plejparto da Taoismaj skoloj instruas ian
pasivecon, ekzistas la tielnomata "Fajrskolo"
en Taoismo. Ĝi instruas esti pli aktiva.
Revenado estas la natura movado de la Tao.
Ĉiuj aferoj devenas de la Tao kaj devas reveni
al ĝi. Taoisma meditado postulas revenadon
al la origino aŭ la fonto por atingi
trankvilan Iluminiĝon. Esence sensanĝiĝanta
estas naturo. Koni konstantecon estas sagaco
kaj ne koni ĝin estas katastrofo. Oni celas
simplecon kiel nehakitan krudan lignon.
Taoistoj ankaŭ celas senmortecon, inkluzive
de la fizika speco. La nobla gruo simbolas
ĝin.
Taoistoj kredas ankaŭ, ke ĉiu persono havas
du specojn da animoj, la sep Jin-animojn,
kiuj produktiĝas ĉe koncipo, kaj la tri Janganimojn,
kiuj kuniĝas kun la Jin-animoj ĉe
naskiĝo. Kiam ili kuniĝas en harmonia
unio, vivo floras; kiam ili apartiĝas, malsano
aŭ morto okazas. La Skolo de la Higieno pri
Internaj Dioj kredas en siaj specifaĵoj, ke
mirinde 36 000 dioj aŭ shén (神) loĝas en la
makrokosmo kaj en ĉiu homa korpo. (La
nombro estas eble metafora aŭ figura.) La
shén estas kontrasto de guǐ (鬼), kiuj estas
friponaj demonoj, formitaj el Jin-animoj de
mortintoj. Parenteze, la Hinduoj de Barato
kredas, ke ekzistas dia grajno en ĉiu homa
ento. Taoismo estas formo de Animismo.
Numerologio estas pseŭdoreligio en multaj
kulturoj. En Orientazio, la numero 4 gravas
ĉar en multaj lingvoj tie la vorto por 4 tre
sonsimilas al la vorto por "morto". Sed en
almenaŭ unu Ĉina topolekto, Chiu Chow, la
vorto por 4 sonsimilas al la vorto por "jes", do
ĝi estas pozitiva. En aliaj Ĉinaj topolektoj kaj
la Japana lingvo, por ambaŭ, la situacio
malsamas kaj la vorto por 4 “ŝi” sonsimilas
al la vorto por "morto". Tamen, en la Japana
kulturo, la numero 4 gravas ĉar la morto
estas sankta kaj mistera. Ĝi ne havas necese
negativan kunsignifon.
En biologio, oni lernas, ke la kodo de vivo, la
DNA, uzas 4-literan alfabeton. Tiuj literoj
estas adenino (A), timino (T), guanino (G),
kaj citozino (C). Per tiuj 4 literoj, vortoj kaj
frazoj kaj paragrafoj kaj ĉapitroj kaj libroj kaj
tiel plu povus formiĝi, kiel receptoj kaj
memoraĵoj. Do, almenaŭ en biologio, scienco,
4 estas viva nombro... Ankaŭ la RNA, la
helpanto de DNA, uzas 4 literojn. Tiuj
literoj estas adenino (A), uracilo (U), guanino
(G), kaj citozino (C). 4 estas ĉefa numero en
biologio. Tamen, uracilo (U) en RNA
anstataŭigas timinon (T) en DNA... Eble,
ekzistas ja 5 literoj en la Alfabeto de Vivo...
Ĉu vivo en aliaj mondoj havas malsamajn
alfabetojn, eĉ “lingvojn”, en la korpo?
Per la Loĵbana artefarita lingvo, la numeroj
(1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 0) estas “pa re ci vo
mu xa ze bi so no”. La numero 6 “xa” sonas
kiel “ĥa”. La numero 3 “ci” sonas kiel “ŝi”,
kiu aludas en kelkaj Orientaziaj lingvoj pri
“morto”. En la Loĵbana mondperspektivo, la
mortnumero probable estus 3, anstataŭ 4...
Kiom da dieco homoj havas? Kian diecon
homoj havas? En la Kristana Biblio, la
aserto "Vi estas dioj" aperas en Psalmo 82:6
kaj Johano 10:34. Kelkaj interpretoj diras,
ke ĉi tiu aserto rilatas al homoj ĝenerale, aŭ
al kelkaj homoj, aŭ eĉ al anĝeloj. La debato
daŭras, sed multaj laikoj ignoras ĉi tiun
informon. Kvankam Kristanoj konscie
asertas, ke Kristanismo estas monoteisma
religio, por kelkaj, ĝi estas politeisma
almenaŭ ĉe la subkonscia nivelo, speciale en
kelkaj sektoj kiel en Romkatolikismo, kie
ekzistas multaj sanktuloj kaj la Patrino
Maria estas subkonscie diino. Unu el miaj
amikoj, Johano Cristóbal, Filipina
intelektulo, kredas, ke la Sankta Virgulino
Maria estas la kvara persono de Dio, post la
Patro, la Filo, kaj la Sankta Spirito!
Kredantoj de la ampleksa Antikva Egipta
politeisma religio kredas, ke homo estas
kunmetita de la ha—la mortema korpo—kaj
de kvin subtilaj preskaŭ-diaj elementoj: la
ib—la metafizika koro; la sheut—la ombro;
la ren—la nomo; la ba—la animo; kaj la ka
—la spirito aŭ duoblo. Ekzistas ankaŭ la
akh—la magia efikulo. La aliaj animoj
inkluziviĝas de la aakhu, la khaibut, kaj la
khat . Do, la koncepto pri la animo-spirito
en Antikva Egiptujo estas malsimplega.
En Voduismo, la lwa estas supernaturaj
estaĵoj ĉie en naturo—en arboj, riveroj,
montoj, aero, fajro, kaj eĉ homaj korpoj. La
zonbi estas la vivantaj mortintoj. Ĉiu
persono havas du animojn, inkluzive de la ti
bon anj—la malpli granda—kaj de la gwo
bon anj—la pli granda. Post la morto de
persono, la ti bon anj eble povas reveni al
Dio, dum la gwo bon anj vagas senripoze.
La politeismaj Eskimoj kredas, ke krom
personaj animoj, kaj variaj fantomoj kaj
spiritoj, kiuj loĝas en la Arkta tundro,
ekzistas ankaŭ "nomaj animoj". Persona
nomo havas propran animon, gardantan
spiriton al la nomposedanto. Eskimo povas
havi multajn nomojn.
Ĉie en la Arkta tundro, la Eskimoj konstruas
strukturojn el rokoj, ostoj, kaj tiel plu; tiuj
nomiĝas per la Inuktituta lingvo inuksuit,
singulare inuksuk, kiu estas "tiu, kiu agas en
la kapacito de persono". Ĝi estas spirita
gvidanto, formo de komunikilo, en la
malvarmega dezerto. Simile al inuksuk, sed
en "la formsimileco de homo", estas la roka
innunguaq, plurale innunguait. La
inuksuapik estas la plej bela speco el la
multaj specoj da inuksuk. La inuksullarik
estas antikva kaj tre grava inuksuk,
konstruita pratempe de la Tunniit, la
antikvaj Pra-Eskimoj.
Fondita de la Profeto Zarathustra, la antikva
Persa religio Zoroastrianismo kredas pri la
duismo inter Bono kaj Malbono. La spirito
de detrua forto, Angra Mainyu, kontraŭas la
spiriton de krea forto, Spenta Mainyu. La
universo estas batalgrundo inter la du fortoj.
Zoroastrianoj dediĉas sin al la Triopa Pado:
"Bonaj pensoj, bonaj vortoj, bonaj agoj".
En Zoroastrianismo, fajro estas sankta kaj
ornamas la templojn. Fajro uziĝas en ritaro
kune kun ĉantoj. La fajro purigas animojn
laŭ Zoroastrianoj.
Ĉu mi kredas pri renaskiĝo aŭ
metempsikozo? Aŭ ĉu mi kredas, ke kiam mi
mortos, estos nur silenta trankvila nenio? Aŭ
ĉu mi renaskiĝos en Sukhāvatī, la Regno de
Beateco, pri kiu la Purlanda Sekto de
Budaismo kredas, ke ĝi kondukas al
Iluminiĝo? Aŭ ĉu mi renaskiĝos en iu el la
belegaj mondoj de la Hindua Vaikuṇṭha? Pri
ĉi tiuj aferoj, mi nur diru "Mi ne scias" kaj
lasu tiel. Pri ĉi tiuj aferoj, mi estas
agnostikulo ĉar oni ne povas pruvi aŭ
malpruvi. Tamen, naturaj aferoj venas
spirale. Tion oni intuicias.
En la branĉo Mahāyāna de Budaismo,
ekzistas koncepto pri la Dharmakāya
Buddha, la Reala Korpo, la Budaa Menso, la
Unu Menso. Ĉiuj aferoj estas nur ondetoj aŭ
malaperemaj bobeloj en la oceano de ĉi tiu
Unu Menso. En ĉi tiu mondperspektivo, vivo
estas nur bobelo. Ja ekzistas multaj tipoj de
Budaismo kaj multaj variaj konceptoj en ili...
Ĉu mi estas vegetarano? Ne, mi ne estas. Mi
ja fojfoje manĝas porkaĵon kaj bifstekon,
kvankam mi preferas kokaĵon kaj
marmanĝaĵojn. Dum kelkaj vegetaranoj
pretendas, ke karnmanĝado estas "malbona
karmo" pro mortigi bestojn, mi mem ne
diskriminacias inter bestoj, plantoj, kaj
fungoj. Preskaŭ-vegetarana amikino diris al
mi, "Sed karoto ne havas Buda-naturon".
Nu, mi opinias, ke ekzistas viva forto aŭ
energio en ĉiuj aferoj, eble eĉ en rokoj, kio
estas perspektivo de Japanaj Ŝintoanoj kaj eĉ
pratempaj indiĝenoj en Ameriko, Afriko,
Azio, Aŭstralio, kaj la Pacifikaj insuloj. Eĉ
en Eŭropo, ekzistas Animismo, kiel Viko. En
Ŝintoo, la energiaj spirit-animoj, kiuj loĝas
ĉie en naturo, nomiĝas kami (神). Ŝintoo
estas formo de Animismo.
Japanaj Ŝintoanoj kredas la filozofion pri
ichirei shikon, "unu spirito, kvar animoj" de
ĉiu persono. Ĉiu animo aŭ spirito havas
specifan rolon. Eble, la metaforo estas la
mano: la unu dikfingro plus kvar aliaj.
Pureco aŭ senrubeco estas centra koncepto en
Ŝintoo ĉar ien ajn, kie estas malpure aŭ
rubece, fizike aŭ psike, kami ne sanktvizitas.
Efektive, ĉiu persono havas potencialon fariĝi
kami. La postvivo havas kelkajn eblojn por
la reikon, la spirit-animo de ĉiu persono:
La postvivo en la eterna lando aŭ la radika
lando troviĝas for trans la oceano; tie, eterna
juneco daŭras. Alidestine, la postvivo en la
kaŝata mondo aŭ la astra mondo kontrastas
nian videblan materialan mondon. Alicele,
la postvivo en la morta lando troviĝas en la
submondo. Aliire, la postvivo ĉe la monto
estas tie, kie oni fariĝas kami gardanta pri
sia familio tra generacioj. En Japanujo, oni
ofte vidas en natura medio belajn pordegojn,
kiuj nomiĝas torii; tiuj simbolas la aliron al
la spirita mondo.
Ŝintoo aplikiĝas en postmodernaj tempoj.
Unu Japanino, kiu aspektas olda sorĉistino
en mia najbarejo, respektegas la planedegon
Jupitero, kvazaŭ ĝi estas granda montego
kune kun multaj spiritoj probable ĉirkaŭ aŭ
sur ĝi mem...
En multaj lokoj en la mondo, religioj estas
ofte miksataj. En Japanujo kaj Tajlando, oni
povas esti samtempe Animisto kaj Budaisto.
En Balio, oni povas esti samtempe Animisto
kaj Hinduo. En Iberoameriko, ekzistas
kombiniĝo de Romkatolikaj kredoj kune kun
tradiciaj Jorubaj kredoj el Afriko. Tio
nomiĝas Santerio. Ekzistas aliaj kombinaĵoj
tra la mondo. En la libroserio Duno de la
verkisto Frank Herbert (1920–1986), li
spekulativas pri futuro, post miloj da jaroj,
kiam variaj filozofioj kaj religioj kombiniĝus
al novaj...
La Japanoj ofte naskiĝas en Ŝintoon. Ilia
nupto kelkfoje postulas ambaŭ Ŝintoajn kaj
Kristaneske Okcidentajn vestaĵojn, per kiuj ili
vestas sin sekve. La funebro postulas
Budaisman ritaron. Pro tio kaj la Japana
kvarumcentra numerologio, kiu estas religio
mem aparte de Budaismo, Budaismo asociiĝas
kune kun la morto, kvankam en la
triumcentra numerologio de Ĉinujo kaj
aliloke kiel de Tajlando, Budaismo ne rilatas
specife al la morto. Tio kontraŭas la
Budaisman evitadon pri neniiĝosoifo inter
aliaj soifoj, specife plezurosoifo kaj iĝosoifo.
Inter Ĉinoj, sinkretismo aŭ religia miksado
kondukas al kondiĉo, en kiu oni kelkfoje ne
konscie scias ĉu la adorataj dioj estas
Budaismaj, Konfuceismaj, Taoismaj, aŭ
alireligie. Tio estas la tipa organika
Orientazia menso.
En la jaro 2002 en Vankuvero, mi komencas
studi meditadon ĉe mia najbara Taja
Budaisma templo, kiu instruas la tradicion
Theravāda. Tio vere malfermas pordojn por
mi. Mi lernas, ke meditado pli fortigas la
menson. La specoj de medito, kiujn mi
studas, nomiĝas samādhi (koncentriĝo) aŭ
samatha (trankvileco), kaj vipassanā
(akravideco). Iri al tiu templo estas la unua
fojo, ke mi vere socie mergiĝas en la dharma,
la Budaismaj instruoj.
Ĉirkaŭ la fino de la jaro 2004, mi iomete
interesiĝas pri monoteismaj religioj, kiuj
inkluzivas de Islamo, Bahaismo, Kristanismo,
Judaismo, kaj Sikhismo. Po 6 dolaroj, mi
aĉetas la libron Baza Juda Enciklopedio kaj
trovas kelkajn rimarkindaĵojn. Mi
malkovras, ke Judoj kredas, ke ĉiu naskiĝas
sen peko kaj ke neniu estas sub la servuto de
pekoj, kaj ili ne kredas pri la "origina peko"
kiel Kristanoj. La enciklopedio asertas, ke
"lernado estas la insigno de la Judo; lia krio
estas por justeco; lia fervoro estas por la vero;
kaj lia signo estas kompato". Kontraŭ
populara kredo, ekzistas konvertitoj al
Judaismo, kiuj nomiĝas ger.
Judaismo estas komplika religio kune kun
multaj sanktaj verkaroj. La Talmudo
priskribas pri 18 000 mondoj, kiujn Dio
vizitas ĉiunokte. Juda legendo priskribas pri
Lilith supozeble la unua edzino de Adamo.
Ŝiaj prainfanoj supozeble estas vampiroj. En
pli fruaj verkoj de Pra-Judaismo, oni lernas
pri Dio, tre for altigita kaj preskaŭ ne
alirebla Estaĵo...
Hodiaŭ, multaj Judoj turniĝas al aliaj
religioj kiel al Budaismo kaj al variaj formoj
de Animismo... La movado okazas ekde
antaŭ multaj jardekoj...
Rimarkindaĵo pri Bahaismo estas la deklaro
de la Profeto Bahá'u'lláh, ke por atingi la
Plej Grandan Pacon, la nacioj de la mondo
instruu internacian helplingvon, ĉu ĝi estas
natura aŭ artefarita. La Tabulo de Ishráqát
deklaras, ke oni instruu ĝin "al la infanoj en
ĉiuj lernejoj de la mondo, tiel ke la mondo
fariĝu unu lando kaj unu hejmo". Estus certe
saĝe.
Kelkaj religioj estas Mesiaj; tio estas, ke oni
atendas dian eraon aŭ dian personon por
instrui aŭ paradizigi la mondon. Tio temas
pri la "Mesia Erao" aŭ la "Mesio". Hinduoj
kredas pri multaj avataroj , Sanskrite avatāra,
kiuj estas la descendoj de gravaj spiritaj
estaĵoj el la Ĉielo al la Tero pro speciala celo.
Kriŝna kaj la historia Budao estas du el
multaj avataroj. Kelkaj Judoj kredas pri la
multeco de mesioj...
Mia koncepto pri dio aŭ dioj estas malsama
kompare al plejparto da organizitaj religioj.
Mi pensas, ke dio aŭ dioj estas preter genro:
maskla, femala, aŭ aliaj. Eble, ili povas
vesti sin en iu ajn genro. Ĝi aŭ ili estas
preter nombro: nulo al infinito. Genro kaj
nombro estas homaj limoj. Eble, ekzistas
hierarkio de plialtkonsciuloj preter la homa
nivelo, sed ĉu oni nomas ilin "dioj" dependas
al la kredanto. Kvankam "politeismo" estas
la ĝenerala ombrela vorto por la kredo pri
multaj dioj, ekzistas la vorto "henoteismo", la
kredsistemo, en kiu oni agnoskas la ekziston
de multaj dioj, sed rigardas unu specifan
dion kiel la dion de sia familio aŭ tribo,
lasante aliajn diojn malĉefaj por si. En
Budaismo, oni povus esti teisto aŭ ateisto.
Por kelkaj Budaistoj, la dio estas eble en la
fono...
Ekzistas krom la historia Budao aliaj Budaoj.
La Budao de la Purlanda Sekto estas
Amitabha, al kiu Purlandistoj ofte ĉantas
por atingi Purlandon, magian regnon kie oni
vivas beatece por atingi Iluminiĝon. Majtrejo
(Sanskrite Maitreya) estas la Budao de la
Futuro. Ofte en la Ĉina kulturo, oni
simboligas lin kiel dikan sidantan statuon
kune kun rideto kaj kune kun multaj
geknaboj ĉirkaŭ li. Fakte, en Budaismo, ĉiuj
personoj eble havus la kapablon fariĝi
Budao, post kelkaj etapoj...
Fundamente, eble la tuta universo estas dio
kaj dio estas la tuta universo; tio nomiĝas
"panteismo". Aŭ eble dio inkluzivas de la
universo; alivorte, dio estas la universo mem
kaj preter ĝi aŭ plua al ĝi; tio nomiĝas
"panenteismo". Povas ekzisti aro da
universoj, kiu alie nomiĝas multuniverso aŭ
meta-universo. Tion konceptas multaj
fizikistoj. La vorto "panenteismo" venas el la
Helena: π ν (pân) "tuto"; ᾶ ἐν (en) "en"; kaj θεός
(theós) "Dio"; "tuto-en-Dio". Panenteismo
estas koncepta plilarĝigo pri panteismo.
Mi renkontas larĝan gamon da Budaismaj
sektoj—tiuj de la branĉo Mahāyāna: Zena
kaj Purlanda; kaj tiu de la branĉo
Theravāda. Mi ankaŭ legas la Hinduan
sanktan libron Bhagavad-Gītā—speciale de
la interpretanto A.C. Bhaktivedanta Swami
Prabhupāda—per la perspektivo de Hare
Kriŝna kaj ĝi plaĉas al mi. La spirita vojaĝo
estas senĉesa.
La spirita vojaĝo inkluzivas de mia
genealogio. Per tradicia antropologio, mi
estus multrasa miksaĵo de Mongolojda,
Kaŭkazojda, kaj Aŭstralojda subspecioj.
Mongolojdo estas de la Hanaj Ĉinoj.
Kaŭkazojdo estas de la Hispanoj, Grekoj,
Judoj, kaj Portugaloj. Mi estas ankaŭ parte
Malajo—la Filipina Indiĝeno. Malajoj (aŭ
Aŭstronezianoj) estas konsiderataj kiel Sudaj
Mongolojdoj. Antaŭlonge, la Sudaj
Mongolojdoj ekspansiis en Sudorientan
Azion, parte anstataŭigante kaj parte
asimilante la indiĝenajn Aŭstralojdojn. Miaj
prauloj vojaĝis longe tra la eonoj. Estas
probableco, ke genoj el la Negrojda subspecio
el Norda Afriko au Okcidenta Afriko, tra
Iberio aŭ Kubo aŭ ie en la Hispana Imperio,
simile kiel genoj el indiĝenaj Meksikanoj, el
Indianoj, fariĝis parto de la genealogio, sed
sen dokumento aŭ genetika testo, tio estus
nur spekulativa. Ja, ekzistas nur 4 ĝeneralaj
subspecioj de Homo sapiens, nia specio. Tiuj
estas la Kaŭkazojdo, Mongolojdo, Negrojdo,
kaj Aŭstralojdo...
Kion mi lernas el ĉio de ĉi tiu spirita
esploro? Estas multe. Io grava estas, ke vivo
estas persone signifoplena, sed sensignifa
simultane. Ekzistas du flankoj de monero.
Oni vivas sur eta punkto en universo tre
vastega kaj ĉiam ŝanĝiĝanta. Sed oni atribuas
sian propran signifon al vivo. Fojfoje, mi
pensas, ke la universo estas nur arto kiel
pentraĵo aŭ skulptaĵo...
Nu, nur scienco estas la strikte
memkorektanta paradigmo, kiun multaj
renkontas. Ĉu scienco estas nigra aŭ blanka?
Ĉu scienco estas blanka aŭ nigra? Tio
dependas de malfacileco. Ofte, nigro ligas
kun malfacileco, dum blanko kun facileco.
Blanko ligas kun brila kompreno, dum nigro
kun tuta mistero. Scienco estas io, kio
rampas en la mallumo kaj subite saltas al la
lumo pro scio. Kelkaj opinias, ke religio estas
nur arto...
La 12an de Decembro de la jaro 2007, mi
korespondas kun Kevyn Scott Calanza Bello,
mia samideano, pri religio:
«Mi pensas, ke legado pri malsamaj
religioj el libroj kaj tiel plu estas tre
bonega ideo, sed vi eble jam atingis la
punkton de eventualo, kion tipe
intelektuloj kiel ni atingas, ke ni devas
formuli niajn proprajn ideojn pri la temo
pri dioj, animoj, kaj spiriteco, kaj ne fidi
al normigitaj opinioj el ekzistantaj kredoj,
kiuj estas nur homfaritaj konstruaĵoj. Tio
povus esti dinamika procezo, kiu neniam
haltas. Realo eble estas vere malsimpla
kaj tordiĝita ekzakte kiel vi lernas el viaj
klasoj pri Kemio, Fiziko, kaj Biologio.
Sed redire, bonas pli legi pri spiritaj
temoj kaj diskuti kune kun aliaj.»
Kevyn, Filipindevena kun strabaj okuloj,
estas ja vera serĉanto pri religio kaj spiriteco.
Naskiĝinta kiel Romkatoliko, li legas
multajn sanktajn librojn de multaj religioj
kaj filozofioj. Finfine, post multe da
esplorado, li malkovras Hinduan templon ĉe
sia urbo Surrey, BK, Kanado, kaj
ĉirkaŭprenas Hinduismon... Tute da siaj
studoj pri tutaj religioj, li inteligente neniam
forgesas la seksan faktoron en religioj...
Kevyn amas siajn Malajo-Polineziajn (aŭ
Aŭstroneziajn) heredojn. Li eksperimentas
kune kun artefaritaj lingvoj pri tiuj heredoj,
kaj ankaŭ pri siaj Latinecaj heredoj, kiel pri
Lingua Franca Nova kaj Esperanto eĉ, kaj
ankaŭ pri siaj Straborientaj heredoj... Li
estas tre aktiva en la Interreto. Nur
dekkelkjarulo, li verkas poemon per mia
krelingvo Vong kune kun tradukoj per la
Angla kaj Esperanto:
Rièm shòu fién lé
Suè nèi vì fùng.
Bua min ié vòm
Jìn rièm fién duom.
The dragon soars so high
In the eyes of the skies.
The wind blows with myst'ry
and the dragon, away it flies!
La drako flugas alte
En la okuloj de l' ĉiel'.
Kun mistero la vento blovas
Kaj la drako flugas en hel'!
Alia persono, kiun mi konas, estas
Christopher Allen Buenpacifico Sundita,
ankaŭ Filipindevena, sed kun rondaj okuloj,
naskiĝinte antaŭ Kevyn. Loĝante en
Vaŝingtonio, li fieras pri Filipinaj indiĝenaj
lingvoj kaj science entuziasmas pri ili, ĉiuj
pli ol 165 da ili! Pli june, li ne kredas, ke
religio tre gravas, sed li naskiĝis inter
familianoj Romkatolikaj... Kia teknikulo, li
estas! Lia fortega hobio estas ja Lingvistiko.
Li lernas ĉiujn Latinecajn lingvojn kaj
favoras tiun Iberan lingvon Català kaj ankaŭ
la Brazilan Portugalan. Kvankam plene da
lingvistika scio, li, ne kiel Kevyn, ne
eksperimentas krei siajn proprajn lingvojn,
sed Interlingua allogas lin, kiel bela
artefarita lingvo. Ankaŭ la Japanan,
Korean, Ĉinan, Okinavan, kaj tiel plu li
senbarakte lernas. Pli oldiĝante, li pli
adoras Romkatolikismon kaj pli
eksperimentas pri Protestantismo. Pli
oldiĝante, li pli laciĝas pri sia preferata
hobio kiel li turnadas al religio...
Je la fino de Januaro de la jaro 2011, mi
pripensas mian religian situacion kaj
opinias, ke mi estas Henoteisma Darma
Raelisma Esperantisma Startrekulo aŭ io
simila. “Henoteisma” estas ĉar mi pensas, ke
mia dio malsamas al tiuj de aliaj personoj.
“Darma” estas ĉar mi ne vere jam decidis ĉu
mi estu Budaano aŭ Hinduo. “Raelisma”
estas ĉar mi kreskis en la 1970aj jaroj kaj ja
kredas pri vivo ekster Tero. “Esperantisma”
estas ĉar mi scias, ke Esperanto estas Judeska
lingvo kaj mi ŝatas esti esperhavema.
“Startrekulo” estas ĉar mi kredas pri
kreemega energio kaj kredas, ke ekzistantaj
kulturoj povus esti balaste ĝenaj. Star Trek
estas metaforplena kaj mensekspansiiga. Ĝi
nubece ligas al aliaj fantasmaĵoj kaj
sciencfikciaĵoj tra mia vivo. Estas strange, ke
mi naskiĝis en la sama jaro kiam Star Trek
naskiĝis, la jaro 1966. Pro tio, mi opinias,
ke Star Trek estas iel bazata sur ia realo. Tra
mia vivo, Star Trek fariĝas mia lernejo...
Je la fino de Marto de la jaro 2011, mi ree
pripensas mian religian situacion kaj mi estu
praktikanto de du preferataj religioj, kiuj
estas Raelismo (nifologia kredsistemo) kaj
Teosofio (kredsistemo el la 19a jarcento).
Teosofio deklaras tri celojn:
1. formi la kernon de la Universala
Gefrateco de Homaro, sen diskriminacio
per raso, kredo, sekso, kasto, au koloro;
2. kuraĝigi la lernadon pri Religia
Komparado, Filozofio, kaj Scienco;
3. esplori la ankoraŭ ne eksplikitajn
leĝojn de Naturo kaj la povojn latentajn
en homoj.
Raelismo estas religio ja el la 1970aj jaroj.
Teosofio estas religio el la 1870aj jaroj...
Plue, mi studas, kune kun la familio de Leo
Medriano, la religion de la Jehovaj
Atestantoj. Leo kaj lia edzino Ami venis de
la Filipina norda regiono kie oni parolas la
Ilokan lingvon antaŭ la Tagaloga. Ĉi tie en
Kanado, ili havas du junajn infanojn, viron
kaj virinon, kiuj ofte diskutas pri la Sankta
Skribo kune kun ni. Ni diskutadas kaj
diskutadas. Kaj pro ekvilibrigo, mi guruas
pri aliaj religioj. Post multe da esplorado,
Leo favoras Romkatolikismon kaj Judaismon.
Kaj Ami favoras Taoismon. Sed mi finfine
opinias, ke inter multaj religioj el la
Kristanisma mondo, tiu de la Jehovaj
Atestantoj estas pli bona... (Ankaŭ
Mormonismo estas pli bona el ili... Mi vere
diras!)
Dum la someraj monatoj de la jaro 2011, mi
mendas per Interreto la Hispanan,
Portugalan, kaj Francan versiojn de La Libro
de Urantia. Kaj mi ĝuas komenci legi ilin...
Tiu dikega libro temas pri stranga religio,
kiu eksplikas pri eksterteraj spiritoj kaj
spiriteco kaj ofte uzas grandegajn nombrojn...
Mi unue renkontis la verkon La Libro de
Urantia dum miaj mezlernejaj jaroj, dum la
1980aj jaroj, en la Centra Publika Librejo de
nia insulo Lulu en Kanado...
La 15an de Decembro de 2011, mi renkontas
mian amikon, najbaron, Aŝu ĉe mia strato
Rideau sur la insulo Lulu. Li estas Baratano
kun Hindua fono. Hodiaŭ, li estas profesoro
en universitato, pri filozofio, sed li laboras
ankaŭ kiel komputilisto. Grava afero por ili
estas rezigni aŭ forkonfesi pri pasintaj ĉefe
mensaj konstruaĵoj kiel post kiam oni lasas
boaton ĉe marbordo, oni formarŝas...
Japaneska Zeno allogas Aŝu-n, specife
simplegigo de vivo kaj nevortcentrismo. Sed
mi ja diras al li, ke mi ankoraŭ ŝatas vortojn
kaj lerni pri specife artefaritaj lingvoj estas
metodo por lerni aliajn filozofiojn. Mi tute
komprenas, tamen, la koncepton pri
rezignado kaj forkonfesado pri konstruaĵoj,
sed oni ja ofte bezonas ludejojn. Mi diras al
li, ke "vortoj donas formojn al pensoj". Aŝu
estas saĝa persono.
Finfine, religio estas nur arto. Fojfoje, mi
pensas, ke ankaŭ la universo estas nur arto
kiel pentraĵo aŭ skulptaĵo...
In le 3tie de februario del anno 2012, mi
vita se refresca quia ego comencia a
activemente apprender Interlingua, le lingua
vindemial del anno 1951.
In le 14te de februario del anno 2012, ego
comencia a ir habitualmente al ancian
ecclesia de Sancte Paul sur le insula Lulu.
Me place explorar un religion plus
vindemial. Ego concatena mi phantasia
vampiresc e iste activitate spiritual.
Mais, durante mi vita remanente, ego ancora
essera un adherente del Animismo generic e
del Buddhismo nonsectari. Illos ha essite mi
religiones ab mi infantia...
(Le ultime modification de iste fabula es in
le 26te de martio del anno 2012.)
Tags: spirita
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 0 comments